Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Amuza legolibro en Esperanto
Subtitolo:Gradigitaj legaĵoj en simpla lingvo-stilo
Aŭtoro(j): LIENHARDT, Albert
Eldonejo:HEA, Budapest, 1989
ISBN:963 571 288 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 8,40 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kolekto de 100 amuzaj rakontetoj estas verkita laŭ striktaj principoj de la aŭtoro, kiu maksimume provis helpi la klaran kaj bonan komprenon de la lingvo, atentis pri la aŭtenteco de la gramatikaĵoj, dediĉis en la libro grandan atenton ankaŭ al la prononcado.
La mallongajn tekstojn sekvas 10 demandoj kaj iliaj respondoj, por helpi ĉefe la memlernantojn. La temoj kaj leksiko de la rakontoj trateksas la ĉiutagan vivon kaj reprezentas iun humuron.
La libron ni konsilas kiel kompletigan materialon jam ekde la frua etapo de la lingvolernado.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-12-21 10:37:02
Montroj:30541
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Arnaldo Ribeiro da Silva Ribeiro da Silva je 2008-06-16 00:10:39    

Aldone al mia antaŭa komento, bedaŭrindas la granda malfacileco por esperantistoj de aliaj landoj, precipe tiuj de Sudameriko, akiri la bonajn librojn de Edukado.net, ne pro la kurzo de eŭro rilate al niaj moneroj, sed pro la altaj borsaj postulataj de bankoj. Ekzemple: se ununura verketo kostas 7,0 eŭrojn, la bankoj postulas minimume 50 dolarojn kurze, kio sumas ĉirkaŭ 100 realoj (brazila monero). Do nur eŭropanoj rajtas akiri viajn librojn ne tiel altkoste. Mi jam akiris du verkojn de Katalin Kováts, sed nur sukcesis pagi ilin pro tio, ke amiko mia partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto, okazita en Jokohamo, Japano, kiu transdonis al sinjorino Katalin la sumon senditan de mi. Mi esperas, ke iam tiuj baroj malaperos, kaj la aliro al la esperantaj verkoj fariĝu pli facila.

2.
Arnaldo Ribeiro da Silva Ribeiro da Silva je 2008-06-16 00:03:11    

Oni jam diris, ke la plej bona maniero lerni ion tiu esta fari ĝin pere de ludado, kaj mi al tio aldonas, ke ne nur pere de ludado, sed ankaŭ, kaj ankoraŭ plej bone, pere de humoraĵoj. Do mi gratulas la aŭtoron pro la grandega instruvaloro de tiu verko.

1.
Palma Csiszar je 2004-03-15 05:43:23    

Tre utila helpmaterialo. La anekdotoj uzas la bazan vortrezoron nur kun kelkaj novaj esprimoj. Komence mi ne sciis, kiel uzi la demandojn, sed fakte ili estas tre utilaj por ekzercigi la demandovortojn kaj uzi la novajn esprimojn de la anekdoto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.