Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Lernu diligente
Subtitolo:Ekzercoj, taskoj, ludoj, versaĵoj, kantoj
Aŭtoro(j): VIDRINSKIENÉ, P. Danutë
Eldonejo:LITOVIO, 2002
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 4,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La libreto estas kolekto de diverstipaj ekzercoj kaj instrumaterialoj.
La celgrupo de la eldonaĵo ne estas tutklara: ja instruistoj certe ne bezonas la en ĝi listigitajn tre facilajn, simplajn ekzercojn kaj kolorigendajn bildojn; aliflanke memlernantoj multkaze bezonus solvojn por la enestaj taskoj.
La plej taŭga uzo povas esti apliko dumkursa, sub la gvido de instruisto (plej verŝajne kun junaj kursanoj).
La eldonaĵo proponas kaj diversajn gramatikajn ekzercojn, kaj - kelkfoje "malnovajn" kaj ne tre spritajn - simplajn legaĵojn; traduktaskojn el E-o kaj al ĝi (el la litova lingvo), diversajn enigmojn, ktp. La literatura parto prezentas la "plej famajn" verkistojn kaj tradukistojn: Zamenhof, J. Baghy, K. Kalocsay, K. Beim, Piron, A. Cseh, kaj M. Boulton kaj kelkajn versaĵojn de kelkaj el ili, plus tiujn de aliaj verkistoj. Proverboj kaj kantoj (sen muziknotoj)fermas la kolekton.
La riĉa ekzercaro uzeblas ankaŭ internaciskale kaj certe estas helpilo (ne multekosta) en la manoj de komencantaj instruantoj.
Kreodato:2003-06-09 00:00:00
Lasta redakto:2005-10-26 18:07:37
Montroj:34571
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.