Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:EAB Esperanto Pronunciation CD
Aŭtoro(j): WELLS, John
Eldonejo:E-Asocio de Britio, 2001.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 4,80 EUR (sen varimposto)
ELNA: 3,70 USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:Kompaktdisko uzebla ankaŭ komputile, kun anglalingva prelego de modela elparolo, prezentita de profesoro John Wells, tutmonde konata fonetikisto. Liaj pledo por la lernado de Esperanto, konsiloj kaj prononcekzemploj rilate la esperantajn vokalojn kaj konsonatojn povas multe kontribui al la lingvolerna celo. 60 esprimoj kaj modelfrazoj (pruntitaj el la kursmaterialo de la brita koresponda kurso) estas dufoje laŭtlegitaj: unue angle kun e-lingva traduko, kaj poste inverse. Kaj la fonetika materialo, kaj la frazoj bone servas por oreltrajnado; la perkomputila uzo ebligas ankaŭ ekzercadon de samtempe aŭdataj kaj vidataj informoj, poste ankaŭ unu sen la alia, eĉ kiel diktado. Verdaj La Junkoj Ho! ' traduko de tradicia angla kanto Green Grow the Rushes Oh, prezentita de Stephen Thompson, pruvas ke eĉ kanti eblas en Esperanto. Al la komputila versio de la materialo aldoniĝis ankaŭ komputila kurso kun elparolaj kaj ekzercaj modeloj. La minimuma teknika postulo por povi uzi la diskedon komputile: Vindozo 95, 16MB RAM, 14 MB disko, Pentium 100, SVGA, sonkarto kaj mikrofono. (Rim. la E-kurso ne uzeblas sur XP!) Jen la elŝutebla versio, bonvolu aŭskulti ĉi tie!
Kreodato:2003-06-19 00:00:00
Lasta redakto:2017-01-30 12:11:10
Montroj:52589
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Nguyenthi KimDung je 2006-01-06 04:19:35    

Bonvolu helpi min havi via CD. Dankon , KD

1.
Francisko Lorrain je 2004-07-14 10:57:29    

La fonetika parto de John Wells montras tre puran Esperantan pronunciadon. Sed, law mi, la aliaj partoj, kie alia homo parolas, estas iomete (sed nur iomete) malpli modelaj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.