Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Vojaĝo kun Katrina
Subtitolo:Facila rakonto
Aŭtoro(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo:Al-fab-et-o, Sköve - Svedio, 2002
ISBN:91-89432-08-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 5,40 EUR (sen varimposto)
FEL: 5,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:
La iom romantika rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustecoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ne lastkaze apliko de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunikproblemoj.
La rakonto skribiĝis en facila E-o, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekontataj vortoj estas en esperanto klarigitaj fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj.
La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu individue ĉu por engrupa legado.
Kvankam la verko estas enhava daŭrigo de La krimo de Katrina, alia facila rakonto de la sama aŭtoro, ĝi ĝueblas ankaŭ kiel memstara legaĵo.
Tiun ĉi kaj multajn aliajn eldonaĵojn de la Facil-lega serio de Al-fab-et-o vi trovas ĉi tie.
Jen teknikaj klarigoj pri la vortostoko por la instruantoj baze de la Katrina-libroj.
Recenzoj:Monato 2004/3. 23p.
La Ondo de Esperanto. 2003. №8–9 (106–107) .
Kreodato:2003-07-29 00:00:00
Lasta redakto:2006-10-14 09:57:10
Montroj:36981
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Luiz je 2003-10-25 23:55:25    

Mi rekomendas al ĉiuj komencantoj legadon de ĉi rakonto. Vere interesa, simpla kaj instruiga (pri vivo). Legado kiu alportas plezuron.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.