Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:MultiDic 2003
Subtitolo:Dictionnaires généraux multimédias ... français-espéranto et espéranto-français
Aŭtoro(j): BERTIN, Christian
Eldonejo:2003, la auxtoro
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 21,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 20,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La vortaro estas kompakta disko por PC kun Vindozo 95-98-NT-XP, kiu temas pri granda franca-esperanta vortaro kun pli ol 51000 kapvortoj kaj bildoj. Poste estas inversa vortaro kaj pli ol 60 fakvortaroj, kiel ekz.: agrikulturo, anatomio, arkitekturo, arkeologio, artoj, astronomio, aviado, botaniko, fervojoj, kemio, kuirado, ekonomio, elektro, entomologio, geografio, ktp. Franclingva programo kaj esperantaj signaroj, ebligas la vidigon de la vortaroj kaj serĉadon de esperantaj kaj francaj vortoj.
La identigon de vortoj helpas 1600 ilustraĵoj.
La vortaro pli kaj pli ampleksiĝas. La novan version eblas ricevi de la aŭtoro pere de resendo de la malnova disko, paginte nur la sendokostojn.

La adreso de la aŭtoro:
Christian Bertin
7, rue Monseigneur Duchesne
35000 RENNES (FRANCIO)
e-poŝto:ecb@bertin.biz kaj retpaĝaro lia: e-informilo
Recenzoj:Recenzo - verkita de (bedaŭrinde) ne franclingvano - pri la unua versio aperis en Monato.
Ni volonte legus sube opiniojn, skribtajn de uzintoj de la programo.
Kreodato:2003-08-27 00:00:00
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:34745
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
DROYER je 2005-06-29 04:36:21    

Mi uzis la eldono 2000 kaj nun mi uzas de du jaroj la eldono 2003.
Tiu ilo tre utilas al mi dum kurso kiam lernanto demandas signifon de ne kutima radiko.
Mi bedaŭras la malbelan aspekton de la diversaj ilustraĵoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.