Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kantoj por ĝojo
Subtitolo:Kompilitaj de STANJO
Aŭtoro(j): CHRDLOVÉ, Stanislava (ed.)
Eldonejo:KAVA-PECH, 2003.
ISBN:80-85853-68-X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kantaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 5,10 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La poŝforma kantareto enhavas 30 erojn, parte ofte kantatajn en nia Esperantujo, parte ankoraŭ nekonatajn al la granda publiko. Kvindek procentoj de la kantoj originas el Slovakio kaj Ĉeĥio, la aliaj reprezentas la internaciecon.
La aŭtorino, konata folkloristo, kun granda zorgo elektis la pecojn por speciala celo: la kantoj helpu kreiĝon de bona etoso, formiĝon de bonhumoraj grupoj, servu amuzon de diversnaciaj esperantistoj kaj samtempe transdoniĝu kulturaj valoraĵoj, ili estu POR ĜOJO. Laŭ la atestantoj de E-renkontiĝoj, dum kiuj la eldonitaj kantoj estis kantitaj, tiuj celoj vere efektiviĝis.
La kajereto utilas por klasoj, grupoj kaj aranĝoj, pro ĝia modesta prezo enmanigeblas al ĉiu membro de la grupoj kaj kun helpo de muzikema gvidanto jen preta la portempa koruso. Por la repertuaro oni studu la enhavtabelon, kie la envicigo de la kantoj okazis laŭalfabete de la titoloj, krom tio estas neniu gvidprincipo. Estas bone, ke ĝuste konata E-kanto Vivu la stel' povas fini la serion.
Apud kelkaj eksmodaj, sed ankoraŭ nuntempe uzataj kantaroj ĉi-libreto estas moderna, freŝa. La enpaĝigo de la muziknotoj estas profesia laboro. La spritaj ilustraĵoj de la konata (ĉefe el Juna Amiko kaj Tendaraj tagoj) grafikisto Pavel Rak faras ĝin alloga por ĉiuj generacioj.
La eldono estis internacia kunlaboro.
La tesktoj estis tradukitaj de: Josef Cink, Joachim Gieβner, Jan kaj Karel Filip, Roman Dobrzyſsky, E. Davido, Miloš Lukaš, Lydia Zamenhof, Ladislav Kyselý, W.J. Downers, Tomáš Pumpr, Josef Chvosta.
Pri la enpaĝigo de la muziknotoj zorgis Albrecht Kronenberger, la gitarajn akordojn indikis ZdanĿk Rusín.
La finan redaktadon de la kajereto faris Petr Chrdle, la edzo de la forpasinta redaktinto, nia karmemora kolegino, internaciskale konata E-instruistino kaj ĉiĉerono Stanjo..
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo
Recenzoj:
Eldoneja hejmpaĝo
Kreodato:2003-09-12 00:00:00
Lasta redakto:2006-01-06 09:28:41
Montroj:32358
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 7; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 7
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.