Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Lernu!
Subtitolo:Kursoj, informoj kaj lern-helpiloj sur unu KD-ROM
Aŭtoro(j): Internacia teamo de Esperanto@Interreto
Eldonejo:E@I - ESF, 2003 - proveldono
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 12.50 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:lernu! estas relative nova, ĉirkaŭ de du jaroj funkcianta tre sukcesa retkurso, kreita de tre entuziasmaj kaj profesinivele laborantaj gejunuloj, grupiĝantaj ĉirkaŭ la laborgrupo Esperanto@Interreto.La ĉefa ideo estis krei modernan, plurfunkcian rete uzeblan Esperanto-kurson, kiu ebligas ne nur motivigitan kaj sukcesan alproprigon de la lingvo, sed pere de 'malantaŭ la programo' konstante laboranta fiksa teamo kaj volontuloj ebligi roli kvazaŭ ĉeesta kurso kun instruistoj kaj samkursanoj. La kreantoj tre bone kaj diversskale uzas la novajn teknikajn eblojn legigi kaj aŭdigi lingvajn materialojn, instrui per simplaj, modernaj kaj primovadaj kursmaterialoj, alproprigi vortojn pere de bilda vortaro, solvigi ekzercojn interage, resumi la plej gravajn gramatikaĵojn, legigi facilajn kaj valorajn klasikaĵojn el originala kaj tradukita literaturo (helpe de vortaro), aŭdigi modernan grupan kaj solistan muzikon ktp. La retejo, kun la helpo de volontula internacia stabo, ebligas ankaŭ certan individuan lingvohelpon, okazigas virtualajn klaskunvenojn sub gvido de spertaj E-instruistoj. La lernantaro, kies nombro kalkuliĝas en miloj, sentas sin parto de granda monda lernejo, kaj per la bona administrado de iliaj progresoj estas daŭre instigata lerni plu. La supre listigitaj trajtoj estas nur eroj el la riĉa eblaro lerni interese kaj efike la internacian lingvon. Ne estas vane, ke tiun ĉi metodon oni ofte proponas ankaŭ kiel kompletigan materialon paralele uzeblan apud ĉeestaj kursoj. Ĝin ni konsilas precipe por memlernantoj kiuj laŭ siaj ebloj povas havi propran ritmon kaj manieron studi E-on. La studadon de aŭtodidaktoj bone helpas la gvidlinioj (vidu sube), kiujn la redaktoroj kreis, kaj ankaŭ la bona aranĝo de la retejo. (Pri la konsisto de la reteja materialo vidu la enhavliston sur la sekva paĝo aŭ la gvidliniojn.) La grafike kaj aspekte 'juna' programo - kvankam pretiĝis unuavice por junuloj - allogas ĉiujn generaciojn. Por helpi tiujn lernemulojn kiuj la retkonekton malpli libere aŭ tute ne povas uzi, la teamo produktis ankaŭ KD-n surbaze de la reta materialo. La surdiska prov-versio de 'lernu!' akireblas ekde somero 2003. Ĝi plejparte redonas la eblojn de la riĉa materialo (tamen la aktuala reta versio estas jam signife pli riĉa), sed kompreneble ne donas okazon por kelkaj virtualaj funkcioj kiel ekz. la klaskunvenoj aŭ la tujmesaĝilo kaj ne enhavas la novajn erojn. Pluson signifas ĉe la KD la aldono de kromaj materialoj, kiel la alia fama reta kurso, helpprogramoj, ktp. La KD bone uzeblas por studo sen reta konekto, kaj povas roli bone kiel efika kaj alloga varbmaterialo. Por povi uzi la paĝaron kaj la KD-n vi bezonas Esplorilon 5+, Netskapon 6+ aŭ alian modernan retumilon.. Akiru (kaj) lernu!============================Jen sube a 'Gvidlinioj' en kiuj la kreintoj priskribas kiel ili imagis la uzon de lernu! por lerni Esperanton. Konatiĝo kaj inspiro - Foliumi Pri Esperanto, por ekscii pri kio temas.- Trastudi la Lingvoprezenton, por vidi la ĉefajn principojn de la lingvo.- Utiligi Utilajn frazojn, por ekkoni kaj ekzerci esperantajn vortojn kaj esprimojn. Eko - Partopreni en la koresponda kurso Ana Pana, por fari unuan paŝon en aktiva uzado de Esperanto.- Tralegi klarigojn en Gramatiko, por ekhavi superrigardon pri ĝi.Daŭrigo - Trairi la kurson Ana renkontas, por lerni kiel dialogi per Esperanto.- Ekzerci novajn vortojn per Vortlernado, por pligrandigi vian vortprovizon.- Kursumi per Jen nia IJK, por plu lerni Esperanton kaj ricevi imagon pri unu Esperanto-renkontiĝo. Profundiĝo - Kursumi per Gerda Malaperis!, por helpe de interesa krimromaneto pli profundiĝi en la lingvon.- Studi per la kurso La tuta Esperanto, por pli bone kompreni la gramatikaĵojn.- Legi kaj aŭskulti rakontojn de Vere aŭ Fantazie, por vidi ekzemplojn de facila kaj bela Esperanto.Subteniloj - Vortlernado: Helpas al vi internigi novajn vortojn kaj trovi vortlistojn en diversaj kategorioj.- Lingvodemandoj: Se vi havas iun lingvan demandon, serĉu respondon ĉi tie; se vi ne trovas, nepre sendu la demandon al ni kaj ni provos respondi.- Gramatiko: Donas superrigardon kaj bazajn klarigojn pri gramatikaĵoj. - Biblioteko: Enhavas aŭskulteblajn kaj legeblajn ekzemplojn de esperanta literaturo kaj muziko. Krome ankaŭ proverbojn kaj ludojn. - Helppaĝoj: Donas klarigojn pri uzo kaj funkciado de la paĝaro.- Vortaroj: Funkcias kiam oni alklakas vorton en ajna esperanta teksto en la paĝaro, aŭ entajpas ion ĉe la vortarfenestro.- Tujmesaĝilo: Por ion demandi al pli sperta Esperanto-parolanto aŭ simple uzi la lingvon en rekta komunikado.
Kreodato:2003-10-07 00:00:00
Lasta redakto:2017-03-13 10:51:07
Montroj:20664
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
luiz portella je 2004-12-09 03:22:53    

La plej bona rimedo por lerni Esperanto per reto. Mi laboras en Lernu ek de komenco de 2004, kaj scias, ke la paĝaro daŭre pliboniĝas. Vizitu ĝin ĉiam!

1.
Francisko Lorrain je 2004-07-14 11:06:22    

Mi tre shatis la kursojn de lernu. Ili estas agrablaj, variaj. La pagharo enhavas plurajn interesajn kaj bonajn ilojn. Pro tio ghi estas unika pagharo.

Nur unu kritiketo: la pagharo ne chiam tute bone funkcias per miaj retnavigiloj. Sed mi komprenas, ke por la programistoj perfekta funkciado en chiuj plej konataj retnavigiloj estas malfacile atingebla -- aparte por tiu tipo de pagharo ebliganta interaktivan uzadon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.