Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Matematika vortaro
Subtitolo:kaj oklingva leksikono
Aŭtoro(j): BAVANT, Marc
Eldonejo:Kava-Pech, 2003
ISBN:80-85853-65-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 20.70 EUR (sen varimposto)
FEL: 19.50 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 27.70 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La vortaro, bele bindita kun alloga kovrilo, prezentas panoramon de la nuntempa matematika scienco, ekde la nocioj instruataj en baza lernejo ĝis tiuj instruataj en la unuaj jaroj de universitato.
La pli ol 1300 terminoj estas pedante kaj faknivele difinitaj. Ilin akompanas uz-ekzemploj, indikoj pri la uz-kunteksto, la fonto, kaj eventualaj rimarkoj fakaj aŭ terminologiaj. En la tuta teksto svarmas referencoj al aliaj terminoj (parencaj nocioj, subnocioj, supernocioj, sinonimoj) kaj eĉ al ilustraĵoj, prezentitaj aparte de la teksto en fina kajero 31-paĝa. La aŭtoro zorgas "paroli matematikon" per glata Esperanta stilo kaj ĉiam enkondukas la signifon de la simboloj, formuloj k.s., kiujn li paralele uzas.
Tiu verko disponigas do al la Esperanta publiko ekvivalenton de la materialo trovebla en nacilingvaj enciklopediaj fakvortaroj. La nuna stato de la Esperanta faka terminologio tamen limigas la amplekson de la terminara bazo, sed pere de seplingvaj tradukoj la aŭtoro aldonas plian faceton al sia verko, tiun de tradukvortaro Esperanta-nacilingva, nacilingva-Esperanta kaj eĉ nacilingva-nacilingva.
Aldone al la enciklopedia parto, al la nacilingvaj leksikonoj kaj al la ilustraĵa kajero, la postulema leganto trovos ampleksan antaŭparolon kun kritika pritakso de la uzitaj terminologiaj fontoj kaj prezenton de la metodologiaj principoj aplikitaj en la verko.
Krom la grandaj libroservoj por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo
Recenzoj:Por pli scii pri la vortaro aŭskultu la intervjuon kun la aŭtoro fare de Barbara Pietrzak (Pola Radio, elsendita je 2004-01-30) (2824 Kb, longeco: 11:33)

Monato
Kreodato:2004-02-07 00:00:00
Lasta redakto:2006-09-02 10:23:40
Montroj:63325
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.