Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ampleksa Baza ESPERANTO-kurso
Aŭtoro(j): FEL-teamo
Eldonejo:FEL
ISBN:9058408116
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:FEL: 14,96 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, dana, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, norvega, portugala, sveda
Nia opinio:La KD-ROM donas bonan materialon por lernantoj de la internacia lingvo ekde la komenco ĝis sufiĉe alta nivelo de la praktika lingvouzo.
La unuajn paŝojn eblas alproprigi pere de la fama brazila kurso, trovebla ankaŭ rete (vidu ĉi tie). Daŭrigi la lernadon eblas pere de la pedagogicele verkita romano Gerda malaperis de Claude Piron.
Ankaŭ vortaro kaj vortlerniga programo helpas la lernantojn.
La aldonaj krommaterialoj informas pri la lingvo, ĝiaj kulturo kaj movado.
La kurso ekzistas kun klarigoj en la lingvoj nederlanda, franca, germana, angla, hispana, itala, portugala, dana, norvega kaj sveda.
La plejmulto de la enhavo de tiu ĉi disko troveblas dise en la retejoj, sed ilia pedagogicela grupigo sur tiu ĉi disko ebligas al la uzantoj trovi ĉion necesan kune, sen devo uzi retkonekton.
Interesiĝantoj vidu la retajn specimenojn.
Minimumaj teknikaj bezonoj por la uzo de la KD-ROM: Vindozo 95/98/ME/2000/XP, Pentium 100Mhz, 16 MB RAM, 27 MB diskospaco, SVGA, sonkarto, eventuale ankaŭ mikrofo.

Rimarko: ĉiuj 10 lingvaj versioj havas apartan ISBN-numeron kaj apartan nacilingvan kovrilon.
Kreodato:2004-03-10 00:00:00
Lasta redakto:2006-06-21 11:03:35
Montroj:50670
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 27; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 27
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Nguyen van Tot je 2005-02-22 05:05:55    

Cu vi povas helpi min havas tio KD-ROM ?
Multi Dankojn al vi.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.