Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Lernolibro de Esperanto / Esperanto kalbos vadovĿlis
Aŭtoro(j): DEGESYS, Gediminas
Eldonejo:Aušra. Kaunas. 2001.
ISBN:9986-941-79-2
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 6.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La laŭekstere plaĉa, alloga libreto kun 30 lecionoj celas specialan publikon, almenaŭ laŭ la konstruo de la unuopaj lecionoj.
La unuoj komenciĝas per dulingva vortolisto, kiun sekvas mallonga klarigo kun ekzemploj pri kelkaj bazaj eroj de la gramatiko. La elekto, kaj ĉefe la vicordo de tiuj eroj estas la unua surprizo por la praktikantaj instruistoj. (Nur kelkaj ekzemploj: 5-a leciono: -iĝ; 6-a leciono: mal- kaj numeraloj ĝis 10; 9-a leciono numeraloj ĝisfine; 10-a leciono: pasivaj participoj; 15-a leciono: ordaj numeraloj; 17-a: simplaj adverboj.)
Certe mirus kelkajn ĝisostulojn de nia movado la listo de kvindeko da neologismoj, kiujn la aŭtoro prezentas kiel anstataŭantojn de la mal-vortoj. Pli grandan surprizon kaŭzas post la gramatika parto de la unuopaj lecionoj la elekto de la tesktoj: komence simplegaj gramatikcelaj frazserioj, bazaj konversacioj, ekde la 6-a leciono: eroj el la Genezo, kulturhistoriaj, sciencaj, interlingvistikaj tekstoj, al E-o tradukitaj poemoj,kaj fine ankaŭ ŝercoj en dialogoj. La bunta elekto de la sufiĉe komplikaj tekstoj neniel kongruas kun la traktataj gramatikaĵoj.
Librofine troveblas resumtabeloj pri afiksoj kaj mallongigoj, kaj certe utilas ankaŭ la dudirektaj vortaroj.
La libreton ni NE konsilas al ordinaraj komencantoj, nur al poliglotaj interesiĝantoj pri la internacia lingvo, kiuj mem pretas kaj ĝuas dedukti kaj malkovri la zamenhofan lingvon, kiel la juna aŭtoro verŝajne mem faris siatempe.
Estus interese legi la opinion ĉi tie de tiuj, kiuj jam provis la lernilon.
Kreodato:2004-03-27 00:00:00
Lasta redakto:2006-10-05 22:25:53
Montroj:83808
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

1.
Zdencxk je 2004-05-26 10:23:34    

Mi skribis la larnolibro de Esperanto
jen: http://esperanto.czechian.net/ucebnice/

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.