Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto öğrenelim
Aŭtoro(j): POOL, Jonathan
Eldonejo:Istanbul. 1966.
ISBN:neindikita
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 1,80 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):turka
Nia opinio:La malnova lernolibro pri E-o por turklingvanoj estas verkita preskaŭ antaŭ 40 jaroj kaj sur la flavaj folioj de la nun prezentita ekzemplero la teksto estas tajpita per tiutempa tajpmaŝino. Tutcerte ne multas la lerniloj por turkoj, se tiu ĉi libro estas ankoraŭ la plej grava lernilo por ili, aĉetebla ĉe UEA. En la unua parto la aŭtoro prezentas la gramatikon de la lingvo, dividitan je kelkaj gravaj ĉapitroj, ene de kiuj la ĵus lernitan materialon diversaj ekzercoserioj helpas firmigi. (Troviĝas ankaŭ solvoj por tiuj ekzercoj meze de la libro.) Post la gramatika enkonduka parto venas 8 tekstoj, kies enhavo provas doni la bazajn komunikbezonojn de komencanta lingvolernanto: sinprezentoj, leteroj, familia vivo, ktp. La tekstetojn enkondukas dulingvaj vortolistoj. Tiujn legaĵojn eblas studi kaj dum la alproprigo de la gramatika parto, kaj fininte tiun, kaj tiukaze koncentriĝante nur pri la leksiko kaj stilo de la esperantlingva teksto. Antaŭ ol venas la du diversaj vortaroj, troviĝas en la libro ankaŭ tradukekzercoj el la turka al E-o. La libro pro siaj multaj helpiloj taŭgas por memlernantoj kaj ankaŭ kiel dumkursa materialo, preparas la studanton precipe por la skribaj komunikbezonoj kaj por kompreno de tekstoj.
Sian parolkapablon la lernantoj el aliaj fontoj devus evoluigi.

En novembro 2011 ni ricevis de la aŭtoro la rajton disponigi la PDF-version de la skanita libro.
Ĝin vi povas elŝuti ĉe http://utilika.org/pubs/etc/esp-öğrenelim.pdf.
ATENT! La dokumento pezas 36 MB, do, la elŝuto povas daŭri kelkajn minutojn. Pro la pezlimo ĉe edukado.net ni mem ne povas rekte elŝutigi al vi la libron.
Kreodato:2004-03-28 00:00:00
Lasta redakto:2011-11-14 18:39:56
Montroj:54432
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 3.5; | Aldoni propran opinion

3.
tukero je 2015-05-13 22:23:05    

Mi ĝojas ke tiu lernolibro nun estas havebla en la reto. Mi posedas tiun eldonon. La komento de Asli Mustanoglu el la jaro 2004 ankaŭ estas tre grava. La reeldono donu al taŭgaj turkaj Esperantistoj eblecon modernigi ne nur la turklingvaĵon, sed ankaŭ la instrumetodon, kiu estu tamen direktata al al celgrupo plenkreskuloj. Por aktualaj turkaj instruantoj de la lingvo, ĉi tiu eldono certe estas granda helpilo, kiel s-ro Mustanoglu indikas. Turklingvujo estas grava tereno por Esperantujo.
Salutas Tukero

2.
JonathanPool je 2015-05-12 17:11:41

La retadreso ankoraŭ uzeblas pro plusendo. Tamen, la ĝusta retadreso nun estas: http://panlex.org/pubs/etc/esp-öğrenelim.pdf

1.
asli mustanoglu je 2004-05-03 16:24:49    

Kvankam estas tre malnova lernolibro kaj la teksto estas tajpita per tiutempa tajpmaŝino, donas ĉi tiu lernolibro multe da informoj. Mi opinas ke ĝi estas sufiĉa por lernantoj. Sed, kompreneble, la turka lingvo kiun uzas la lernolibro estas malnova.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.