Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:KONTAKTO
Subtitolo:Dumonata socikultura revuo de TEJO
Aŭtoro(j): MOĴAJEV, Pavel Nikolajeviĉ, (red.)
Eldonejo:UEA
ISBN:ISSN 0023-3692
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gazeto - ĵurnalo
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Kontakto estas revuo por tiuj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. Kontakto-n legas gejunuloj (kaj ĉiuj, kiuj sentas sin juna) el ĉ. 90 landoj, ankaŭ kunlaborantoj venas tra la tuta mondo. Speciale por komencantoj parto de tekstoj aperas en la lingvoj "facila" kaj "tre facila" laŭ la vortolisto de KONTAKTO, kiu reaperas kune kun la unua numero ĉiujare. La revuo bone uzeblas kiel aldona legomaterialo por la lingvolernantoj kaj ekzercantoj. Ankaŭ la tre belaj ilustraĵoj faras ĝin alloga. Abonebloj: individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n aŭtomate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%! Retpoŝto:kontakto@tejo.org. Poŝtoadreso: Kontakto, 16800 Phillips Rd., Alpharetta, GA 30004, Usono.Retpaĝo: KONTAKTO
Kreodato:2004-04-04 00:00:00
Lasta redakto:2010-08-31 06:31:30
Montroj:22073
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; Mezuma noto: 4.8; | Aldoni propran opinion

5.
Guillermo Bes Salazar je 2006-03-24 18:45:27    

Estimataj gesamideanoj, geesperantistoj de la revuo kontakto:

Saluton al ĉiuj:

Mi nomiĝas Guillermo Bes Salazar kaj loĝas en Kubo, mi estas kubano. Mi havas 25 jarojn kaj estas agronoma inĝeniero. Mi eklernis e-on la 16an de februaro, 2005, mi multe ŝatas ĝin, ĝi estas ŝolosilo por lingva demokratio, ĝi estas belega kaj interesega lingvo, ĝi kunigas la homojn kaj la popolojn. Mi lernas kaj studas esperanton antaŭ dek monatoj kaj mi jam povas paroli, legi kaj skribi esperante. Mi havas multajn geamikojn enlande kaj eksterlande pere de esperanto, mi korespondas kun ili per poŝto kaj retadreso, mi havas geamikojn el Litovio, Brazilo, Belgio, Germanio, Bulgario, Pollando, Usono, Francio, Nederlando kaj Hungario.

Post dek monatoj lernante kaj studante esperanton mi ekinstruis ĝin en la sama lernejo kie mi lernis ĝin, mi multe ŝatas ĝin. Mi havas 5 gelernantojn, ili lernas en la unua nivelo de la kurso, poste ili komencos la duan nivelon ankaŭ kun mi kiel instruanto. Mi bone klopodas por ke miaj gelernantoj bonege povu lerni kaj kompreni la lingvon, kaj por ke je la fino de la kurso ili povu interparoli kaj interkomunikiĝi pere de la Internacia Lingvo-Esperanto. Mi laboras favore de esperanto en mia lando por ke esperanto estu konata de ĉiuj personoj kaj por ke nia esperanto-movado kresku pli kaj pli enlande kaj eksterlande.

Geamikoj mi skribas al vi ĉar mi sciis pri la revuo kontakto, ĝi estas tre bona kaj interesa kaj enhavas tre bonajn artikolojn. Mi deziras ricevi la revuon por esti informita pri la nuntempaj novaĵoj tra la mondo, kompreneble mi scias ke por oni ricevi la diversajn revuojn oni devas kotizi unue, sed okazas ke mi loĝas en kubo kaj mi ne povas pagi la kotizon, mi salajro estas tre malmulta kaj ne en dolaroj, sed en kubaj pesoj, kiu estas la kuba monero, eble vi povas helpi min. Bonvolu, se vi povas sendi la revuojn al mi, jen mia poŝtadreso.

Guillermo Bes Salazar
Calle 2 # 74 1/2 entre Gasómetro y 9.
Mariana de la Torre. CP: 90200.
Santiago de Cuba, Cuba.

Eble vi povas konsili ion al mi pri kiel atingi ĝin.

Nu geamikoj, mi atendos viajn respondojn kaj vian helpon, ĝis baldaŭ.

4.
Boris Kolker je 2006-03-22 17:25:10    

KONTAKTO kaj MONATO estas la solaj gazetoj en Esperantujo, kiuj similas normalajn gazetojn en Mal-Esperantujo. Sub kompetenta redaktado de Ĵenja Amis, KONTAKTO estas tre alloga, interesa, varia kaj utila legaĵo. Mi deziras al KONTAKTO iom post iom duobligi sian amplekson.

3.
filipo DORCAS je 2006-03-22 16:30:44    

Mi ĝuas la revuon, kaj aparte la diversecon de artikolojn en ĝi. La stilo estas sufiĉe facila por legi kaj kompreni. Ĝi estas interesa kaj kreskiga eldonado por _gejunuloj_, eĉ tiuj, kiuj estas maljunaj.

2.
luiz portella je 2004-12-09 03:08:02    

Interesa revuo, pri ĝenerala aferoj. Danke al Dio oni ne legas primovadajn artikolojn en ĝi. Bedaŭrinde laŭdire pro ĝia internacieco, oni tondas kelkajn temojn de la revuo, malgraŭ tio, ke la aŭtoro kaj ne la revuo respondecas pri sia verko/opinio.

1.
Geza KURUCZ je 2004-04-06 03:30:37    

Mi konsideras la revuon Kontakto la plej interesa periodaĵo de nia nuntempa Esperantujo. Interesaj temoj en stilo kaj lingvaĵo komprenebla kaj alloga. Kontakto estas fieraĵo de nia tutmonda kulturo. Dankon pro ĝi al la redaktoro Ĵenja Zvereva.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.