Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:MONATO
Subtitolo:Internacia Magazino Sendependa
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:Flandra Esperanto-Ligo
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gazeto - ĵurnalo
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Nia opinio:Monata internacia revuo sendependa pri politiko, ekonomio kaj kulturo. Ĝi estas legata en 65 landoj. 100 konstantaj kunlaborantoj kaj korespondantoj en 45 landoj sendas siajn nur originale en Esperanto verkitajn artikolojn al la redakcio.
Monato ekzistas en deko da formoj: la tradicia papera magazino, diversaj elektronikaj formoj (kiel PDF kaj ePub) kaj versioj por blinduloj (kaseda kaj elektronika).
En la hejmpaĝo de MONATO troveblas la aperintaj artikoloj, kaj tiu kolekto donas mirinde bonan materialon ankaŭ el pedagogia vidpunkto, specife por kontrolo de la komprenkapablo de la lernantoj. La legado de la revuo estas bona materialo ne nur por informiĝi pri la mondaj aferoj en la internacia lingvo, sed ankaŭ por ekipi nin kaj niajn lernantojn pri ĝisdatigita vortoprovizo laŭ specialaj temoj. Abontarifo varias laŭlande.
Kreodato:2004-04-04 00:00:00
Lasta redakto:2011-09-07 08:51:57
Montroj:69159
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; Mezuma noto: 4.89; | Aldoni propran opinion

9.
verdeca3 je 2010-11-23 10:25:50    

MONATO ludas grandan rolon en nia esperantujo pro siaj interesaj kaj legindaj artikoloj,ankaŭ al mi ege plaĉas la revuo MOANTO,kaj miaopinie ĝia redaktoro estas talenta kaj kompetenta esperantisto kaj post lia redaktoriĝo ĉiuj artikoloj fariĝas pli facile kompreneblaj kaj enhavoriĉaj .Ĝuste pro tio mi legas ĝin ĉiam kun granda ĝojo kaj plezuro,kaj ellernas de revuo multajn sciojn .Elkoran dankon al nia bonkora kaj spertoriĉa redaktoro.

8.
Anderson F. da Silva je 2005-02-16 14:50:35    

Opinio, sendita de la aŭtoro por la konkurso:

Monato estas sendube unu el la plej bonaj revuoj en esperanto disponebla en la mondo. Bedaŭrinde nune mi ne povas ĝin aboni, sed se mi ricevos senpagajn eldonojn mi kunprofitus ilin kune kun miaj amikoj el Verdanta Grupo - Vi篳a Esperanta Grupo.verdanta@ig.com.br.'

7.
Zbigniew Kornicki je 2005-02-15 20:06:53    

Jam pli ol kvaronon da jarcento ekzistas serioza kaj bonkvalita esperantlingva revuo, kiu nur uzas tiun lingvon. Tio en si mem estas rimarkinda fenomeno. Kvankam mi mem ne povis aboni la revuon mi ofte legis, se okazis tia ebleco. Gratulon al la redaktoraro kaj kunlaborantoj!

6.
Alain Delmotte je 2005-02-15 11:03:54    

Monato endas en la mondo, ĉar ĝi montras, ke la lingvo/movado ne nur vivas por si mem sed ankaŭ rigardas ekstere.
Estas riproĉo al Esperanto, kiel Eŭropa lingvo de komunikado, ke ne ekzistas ĉiutaga ĵurnalo; tio veras se oni ne konsideras Ĝangalo (la reta ĵurnalo); Monato estas la eniro al pli ofta eldono.
Ĝi nepre devas daŭri kaj disvastiĝi.

5.
Iwona Kocieba je 2005-02-14 17:18:27    

Konsilinda revuo por ĉiu progresanto ,progresinto kaj por paroligaj ekzercoj. Temoj abundas: historio, politiko, ekonomio, moderna kaj spririta vivoj, kulturo, medio, komputado ktp...
'Monato' estas iusence unika ĉar
-ĝi ne havas ĝis nun konkuradon
- ĝi ne pritraktas esperantajn temojn (krom kelkaj esceptoj ekz. okaze la 25a jarkolekto aperis artikolo pri la historio de 'Monato')
-ĝi skribas pri diverstemaj aktualaĵoj en la mondo.
Tiaj revuoj rapide malaktualiĝas, do prefere ni ne prokrastu ilian legadon. Laù mi 'Monato' estas pli bezonata tie, kie la homoj havas malpli grandan aliron al ĉiuspecaj aktualaj informoj pri la mondo. Samtempe domaĝe, ke unu ekzemplero kostas ĉ. 4 eùrojn...
Por mi la enhavo plej gravas, do modesta aspekto i.a. manko de koloroj kaj brilanta papero ne influas mian legoplezuron.
Ni (ne nepre persone sed kiel asocioj/grupoj/kluboj) devus abonigi ĝin pli ofte al esperantoparolantoj, kiuj neniam povas permesi al si tian lukson...

4.
Heinz-Wilhelm Sprick je 2005-02-12 17:41:38    

MONATO estas grava revuo, kiu pritraktas la plej diversajn temojn. Ĝis nun mi nur legis kelkajn ekzemplerojn, sed mi pripensas, ĉu mi ne abonu ĝin. Volonte mi uzus la artikolojn por paroligi la grupanojn de nia loka E-grupo kaj por diskuti pri ili.

3.
Monika Molnar je 2005-02-09 17:58:59    

Se mi havus tiom da mono kiom da mi ne havas ... Monato estus tiu revuo, kiun mi abonus. Tamen, mi havas la ŝancon esti ofte en biblioteko, kie ĝi ĉiam legeblas.

2.
Antanas Grincevicxius je 2005-02-01 11:56:12    

La revuo modesta laŭaspekte, tamen interesa laŭenhave. Miaopinie, en MONATO tro multas mallongaj sciigoj. Mi dezirus anstataŭ ili en la revuo trovi pli da solidaj artikoloj.

1.
luiz portella je 2004-12-09 03:28:00    

Mi neniam abonis ĝin, tamen jam legis ĝin kelkfoje. La celo de la revuo estas grava por la lingvo Esperanto. Ĝi estas interesa kaj kvalita laŭ enhavo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.