Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Elementa Esperanto-kurso en 34 lecionoj
Subtitolo:Metodika paroliga materialo
Aŭtoro(j): LUKOŠEVIČIUS, Telesforas
Eldonejo:[E-klubo Revo]. PanevĿžys. 1999.
ISBN:9986-496-05-5
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 13,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La grandformata libro estas kvazaŭ protokolo de lecionoj, en kiuj redoniĝas laŭvorte la dialogoj inter la instruanto kaj la lernantoj. Instruisto eniras en la klasĉambron kaj salutas gelernantojn per la vortoj "Bonan tagon". La gelernantoj respondas per la samaj vortoj. Per kiuj vortoj mi salutas vin, lernantoj?Vi salutas nin per vortoj "Bonan tagon". ktpAntaŭ tiaj konversaciaj partoj estas mallongaj gramatikaj enkondukoj per tipografie bone eligitaj ekzemploj, vortolisto, kaj post la "demando-respondo"-partoj, ordigitaj en du kolumnoj venas kelkaj demandoj personaligitaj (finfine sen donitaj respondoj). Kelkfoje troviĝas sub la titolo "Konversacio" pli longaj monologaj tekstoj.La libro estas riĉa je movadhistoriaj kaj E-kulturaj elementoj. La lecionoj de la libro forte memorigas al la Cseh-kursoj, tamen sciendas ke en tiu metodo (pro diversaj kaŭzoj) oni ne donas la tekstojn de la lecionoj al la lernantoj, male ĉi tie: tiu ĉi lernilo estas por la uzo de la lernantoj. Alia rimarko: la pritraktado de la gramatikaj eroj ne kongruas al tiu vicordo, kiun Cseh preskribas en sia metodo. Do, ne konsideru ĝin oficiala cseh-metoda materialo.
Kreodato:2004-04-08 00:00:00
Lasta redakto:2013-02-18 13:37:52
Montroj:56673
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.