Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Sen kompliko sen koliko
Subtitolo:Esperanta gramatiko
Aŭtoro(j): GRINŠPAN, Romano
Eldonejo:PanevĿžio spaustuvĿ. PanevĿžys. 2001
ISBN:9955-412-40-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 3,30 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La 40-paĝa libreto enhavas klarigon de gramatikaĵoj en poema formo. La ideo tiel prezenti la materialon estas tre amuza kaj ankaŭ samtempe instruiga, ja ne nur la fakterminojn oni povas lerni, sed havas ankaŭ tuj ekzemplojn.
Tamen estas bone (aŭ ĝuste ne?), ke Kalocsay siatempe ne rimigis la tutan PAG (Plena Analiza Gramatiko)!
Por rompi la monotonecon en la poemo estas uzataj multe da elizioj, kio iom malfaciligas la komprenon por la celgrupo, kiu vere povus profiti el la eldonaĵo.
Niaj legantoj atentu ankaŭ pri tio, ke estas multaj adjektivoj kaj substantivoj verbigitaj, kelkloke ne estas ĝustaj la vortkunmetaĵoj, kaj tiuj faktoj ne ĉiam estas sendanĝeraj por la lingvolernantoj.
Unu el niaj kunlaborantoj faris liston de la preseraroj, kiun ni volonte disponigas al la intesiĝantoj.
La aŭtoro zorgis pri la bona vidigo de la ĉefaj elementoj kaj per eligo kaj grasigo de la gramatikaj finaĵoj kaj tio helpas la enkapigon. Simile al tio, kion vi povas vidi sube en la unua poemo de tiu ĉi libreto:

SUBSTANTIVO

Tiaj vortoj, kiel homO
SkribO, ribO, pomO, domO,
NeĝO, seĝO, leĝO, vivO--
Portas nomon substantivo.
Do memoru tio gravas!
Ke finaĵon O ĝi havas.
Sed en fino de la vorto
O vokalon povas morto
Trafi rn la poezi'
Tio estas elizi'.
Signas ĝin --sen katastrof'-
Supra komo: apostrof'.
Se J sekvas O-- vokalon,
Ĝi signifas la pluralon.
Jen ekzemloj: tri infanoJ,
ViroJ sep, dek vilaĝanoJ,
PluraJ libroJ,
KelkaJ tigroJ,
MultaJ katoJ,
Mil lernantoJ.
Kreodato:2004-04-08 00:00:00
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:29399
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.