Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto tarptautiné kalba
Aŭtoro(j): SKŪPAS, Laurynas
Eldonejo:Mokslas. Vilnius. 1987.
ISBN:ne indikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 1,80 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La malgranda litovlingva libreto donas relative ampleksan trarigardon por interesiĝantoj pri la internacia lingvo kaj ties fenomeno.
La historia trarigardo de la kreado de filozofiaj lingvoj, serĉado de la perfekta lingvo kaj informoj pri kelkaj kreitaj lingvoprojektoj donas bonan preparon por la poste detale prezentata E-o.
La leganto povas ekkoni la historion de E-o, ĝian kreadon, lingvistikajn aspektojn kun la fundamentaj reguloj, relative detalan priskribon de la lingvo kun ekzemploj. La aŭtoro dediĉis ĉapitron ankaŭ por la frazeologio kaj stilo de la lingvo. Studoj pri la E-a literaturo kaj instruado konsistigas la lastajn grandajn ĉapitrojn. Librofine venas (ne vere utila) listo de E-o organizaĵoj (sen iu ajn adreso, datumo, nur iliaj litovskribitaj nomoj), legeblas la kronologia listo de la universalaj kongresoj ĝis 1987, diraĵoj de famuloj pri E-o, kaj kelkaj originalaj kaj tradukitaj literaturaĵoj fermas la libreton.
La redaktoro atendas pli profundan analizon pri la libro de konantoj de la litova lingvo kaj kompreneble de la libro mem.
Pli scienca kaj ampleksa libro pri la sama temo estas la verko de Aleksandr KOROLEVIĿ: Knyga apie esperanto.
Kreodato:2004-04-08 00:00:00
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:25761
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.