Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Knyga apie esperanto
Subtitolo:Libro pri Esperanto
Aŭtoro(j): KOROLEVIČ, Aleksandr
MATAITYTĖ, Inga (tradukinto)
Eldonejo:Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj. Vilnius. 2004.
ISBN:5-420-01527-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:Prezento de la lingva problemo kaj de Esperanto por litovlingvanoj. Science prilaborita, ampleksa libro kiu ankaŭ per sia alloga ekstera aspekto bone servos la disvastigon de informoj pri la internacia lingvo.
La libron la aŭtoro verkis en 1989 en la rusa lingvo, el kiu tradukis ĝin Inga MataitytĿ en 2004.
Jen resume la ĉefaj ĉapitroj: antaŭhistorio de E-o kun detala prezento de la filizofiaj lingvoj kaj iliaj kreintoj; pra-esperanto de Zamenhof; tre detala prezento de la internacia lingvo kun bona priskribo de la gramatiko; movadhistoriaj konoj ekde la pionira tempo ĝis la aktuala periodo kun aparta atento pri la rusia kaj sovetia movadoj.
La kvina ĉapitro prezentas la plej gravajn personojn de E-o literaturo, kun kompletigo de rusaj kaj proksimregionaj elstaruloj. Tiun eron finas deko da prozaj fragmentoj aŭ poemoj.
La aldonaĵo estas interesa parto, en ĝi pere de 17 tekstoj la leganto havas lingvokurseton kun multaj piednotoj, vortolisto, parale tardukita teskto kiu temas pri vizito de hungara samideano en Lvovo kaj ties renkontiĝojn, amikiĝojn en la urbo, movadaj kluboj kaj familio de la gastiganto. Moderna teksto, kiu certe ne predikas, sed konvinke prezentas la praktikan utilecon de la lingvo. Se ĉiu leganto de la libro ekstudas Esperanton por esti komprenata (kiel faras Olenjo) la verko servos mirinde bone la movadon.
La bibliografiaj notoj enlistigas 168 verkojn, tre riĉa persona indekso kaj detala enhavtabelo helpas la rapidan orientiĝon en la libro.
La verko spegulas la sciencajn kvalitojn kaj la praktikajn flankojn de la aŭtoro, sperta esperantisto, gvidanto de klubvivo kaj kursoj. Li tre bone resumis siajn spertojn kaj konojn en la modela LIBRO PRI ESPERANTO.
Kreodato:2004-04-08 00:00:00
Lasta redakto:2005-09-08 10:41:05
Montroj:30628
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.