Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Zamenhof-strato, La
Aŭtoro(j): DOBRZYŃSKI, Roman
Eldonejo:VARPAS, Kaunas 2003.
ISBN:9955-9635-1-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: elĉerpita; EUR (sen varimposto)
FEL: 18,00 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:Tre bone kaj bele verkita, interesa biografia romano, laŭ la interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de la lingvo Esperanto. La legantoj ekkonas ne nur la nepon, sed riĉiĝas je informoj ankaŭ pri la majstro, pri E-o kaj movadaj aferoj el la vidpunkto, pensmaniero kaj vivo de iu vera Zamenhof.
La intervjuinto kaj kunparolinto Roman Dobrzynski, fama reĝisoro kaj filmisto, kun sukceso debutis per la libro ankaŭ kiel verkisto.
Post la eĥo-veka pollingva versio de la romano la nuna esperanta eldono estas kompletigita kaj adaptita al la movada publiko.
La eldonaĵo estas belaspekta, firme bindita inda libro.
Ni konsilas legi ĝin por simpla plukleriĝo pri movadaj temoj, riĉiĝo je konoj, sentoj kaj memoraĵoj. Krom individua legado oni povas bone pridiskuti ĝin en klubaj kaj kursaj kunvenoj.
Aperis nova eldono en 2005.
Recenzoj:Ulrich Lins: Zamenhof vivas, Esperanto, marto 2004.
Dirk Bindmann: Kondamnita al espero, La Ondo de Esperanto. 2004. №3 (113)
Andy Künzli: Zamenhof-strato. Esperanto aktuell 3/2007, p. 22.
Kreodato:2004-09-13 00:00:00
Lasta redakto:2009-04-26 11:03:55
Montroj:36962
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Peter Tihanyi je 2006-01-22 23:30:27    

Min interesas la E-movadhistorio kaj la vivo de Zamenhof, sed pleje dokumentstile, kaj malplej en romano. Tamen mi proponas, ke la eldonisto
sendu al ĉiuj Landaj Asocioj specimenojn por
vendi la eldonitan libron, Ja estus pli alloga propraokule rigardi ties enhavon kaj aspekton.

1.
Vito Redsky je 2004-09-17 11:09:35    

Krom la supre menciitaj temoj eble indas aldoni, ke en ĉi tiu intervjuo-rivero oni tuŝas ankaŭ la temoj ne ligitaj kun Esperanto, ekz. pri la sorto de Judoj dum la 2-a mondmilito en Varsovio, fakaj agadoj de Zaleski-Zamenhof ligitaj kun betono kaj arkitekturo kaj pri problemoj de interlingvistiko.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.