Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado
Aŭtoro(j): KOUTNY, Ilona
Eldonejo:Prodruk, Poznaſ 2003.
ISBN:83-88518-71-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,90 EUR (sen varimposto)
FEL: 10,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, Esperanto, hungara
Nia opinio:La poŝlibreto estas la dua ero de la projekto SET (Strukturita esperanta temvortaro), ĝemeleldonaĵo de Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro kaj Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado, verkitaj de la sama aŭtorino. Ankaŭ la nuna vortareto enhavas 1200 vortojn kaj esprimojn en la unuopaj temoj kaj celas ĉefe progresantojn, kiuj intencas riĉigi sian vortprovizon pri lingvo kaj komunikado. La unua ĉapitro pri lingvoj kaj lingvistiko prezentas la bazajn nociojn rilatajn al lingvoj, gramatiko kaj diversaj terenoj de lingvistiko, kiujn koni necesas por ĉiuj lingvolernantoj. La ĉapitro de la vortaro bone anstataŭigas lingvistikan terminaron, kiu bedaŭrinde ankoraŭ mankas en Esperantujo. La dua ĉapitro pri komunikado praktike donas bonan kolekton de ĉiutagaj parolturnoj, plenaj je frazeologiaj esprimoj. Sub la du grandaj ĉapitroj viciĝas subtemoj kun vortartikoloj kun ĉefaj nocioj kiel kapvortoj. La vortoj kaj esprimoj estas listigitaj en tri paralelaj kolumnoj: angla (markitaj la britaj kaj usonaj diferencoj), esperanto kaj hungara. La tipografie eligitaj kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, tiel personoj, alkutimiĝintaj al laŭalfabetaj listoj povas havi malfacilaĵojn. Sub la kapvortoj la esprimoj grupiĝas jene: ● la diversaj tipoj de la kapvortoj; > verboj kaj rilataj esprimoj;○ adjektivoj; ♣ vortoj, asocieblaj al la kapvorto. Fine de la libro troviĝas kelkaj modelekzercoj por montri kiel oni povas efike uzi la vortareton. La du temojn prezentas vortmapoj, listo de demandoj pri ili, ekzercoj kiel 'listigu', 'pripensu kaj diskutu iun temon' kaj hejmtaskideoj. La vortaro unuavice celas la lernantojn de E-o, sed utilas ankaŭ en la studoj de la hungara kaj/aŭ angla lingvoj.
Recenzoj:Iom pli ol recenzo de Michel Duc Goninaz el La Ondo de Esperanto, 2005. N 6 (128).
Kreodato:2004-10-19 00:00:00
Lasta redakto:2011-01-08 10:21:44
Montroj:47685
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Georgios Dermatis je 2005-11-22 01:55:24    

Mi vere trovis la etvortaron tre utila kaj detala. Koran dankon!

2.
osni Borba je 2005-10-23 22:29:16    

Saluton geamikojn
Vortarejn estas tre bela ideo, bonega mi diru. NHia ĉefa problema estas ke multe da vorto ne estas konatas tial havas granproblemo skribas kaj parolatas ĝin.
fortbrakumo
samideano vian
Osni

1.
Vito Redsky je 2004-12-19 17:11:24    

La libro estas ne nur simpla vortaro, sed la aŭtorino donas ankaŭ vere uzeblaj ekzercoj utilaj por praktiki la lingvon. Kvankam la nocioj ne estas listigitaj laŭ la alfabeta ordo, ĉiuj serĉataj vortoj estas facile troveblaj laŭ la preciza temo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.