Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:ESZPERANTÓ - NEMZETKÖZI NYELV
Subtitolo:Tankönyv magántanulók és tanfolyamok számára
Aŭtoro(j): SZILVÁSI, László
Eldonejo:E-societo - Eventoj kun LINGVO-Studio
ISBN:936-216-749 X
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:La hungara lingvoinstrua centro, surbaze de siaj multjaraj kursoj kaj propagandaj spertoj (pensu nur pri Eventoj kaj Ret-Info) eldonis kompletan materialon per kiu oni volas subteni kaj la memstarajn kaj la enkursajn lernantojn de la internacia lingvo. La instrupakaĵo konsistas el pluraj elementoj, subtenataj de la moderna tekniko: libro, ekzercokajero, sonmaterialoj sur KD kaj kasedo, perkomputila interaga ekzercoprogramo kun testoj, vortinstrua programo, elektonikaj libroj kaj ludoj, dekoj da fakaj artikoloj, kaj virtuala ekspozicio de ĉ. 800 E-o bildkartoj.La eldonaĵoj ankaŭ aspekte montras la apartenon unu al la aliaj, estas plaĉe belaj, allogaj, estetikaj. Produkti tian kvaliton eblas nur per sufiĉe da mono, tial la varoj por la esperantista hungara merkato eble ŝajnas iom altaj, sed restas foraj de la prezoj de la alilingvaj instruhelpiloj. Analizante mem la lingvan materialon la unua okulfrapa kaj verdire la plej plaĉa trajto de la libro estas, ke ĝi fariĝis ne nur materialo por instrui la lingvon, sed la aŭtoro preskaŭ samgrade zorgis ankaŭ pri la enmovadigo, esperantista eduko de la lernantoj. Ĉiu leciono enhavas plurpaĝan informaron. Jen kelkaj temoj el ili: historio de la lingvo, E-o organizaĵoj, fakaj asocioj, eldonaĵoj, revuoj, literaturo, uzebloj, internaciaj aranĝoj, Pasporta Servo, korespondaj ebloj, reta uzo de E-o, listo de landaj kaj lokaj kluboj, asocioj, ktp. La informojn akompanas praktikaj konsiloj, konkretaj adresoj, ligoj. Tiuj estas preskaŭ ĉiam precizaj kaj ĝisdataj, tamen menciindas ke la prezidanto de ILEI ne plu estas s-ro Mauro La Torre, kaj ke la plej granda kaj populara Koresponda Servo eĉ ne estas menciata. La strukturo de unu leciono estas la jena: prezento de la lingvaj elementoj (prepozicioj, afiksoj, problemaj lingvaj strukturoj, ktp), 2 legaĵoj (monologaj aŭ dialogaj) pri ĉiutagaj temoj (kaj kelkaj ne vere amuzaj anekdotoj kaj ŝercoj), vortolistoj E-o-Hungara kaj inversa, listo kaj klarigo de esprimoj, movadaj informoj. Bedaŭrinde ne troveblas enhavlisto en la libro kaj tiel la konkretajn temojn ankaŭ ni ne prezentas. La stilo de la prezentoj estas senpera, amika, kaj ne tro 'lingvistika'. La klarigoj kaj la ekzemploj atentas la eblajn lingvajn interferojn ĉe hungaroj, kvankam kelkajn kaptilojn ankaŭ la aŭtoro ne sukcesis eskapi. Atentu! En E-o ni dankas ne la donitaĵon, sed la doninton, kaj prefere ne uzu la vorton knabo rilate al amindumemaj junuloj, ĉar knaboj (laŭ NPIV) 'ne atingis ankoraŭ seksmaturecon'. Tiuj eraroj povus esti eviteblaj se la materialojn ankaŭ alilingva lektoro tralegus antaŭ la produktado. La libro "Sukcese ĝis la E-o lingvoekzameno" ne havas la klasikajn ekzercojn, tiujn oni trovas en la aldonaj komputilaj programoj, elŝuteblaj nun ĉe la paĝo de la interaga E-o lingvokurso. La aldonaj sonmaterialoj kun tre bona studia kvalito kaj klara elparolo de ĉefe hungaraj, sed ankaŭ de kelkaj rekoneble alilingvaj parolantoj multe helpos la prepariĝon al la aŭskulto-komprenaj testoj de la ekzamenoj. Por la praktika parola uzo de la lingvo devas prepari la uzantojn de la libro aŭ dumkurse la instruistoj aŭ mem la enmovada vivo al kiu la vojo estas klare indikita. Por eviti ke la legantoj de la paĝaro kulpigu min pro neobjektiveco, mi finu la laŭdon kaj skribu: Dankon László por la granda laboro kaj kontribuo al la E-o instruado en Hungario! Kaj mi lasu la spacon al la legantaj opinioj, sed nepre indiku ke vi povos mendi la lernilojn ĉi tie .
Kreodato:2004-11-08 00:00:00
Lasta redakto:2021-04-24 13:51:31
Montroj:22275
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
citrony je 2008-03-12 13:50:18    

Por hungaraj lernantoj, tiu ĉi libro estas la plej bona lernolibro: facile komprenebla kaj bonhumora libro!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.