Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Mil unuaj vortoj en Esperanto (NOVA)
Aŭtoro(j): AMERY, H.
GRIMLEY EVANS, Edmund (trad.)
CARTWRIGHT, S. (Ilustr.)
Eldonejo:Esperanto-Asocio de Britio, 2004.
ISBN:0-902756-21-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12 EUR (sen varimposto)
FEL: 14,60 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La nova eldono de la jam antaŭe tre ŝatata kaj pro tio elĉerpiĝinta vortaro havas tutnovan veston, estas plibonigita kaj aspekte kaj lingve. La ilustraĵoj estas pli klaraj kaj vivaj, pli proksimaj al la infana legantaro ol la antaŭe uzitaj karikaturecaj desegnaĵoj. La libro trairis ankaŭ lingvajn ŝanĝojn; ĝi prezentas 1100 vortojn, el kiuj 110 nove aperis, ĉar en la lasta tempo ili akiris uzrajton en la socio. En ĉ. 150 kazoj estas forigitaj la anglismoj kaj ofte ricevis prioritaton vortoj el la baza radikaro kun derivaĵoj (malsanulejo anstatŭ hospitalo, vendejo anstatuax butiko ktp). En la paĝflankaj bildaj vortolistoj same okazis ŝanĝoj: multloke aliaj pli gravaj vortoj estas eligitaj en pli klara kaj bona ilustraĵo. La librofina alfabeta vortolisto kun la koncernaj paĝindikoj helpas retrovi vorton en la laŭtema paĝaranĝo. Jene sub la enhavo videblas la liston de la temoj.La libro estas uzebla multforme, ne nur kiel vortaro, sed ekz. ankaŭ kiel rakontiga bildaro kun eblo krei kaj priskribi serion de okazintaĵoj. Gratulon al la kontribuintoj de la nova eldonaĵo kiu certe estos ŝatata de infanoj kaj ankaŭ de plenkreskaj komencantoj. Anglalingvajn informoj pri la tuta kursomaterialo kaj la eldonejan mendeblon vi trovas ĉi tie.
Kreodato:2004-11-29 00:00:00
Lasta redakto:2014-08-07 15:14:11
Montroj:21171
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Beatrice Allee je 2006-01-04 12:23:48    

Mi sekvis paroligan kurson (por plenkreskuloj) per tiu libro lastan jaron. Ĉiuj duobla paĝo oferas multajn eblecojn por rakonti kio okazas, kion oni vidas, ... Kiam miaj filinoj estis junaj mi uzis tian francan libron kaj enskribis la germanajn vortojn apud la desegnaĵojn. Tiel ilia franca patro lernis la germanajn vortojn kaj germanaj geavoj la francajn.
Ĝi estas havenda libro kiu povas ankaŭ helpi interesigi ne-Esperantistojn.

1.
Yas Kawamura je 2004-12-24 22:19:09    

Por diversaj niveraj (jaraĝaj) lernantoj, por kiuj ne kutime uzas latinajn literojn, la libro estas tute interesaj, laŭ mia instru-sperto en japanio.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.