Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Verdaj Voĉoj
Subtitolo:Komputila aŭdkomprena ekzercaro
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:EAB. Barlaston. 2004.
ISBN:0-901757-19-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,30 EUR (sen varimposto)
FEL: 12.00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 14.30 USD
Nia opinio:La disko surhavas ok gradigitajn kaj mallongajn filmerojn (po maks. 2 min.), en kiuj konataj kaj malpli konataj esperantistoj, devenaj el disaj partoj de la mondo parolas pri diversaj temoj kun malsamaj prononcoj kaj akĉentoj. Tiu diverseco utilas kutimigi la orelojn al la bunteco de vera internacia etoso kaj parolsituacio. La filmeroj kaj la aldonaj ekzercoj ne nur la komprenkapablon evoluigas, sed bone zorgas ankaŭ pri la enlingva progresigo kaj donas informojn pri pluraj aspektoj de Esperanto-socio kaj kulturo.La surdiskan materilon ni rekomendas uzi en grupa laboro, sed ĝi tute bone taŭgas ankaŭ por individua uzo. Bv. sekvi la vicordon de la ekzercoj, kaj pro lingvaj kaj pro teknikaj kaj praktikaj kialoj. Similan ekzercon ankaŭ nia LERNILOTEKO prezentas al la membroj de la KOMUNUMO. Vidu Bicikladon.La kodo Verdaj Voĉoj havas la avantaĝon ke vi ne bezonas retkonekton nek iun ajn spacon sur via malmola disko, ĉio ludiĝas de la kodo mem. Teknikaj postuloj estas ke la aparato kapablu montri unikodajn html-paĝojn kaj ludigi mpg-filmojn. La surdiska instrumaterialo estas vere por franduloj. Krom la indikita libroservo la materialo prezentiĝas kaj mendeblas ankaŭ ĉe la eldonejo EAB.En 2007 aperis la 2a disko: Verdaj Voĉoj 2
Kreodato:2004-11-30 00:00:00
Lasta redakto:2011-09-07 08:51:36
Montroj:33230
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.