Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:TarptautinĿ esperanto kalba (2a eld).
Subtitolo:VadovĿlis mokyklai, kursams ir savimokai
Aŭtoro(j): VAITILAVIĿIUS, Adomas
Eldonejo:Varpas. Kaunas. 2005
ISBN:9955-646-01-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:Novaspekta, pli moderna eldono de la sama libro eldonita en 1994.
La lernilo baziĝas je la ekzercoj de la zamenhofa ekzercaro. Laŭ ties paragrafoj kompiliĝas la lecionoj. La aŭtoro verkis vortolistojn kaj gramatikajn klarigojn surbaze de la pritraktataj ekzemplofrazoj de la EKZERCARO. Post ties prezento plej ofte 3 demandoj repensigas pri la teksto. En la parto 'Lernu parkere' troviĝas poemetoj kiuj per la rimaĵoj celas plifirmigi la novan materialon. Proverboj, mallongaj tekstoj, ŝercoj, kantoj (kun muziknotoj!), enigmoj finas la erojn de ĉiu paragraf-leciono.
Fine de la libreto legeblas klarigoj, konsiloj, gramatikaj resumtabeloj, listo de mallongigoj, bibliografiaj indikoj pri la uzita kaj konsilata fakliteraturo, nomoj kaj adresoj de E-organizaĵoj. La libro enhavas kelkajn ilustraĵojn, prenitajn el aliaj konataj lerniloj. Tiu fakto estas honeste menciita en la antaŭparolo.
Ni konsilas la uzon de la lernilo al grupoj kaj individuoj kiuj en malgrandaj paŝoj, laŭ la spuroj de la granda majstro, tamen kun helpo de nacilingva klarigo ŝatus alproprigi la lingvon. Apartaj ekzercoj kaj materialoj necesos por parole praktiki la lingvon kaj aktive uzi la lernitaĵojn!
Kreodato:2005-03-18 00:00:00
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:41627
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.