Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Skizo de la Esperanta literaturo
Aŭtoro(j): TVAROŽEK. V. Eduardo
Eldonejo:Espero. Partizánske. 2004 (2a eld).
ISBN:80-969042-4-8
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 7,80 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kajero donas koncizan trarigardon pri la Esperanta literaturo.
En mallongaj prezentoj ni ekscias pri la aŭtoroj (kun eventuala pseŭdonimo) kaj ties verkoj, kelkfoje kun mallongaj taksaj frazoj.
En la esea verko la aŭtoro de la kajero sekvis la klasikan periodigon de la E-literaturo, kreis grupojn ankaŭ laŭ la diversaj skoloj.
Krom la resuma klasifiko de la internaciaskala E-literaturo ricevis apartan ĉapitron la revuoj kaj verkoj de la slovaka kaj la ĉeĥa literaturaĵoj.
La prisrkriboj estas ĝisdatigitaj proksimume ĝis la 80aj jaroj.
La interne modestaspekta libreto kun vigla, moderna titolpaĝo utilas por ĝenerala trarigardo, prepariĝo por ekzamenoj pri la temo.
Ni ĉiukaze atentigas pri tio, ke en kelkaj lokoj la proporcio de la kvanto skribita pri unuopaj verkistoj kaj ties verkaro ne ĉiam kongruas kun la graveco kaj valoro de la koncernatoj.
Kreodato:2005-04-23 00:00:00
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:49487
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.