Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ni lernas kaj ludas
Subtitolo:Lernolibro de Esperanto por infanoj de 8 jaroj aŭ pli junaj. La unua jaro.
Aŭtoro(j): ADOMAUSKIENĿ, Stanislova
Eldonejo:MarijampolĿ. 2005
ISBN:9955-665-01-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La lernilo je la unua vido ravos vin, ankaŭ pro la surtitolpaĝa sorĉanta knabineto. Por pli bone taksi la enhavon eble helpos la subaj realismaj pensoj.

La kajero kolektas instrumaterialojn, uzitajn de la aŭtorino dum ŝia kurso, gvidita por infanoj. La 30 paĝoj kovras 30 lecionojn kadre de kiuj la celo estis instrui la bazajn gramatikajn elementojn kaj vortostokon.Finstudinte la libron la lernantoj scias krei simplajn frazojn, lernis ĉ. dudekon da verboj en prezenco, uzas akuzativon ('Mi sonĝas liton de akvo.'); tiun eĉ de direkto, sen klarigoj ( 'Pluvas sur cepojn' ), kapablas akordigi substantivojn kun adjektivoj, konas personajn kaj posedajn pronomojn, kelkajn prepoziciojn (al, en, kun, sen, sur, sub), la sufikson: -et (kial nur tiun?), ĝis enuiĝo uzas la demandvorton 'ĉu' kaj nur librofine lernas kelkajn K-demandvortojn ( ' Kian koloron estas suno?' ' jes vi bone legas!).
La gramatikajn elementojn, novajn erojn ĉiam eligas kolora fono.
Traktata vortoprovizo: famialianoj, simplaj objektoj, koloroj (ankaŭ 'oranĝa' kaj viola) numeraloj ĝis 10, sezonoj kaj vetero, bestoj. En la libro troviĝas vortolisto pri la lernitaj vortoj kaj por litovoj sur aparta folio la sama listo disponeblas ankaŭ kun tradukoj.
La lernantoj skribas siajn unuajn leterojn kiuj vere estas senditaj al la korespondamika klaso en Pollando.

La paĝoj estas buntaj, kolore ilustritaj ĉefe per fotoj (pri la kursanoj, ilia medio) kaj per desegnaĵoj kaj aliaj grafikaĵoj. Tiumaniere la aŭtorino faris la materialon alloga kaj 'propra', trovis bonan motivigon al la infanoj, ja kune faritaj produktoj servis la kursomaterialon.
La kajero estas unulingva, t.e. principe taŭgus por internacia uzo, tamen tiun celon du kialoj iom povas malhelpi:
a. la skribmaniero kaj verŝajne prononco de kelkaj naciaj infannomoj ne kongruas kun la esperantaj normoj, kaj tiel anstataŭ helpi ili fakte konfuzigas la lernantojn. La akcento estas indikita per substreko en la nomoj: Aurika, Paulius; la nomo Ernestas estas precipe pensiga:
b. alilandaj infanoj eble pli volonte vidus sin mem en simila libro.
Ankaŭ pro tiuj kialoj la libro anstataŭ rekta uzo pli taŭgas por doni bonan ideon kaj inspiri aliajn kolegojn krei propran materialon laŭ simila maniero.
Estas bedaŭrinde ke por la baze bonaj pedagogiaj ideoj kaj laboro la aŭtorino ne ricevis (aŭ ne petis) lingvan helpon, kaj ŝi kun la samlingva revizianto ne konsultis ankaŭ alilingvan konsilanton. La lingvaj problemoj okulfrapas ne nur en la enkonduka teksto, sed pli danĝere ankaŭ en la instruata materialo.
Resume: rigardu, studu, prenu la bonajn ideojn, sed tre atentu la lingvaĵon!
Kreodato:2005-05-17 00:00:00
Lasta redakto:2006-10-03 10:05:34
Montroj:23658
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 17; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 17
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.