Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mireille GROSJEAN
Edukado-ensalutnomo:Mireille
Vivtempo:1946 -
Devenlando:Svislando
Agadlando(j): Benino, Burundo, Francujo, Japanujo, Kanado, Nepalo, Senegalo, Svislando, Tajvano, Togo
Prezento:Mireille Grosjean (naskita Mireille Robert), franclingva svisino, naskiĝis en 1946 en La Chaux-de-Fonds (Svislando) en tre malfermita familio, kie kunvenis homoj el la tuta mondo. Ŝi studis la francan, la germanan, geografion kaj historion en la universitato de Neuchâtel. En la jaro 1968 ŝi ekloĝis en la germanparola parto de Svislando kaj tie instruis la francan. En 1977 ŝi revenis al Romandio kaj komenciĝis por ŝi instruado de la germana, organizado de klasointerŝanĝoj kaj interkultura edukado. Ŝi mem oftege faris tiajn interŝanĝojn kun siaj gelernantoj, lertigis geinstruistojn pri tiuj spertoj same kiel lernejodirektorojn. Ŝi verkis pri tiu temo libron, kiu estas ilaro por fakuloj.

En 1982 ŝi komencis praktiki aikidon. Pro tio ŝi flugis al Japanio en 1985. Tie ŝi spertis mankohavan komunikadon per la angla. Reveninte al Svislando ŝi vidis ekspozicion pri esperanto kaj tuj eklernis la internacian lingvon.
Tuj ŝi havis en la svisa movado respondecojn, tio estas prezidanteco de Kultura Centro Esperantista kaj Gastejo Edmond Privat en La Chaux-de-Fonds. Tio daŭris de 1988 ĝis 1994. En 1998 ŝi fariĝis komitatano A por Svislando en la Komitato de UEA, tiu ofico daŭras ĝis nun, tamen nun ŝi reprezentas la Ligon ILEI. Ŝi reprezentis UEA-n ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Mireille membras en la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI, UEA ekde 2006. Ŝi estas kun-prezidanto de Svisa Esperanto Societo ekde 2006 kaj prezidanto de Svisa ILEI Sekcio. En 2013 ŝi fariĝis prezidanto de ILEI kaj reelektiĝis en 2015 en tiu ofico.

Ŝi estas la patrino de Marion Bélisle, kiu aktivis en TEJO kaj nun edukas du filojn en la franca kaj en Esperanto.
Mirejo estas la patrino de Joelle Grosjean, kies kantista nomo estas Jolane.

En la Jaro 2006 Mirejo vidviniĝis; en la jaro 2008 ŝi emeritiĝis. Nuntempe ŝi estas senbrutara nomado kaj vojaĝas tra la tuta mondo, ĉefe al Azio kaj Afriko. Ŝiaj multnombraj spertoj pri instruado ĝenerale kaj instruado de fremdaj lingvoj, same kiel ŝiaj grandaj konoj pri interkultura edukado kaj konfliktosolvado estas granda pluso por nia movado.

En 2014 Mirejo estis elektita la la ESPERANTISTO DE LA JARO 2014.
En 2015 kaj en 2018 Mirejo estis reelektita kiel ILEI-prezidanto.
En 2016 ŝi ricevis la Premion Deguĉi.
En 2019 ŝi estis elektita Honora Membro de Svisa Esperanto-Societo.
En la 21-a de septembro 2015 (la 21-a de septembro estas la tutmonda Tago de Paco) edukado.net publikigis kursmaterialon de Mireille kun la titolo "KONFLIKTOSOLVADO".


Blogoj:
Mirejo.blogspot.com
Mirejo2, blogspot.com
Mirejo3.blogspot.com

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 39; | Aldoni propran komenton

9.
bardhyl45 je 2014-12-15 15:50:58

Mi persone ege gxojas pri tiu titolo por s-ino Mireille Grossjan, nia ILEI - prezidanto. La homon oni devas jugxi laux ties meritoj, laboro, virtoj, kaj Mireille meritas tion. Anstataux la paroladoj per sloganoj sxi praktike kontribuas al la disvastigxo de nia IL ne nur en la propra lando kaj loko sed mondvaste, ecx en kondicxoj suficxe malfacilaj kiel ekz. Afrikaj landoj. En sia agxo kutime la homoj preferus pasigi kvietan konfortan vivon, dum Mireille defias. Gratulojn ankaux de mi, amike Bardhyl

8.
giridhar je 2014-12-15 12:19:25

Gratulon, Mirejo kaj salutojn zamenhof-tagajn! Giri RAO el Bengaluro, Barato

7.
autuno je 2014-12-15 11:03:34

Mi tutkore gratulas Mirejon pro meritplena titolo de Esperantisto de la Jaro 2014. Via multflanka agado estas bela ekzemplo por la tutmonda esperantisraro.
Amike,
Thu el Vjetnamujo

6.
Sylvain je 2012-12-18 09:46:00

Omaĝo al la nefatigebla Mireille, kiu direktvorte kaj tutkore puŝas Esperanton antaŭen!

5.
herzbergcentro je 2012-12-17 02:30:36

Nun skribe mi gratulas kaj esperas fari tion persone dum la 46a ILEI-konferenco en Herzberg/Sieber (12-18 julio 2013). Ĝis baldaŭ! Multajn pluajn sukcesajn agojn por Esperanto deziras al vi Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI

4.
Monika je 2012-12-16 15:21:16

Gratulojn Mirejo! Estas bone vidi vin ĉi tie. Estas interesa la rimarko de Jungkee pri la signifo de via nomo. Ĝi havas signifon ankaŭ en la hungara lingvo (skribite en du vortoj: Mire jo), kaj ĝi signifas "Por kio bonas" kaj efektive vi mem montras aktive, por kio bonas Mirejo: por efektivigi tiujn multajn, bonajn agojn, kiujn vi faras per kaj por Esperanto. Sukcesan daŭrigadon!
Amike, Monika

3.
Myntsy je 2012-12-16 11:36:46

Gratulojn Mireille!
Subtenante viajn instruvojaĝojn al varmegaj landoj
el blanka bela Skandinavio,

2.
leejungkee je 2012-12-15 23:28:47

Gratulon al Mirejo. La vorto 'Mirejo' signifas en korea lingvo, 'la loko en kiu estas espero'. Vi estas destinita esperantisto. Ĉu ne? Via, Jungkee

1.
Anke je 2012-12-15 07:43:54

Bravo, Mirejo, mi gratulas vin. Anke

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.