Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jungkee LEE
Vivtempo:1953 -
Devenlando:Sud-Koreujo
Agadlando(j): Sud-Koreujo
Prezento:Pri mia vivo kiel Esperantisto

En la jaro 1953, mi naskiĝis en la urbo Taegu, Koreio (suda). En la univ. Youngnam mi studis publikan administracion kaj plu studis planologion (studo pri planado)en superuniversitato (1979~1981).
Mia Esperanto-vivo komenciĝis kiel universitata studento, tra kiu mi lernis Esperanton kaj gvidis Esperanto-kurson kadre de universitata Esperanto-klubo.
Post diplomiĝo, dum 10 jaroj mi laboris kiel ĝ.sekr. de Korea Esperanto-Asocio kaj estis elektita kiel prez. de Korea Esperanto-Asocio en 2001 (2001~2004).
En la jaro 2002, mi estis premiita de UEA kiel premiito de la premio Deguchi.
Por instrui Esperanton, mi starigis Esperanto-kursejon nome, Seula Esperanto-Kulturcentro(SEK)’ en la centro de Seulo, Koreio en la jaro 1991.
De la jaro 2008 ĝis la 2010, mi estris KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado)-n.
La oktobra kurso en la kuranta jaro aranĝita de SEK estas 250-a kurso, tial por memori la kurson kun la titolo ‘Memore al la 250-a kurso de SEK’ la festo okazis en la 3-a de nov. 2012 en Seula Junulara Gastejo. Tra miaj ĉiumonataj kursoj, sume 1,643 civitanoj lernis Esperanton dum 21 jaroj.
Mi instruis Esperanton kiel docento en la kvar universitatoj (Dankook, Korea fremdlingva, Wonkwang kaj Kyunghee),sed nun mi instruas Esperanton en la univ. Wonkwang kaj Kyunghee, krom en Seula Esperanto-Kulturcentro.
Mi verkis lernolibron por kursi, kies titolo estas ‘Baza lernolibro de Esperanto’ kun 200 bonaj frazoj.
Krome, sep libroj estis tradukitaj de mi en la korean lingvon.
Ĝisnun, 78 foje mi partoprenis en la Esperanto-eventoj, kiuj okazis ekster Koreio inkluzive 14 fojajn UK-ojn.
Nunaj miaj taskoj kadre de esperantujo estas jenaj:

* Komitatano A de UEA por Korea Esperanto-Asocio
* Prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro
* Honora prezidanto de KAEM
* Elektkomisionano de UEA
* Korea sekciestro de ILEI

(raportita de LEE Jungkee en la 30-a de okt. 2012)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
leejungkee je 2012-12-22 12:19:11

Estimataj, Koran dankon pro viaj gratulaj vortoj. Dank'al via kuraĝigo, mi daŭrigos mian instruadon en Koreio. Via, Jungkee

3.
herzbergcentro je 2012-12-16 23:33:11

Mi elkore gratulas! Mi ĝojas kunlabori kun vi jam ekde multaj jaroj kaj vidas viajn bonegajn rezultojn. Pluajn sukcesojn mi deziras al vi! Zsófia Kóródy el Herzberg am Harz

2.
Myntsy je 2012-12-16 18:02:56

Gratulojn,
Vi vere estas modela esperantoinsturisto, kiu scias ĝojiĝi, kiam iu el viaj gelernantoj alvenas al la movado eĉ post dekjaroj post la lernado. Ĉiam indas semi, kiam estos ĝusta tempo rikolto fariĝos kolektebla. Vi estas tre bezonata instruisto.

1.
Mireille je 2012-12-16 14:10:53

Gratulon, kara kolego!! Nia movado bezonas multajn homojn kiel vi: lertaj, diligentaj, agemaj, energioplenaj!!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.