Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Gilbert NIYUKURI
Vivtempo:1991 -
Devenlando:Burundo
Agadlando(j): Bermudoj
Prezento: Mi nomigxas NIYUKURI Gilbert el Burundo. Mi naskigxis en 1991 en Rumonge (suda parto de Burundo). Rumonge estas apud la lago Tanganyika kaj estas la plej esperantista loko de la lando. Miaj gepatroj loĝas tie.
Mi esperantistiĝis pere de mia pli aĝa frato SABIYUMVA Jérémie kiu donis al mi bazan scion pri Esperanto. En 2005, mi daŭrigis la lernadon en klubo nomita « Unuiĝo ».Unuiĝo estas unu el la plej grandaj kaj gravaj kluboj de Esperanto. Ni uzis la lernolibron Zagreba metodo. Tiam mi konis multon pri Esperanto kaj decidis ne forlasi ĝin. Per ĝi mi interkonatiĝis kun multaj personoj (samlandanoj kaj eksterlandanoj).
Mi komencis instrui Esperanton ekde la jaro 2006 post la akiro de la diplomo pri instrukapablulo. Mi ĝin akiris dum la seminario de Esperanto kiu okazis en 2005 en Rumonge gvidita de la instruistino TEREZA Kapista el Jugoslavio. En 2006, mi starigis la klubon de Esperanto ĉe la lernejo kie mi lernis. La lernejo estas Lyceo de Rumonge kaj la klubo estas « Elefanto klubo ». Nia nacia asocio, ANEB (nacia asocio de Esperanto en Burundo) helpis nin materiale.
Kiel dirite, mi gvidis esperantan kurson en la klubo ELEFANTO. Mi diris al miaj kolegoj pri Esperanto kaj interesiĝis pri ĝi. Ili amase ĝin lernis. Mi, antaŭe, varbis miajn samklasanojn sed poste eĉ gelernantoj el aliaj klasoj venis kaj mi akceptis instrui ilin senpage. Mi lernis Esperanton pagante nenion al mia instruisto tial mi devis instrui ĝin sen peti ion ajn kiel salajron. Miaj amikoj vere fieris havi la kamaradon kiu parolas kaj instruas alian lingvon novan por ili kaj tre interesan. Oni ofte starigis multajn demandojn (kiu estas nacieco de Esperanto? kio estas ĝia graveco?, ktp.) kaj mi klarigis al ili. Tiam klubanoj estis 35.
En la sekvinta jaro mi havis multajn gelernantojn. Entute ili estis 67 klubanoj. Mi dividis ilin je du grupoj : unu de tiuj kiuj sekvis la kurson pasintan jaron (progresantoj) kaj la alia grupo temis pri novuloj(komencantoj). Estas mi kiu gvidis tiujn du grupojn sole. La grupon por progresantoj mi instruis lunde kaj tiun de komencantoj vendrede post la kursoj. Mi devis respekti la horaron por ke mi ne malkuraĝigu miajn gelernantojn. mi evitis malfruadon aŭ malĉeeston. Iuj alnomis min « instruisto » aliaj nomis min « Esperanto ».
Antaŭe mi uzis libron Zagreba metodo sed poste oni disponigis al ni aliajn librojn nomataj Metodo 11. Pro manko de libroj du instruistoj uzis unu libron. Oni aranĝis renkontiĝojn por plifortigi la movadon. En tiu periodo preskaŭ ĉie en mezgradaj lernejoj de Rumonge estis kluboj de Esperanto.
Nun mi estas ĉe universitato de Ngozi. Ngozi estas norda provinco de la lando. Tien mi alportis esperanton, mi kreis la universitatan klubon de Esperanto. Mi ĝis nun instruas nian karan lingvon. Mi havas 29 gelerntojn kaj oni bone progresas sed mankas al ni lernomaterialoj kiel libroj. Mi faros ĉion por disvastigi la Esperanto-movadon.

Amike Gilbert por la Panteono en oktobro 2012.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Forigita uzanto je 2012-12-19 08:03:09

saluton,
Noto : Metodo 11 estas la franca "kopio" de la zagreba metodo, kun gramatikaj klarigoj kaj ekzercoj adaptitaj por la franclingvaj lernantoj.
Komplimentojn pro via agado en Burundio !
Ginette MARTIN

1.
Mireille je 2012-12-16 14:18:23

Gratulon Gilbert!!
Tereza skribis pri vi, pri viaj kapabloj kaj pri via energio menciante, ke vi estis tiam la plej juna Esperanto-instruisto en la mondo.
Mi renkontis vin en Burundo, en Rumonge, en aprilo 2011 kaj miris pri via aktiva kunlaboro en mia kurso kaj pri viaj argumentadkapabloj.
Nia movado bezonas multajn personojn kiel vi!!
Daŭrigu!!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.