Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Franciska TOUBALE
Vivtempo:1943 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Aŭstralio, Francujo, Nepalo, Nov-Zelando, Vjetnamujo
Prezento:Do mi naskiĝis en 1943 en Rennes, Bretonujo, kie mi studis de la infanĝardeno ĝis la universitato kie mi fariĝis instruisto pri fremdaj lingvoj kaj instruis ĉefe la anglan.
Mi esperantiĝis en oktobro 1989. Mia instruisto, Klemento Martin, pensante ke li estis maljuna kaj malsana, petis min anstataŭi lin. Mi supozas ke li elektis min ĉar mi estas profesia instruisto pri fremdaj lingvoj kaj mi estis la nura en la klaso, kiu aŭdacis ĉeesti la satamikaran kongreson apud Parizo post kvin monatoj da lernado kaj lasi la malnovajn esperantistojn, amikojn de Klemento, praktigi min de la mateno ĝis la vespero. Post plia jaro da studado, perkoresponde kun Rolland Levraud kaj dumferie en Grésillon, mi fariĝis emerito en 1991, dek du jarojn pli frue ol la kutima emeritotempo, kaj ekinstruis en la klubo, kie mi studis, en Rennes ( Bretonujo). Mi regule instruis al ĉiusemajna klaso de tiam ĝis 2008 , ĉu en Bretonujo, ĉu en Aŭstralio, kie mi loĝas ekde 1996.
Mi ankaŭ akceptis instrui dum mallonga periodo, plej ofte ĉirkaŭ du semajnojn en la somerkursaro de la aŭstralia Esperanto -Asocio, en Vjetnamujo, en Nepalo, en Novzelando kaj ankaŭ en mia naskiĝprovinco en Pluezek.
Pro la nuna malbona situacio en Aŭstralio, mi ĉesis regule gvidi kurson. Mi instruas nur de tempo al tempo okaze de vojaĝo. Mia celo ĉiam estas ne montri al la lernantoj kia lingvo Esperanto estas sed instigi ilin tuj paroli.
Nun, kiam mi ne plu instruas Esperanton ĉiun semajnon, mi trovis aliajn okupojn inter ili gvidas Esperanto-programon en la radio 3ZZZ.
Antaŭ dek kvin jaroj mi komencis helpi Svetislav Kanacki, kiu ekis Esperanto-radion kadre de multkultura radio, 3ZZZ en Melburno en 1989. Mi trapasis la ekzamenojn por akiri atestilon ke mi ja kapablas elsendi programon. Iom post iom Svetislav retiriĝis pro aĝo kaj malsano kaj nun mi estas la kunvokanto por la teamo. Tre precize alterne kun Laszlo Farkas mi preparas la programon, kiu konsistas en ordigo de la artikoloj/ anoncoj/ proponitaj de du helpantoj kaj elekto de muziko. Mi faras ankaŭ multe da intervjuoj, kiujn mi disaŭdigas per tiu radio. Mi respondecas pri la grupo antaŭ la administracio de la radio.

Franciska Toubale por la Panteono, en novembro 2012.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
nicolee je 2013-02-17 01:02:50

Gratulojn al Franciska kiu fariĝis 70 jara ĉi-semajne!

2.
ZDRAVO je 2012-12-17 19:03:46

Saluton Franciska!
Mi admiras vian laborelanon kaj mi deziras al vi bonan sanon por via plua aktiveco.
Mi petas informon pri s-ro Svetislav Kanački.
Antau longa tempo ni korespondis sed poste la kontaktoj pereis.
Gajan Kristnaskon kaj felichan Novjaron 2013 al vi kaj al amiko Svetislav deziras, Đorđe Obradović el Maribor
Korajn salutojn

1.
Forigita uzanto je 2012-12-17 14:30:48

Franciska estas tre aktiva dum partoprenis SAT kongresojn. Estis utile kaj interese aŭskulti ŝiaj diskutoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.