Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ivanka KIRĈEVA STOYANOVA
Kromnomo:Aminda
Vivtempo:1949 -
Devenlando:Bulgarujo
Agadlando(j): Bulgarujo, Ĉinujo, Francujo, Svislando, Vjetnamujo
Prezento:Mi naskiĝis la 28an de majo 1949 kaj loĝas en Varna, Bulgario. Laŭ ideologio mi apartenas al organizaĵo de Mondcivitanoj.
Mi esperantiĝis en la jaro 1963 kaj ekde tiam aktive partoprenas en la movado. En 1966 mi partoprenis unuan fojon TEJO-kongreson en Pecs, Hungario kaj tio estis mia unua eksterlanda vizito.
Post mia studado mi eklaboris en BDZ (Bulgaraj Ŝtataj Fervojoj) - Varna, kie mi emeritiĝis.
En 1986 mi diplomiĝis kiel E-instruisto en IEK- Pisanica, Bulgario. Mia instruisto de Cseh-metodo estis docento Georgi Dimov.
Mi gvidis lingvokursojn divesrsgrade precipe kun fervojistoj. En 1987 okaze de 100-jariĝo de Esperanto mi instruis Esperanton al pli ol 100 fervojistoj.
Mi estis unu el la respondeculoj pri lernej-eksperimento de enkonduko de Esperanto-instruado en mezlernejo ''Johan Ekzarh'' - Varna, kie lernis mia filo.
En 2010 mi eklaboris kiel redaktoro ĉe ''EPĈ'' en Pekino, Ĉinio kaj ricevis unujaran laborkontrakton. Dum mia laborado krom miaj taskoj kiel redaktoro, mi respondecis pri altigo de la E-nivelo de miaj kolegoj, partoprenis en kunvenoj, prelegis kaj paroligis ĉinaj esperantistoj en diversaj urboj.
En 2012 invitite de Vjetnama E-Asocio (VEA) mi instruis Esperanton al la helpantoj de 97a UK en Hanojo kaj la kandidatoj por KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) antaŭ la UK.
Nuntempe mi instruas Esperanton laŭbezone AL interesiĝantojn rete kaj per Skajpo.

Mi partoprenis en multaj E-kongresoj: IFEF, SAT, IKUE, Ekumena en Eŭropo, IFEF-2006 en Ĉinio, UEA-2012 en Vjetnamio, E-kulturaj kaj turismaj iniciatoj, kie mi prelegis pri diversaj temoj en Esperanto.
En 2005 mi estis invitita de Bretona E- Asocio en Francio kaj dum mia 5-semajna rondvojaĝo- prelegturneo mi prelegis en ĉ. 20 urboj. Mi prezentis KD-on pri Bulgario, aparte mi prelegis pri ''La rilatoj inter Bulgario kaj Eŭropa Unio" kaj pri diversaj E- travivaĵoj dum mia vivo.
En la jaroj 2001-2006 mi invitite laboris kiel volontulo en KCE, La Chaux-de-Fonds, Svislando, entute okfoje po kelkaj monatoj. Tie mi multe spertiĝis pri redaktado, altigis mian E-nivelon, aktive partoprenis en la organizado de monataj E-aranĝoj, SAT-kongreso 2003, Kultura E-semajno 2004. Semajnfine, invitite de fervojistoj kelkfoje mi prelegis en diversaj urboj de Francio.

Mi havis kaj havas multajn taskojn sur nacia kaj internacia niveloj.
Mi iam estis:
Sekretario de E-societo "Albatroso" - Varna
Sekretario de Distrikta estraro- Varna
Prezidanto de societo ''Fervojisto''- Varna
Peranto de SAT por Bulgario- 2003-2009
Membro de Konflikt-komisiono de SAT- 2004 - 2005
Membro de la Administra Konsilantaro de Mondcivitana Registrolibro -2007-2010

Nun mi estas:
DM de UEA ekde 2000, D kaj FD de UEA
Korespondanto kaj Peranto de Mondcivitana Registrolibro
Peranto de KELI
Delegito de '' Heroldo de Esperanto"
Distribuanto kaj Peranto de LF-koop- Svislando

Distingoj:
Jubilea ora medalo ''CENT JAROJN ESPERANTO'' - 1987
Honora diplomo - 100 jara jubileo de BEA- 1989 pro multjara E-agado kaj kontribuo de BEA
Memormedalo ''Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj" - Hanojo, Vjetnamio, 2012

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
kolombisto je 2012-12-18 20:17:48

Elkore mi gratulas al vi por elstara laboro en Esperantujo, pro via eminentaj raportoj, kiujn mi povis legi sur ipernity paĝaro ankaŭ kiel en EPĈ. Samtempe mi deziras al vi multajn sukcesojn kaj ĝojojn Johano el urbo Pécs.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.