Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mariana GENCHEVA
Vivtempo:1972 -
Devenlando:Bulgarujo
Prezento:Mi naskiĝis en 1972a en urbo Gorna Orjahovica, regiono Veliko Tarnovo, Bulgario.
Mi finis miajn gimnaziajn studojn en urbo Polski Trambeŝ. Kun Eperanto mi konatiĝis dum 1987 jaro, kiel lernantino en nia lernejo. Tiam en mia loĝurbo Polski Trambeŝ funkciis Esperanto-societo, sub la gvido de sinjoro Hristo Manolov. Mi daŭrigis la lernadon de la internacia lingvo en nia loka societo.

En la Universitato en urbo Veliko Tarnovo mi diplomiĝis kiel instruisto en bazlernejo kaj kiel instruisto pri Esperanto.
Post la diplomiĝo ĉe la Universitato en Veliko Tarnovo dum 1994 mi ekinstruis en la bazlernejo de mia loĝurbo Polski Trambeŝ.
En la 1995 jaro mi komencis instrui en la lernejo ankaŭ Esperanton al kelkaj infanoj po unu horo semajne. Jaron post jaro la gelernantoj multnombriĝis kaj ni komencis korespondadon kun gelernantoj en aliaj landoj, uzante Esperanton.

En 2005 mia lernejo ricevis aprobon de projekto Komenius, financata de EU. Mi estis la koordinanto de la projekto, kiu daŭris de 2005 ĝis 2008 kaj en ĝi kunlaboris instruistoj kaj gelernantoj de Polski Trambesh (Bulgario), Modeno (Italio), Glostro (Britio) kaj Ejea de Los Caballeros (Saragozo/Hispanio). La nomo de la projekto, kiu realiziĝis per Esperanto estas AKEL – 2 (Alternativa komunikado inter la eŭropaj lernejoj por konstruigi la mondkoncepton de la junaj homoj en estonta unuiĝinta Eŭropo).
Dum oktobro 2009 mi kaj kelkaj lernantinoj partoprenis en projekto MIREGE, kies renkontiĝo okazis en Francio. Partoprenis en ĝi grupoj de Bulgario, Ĉekio, Rumanio, Ukrainio kaj Francio. La projekto realiĝis per Esperanto kaj estis financata de la Eŭropa Komisiono pere de program “Junuloj agas”.

Inter 2009 kaj 2011 mi estis la koordinanto de la projekto “Gvidlibro de la amikeco”, financata de programo Komenius de EU, kiu estis realigita pere de Esperanto kaj en kiu partoprenis lernejoj de Bulgario, Pollando, Hungario kaj Francio.
Nuntempe mi gvidas novan projekton, denove en Esperanto kaj denove financata de programo Komenius de la Eŭropa Komisiono. Ĝi nomiĝas “La diversaj profesioj – transformi la provokojn en eblecon realigi siajn revojn”. Partoprenas lernejoj el Bulgario, Rumanio, Litovio, Italio kaj Germanio.
Ni organizos kvar laborrenkontiĝojn (en Bulgario – novembre 2012 (4 – 11. 11. 2012) , Germanio – 21 – 28. 04. 2013; Italio – oktobre 2013 kaj Rumanio – maje 2014).

La partopreno en la projekto donos al la gejunuloj eblecon orientiĝi kaj diagnozi la interesojn de sia personeco, pritaksi siajn eblecojn kaj kompreni la motivojn por la elekto de siaj profesioj.

Dum la realigo de la projekto la gejunuloj havos eblon renkontiĝi kun samaĝuloj de aliaj EU-landoj; ili konatiĝos kun ilia lingvo kaj kulturo, komprenos la neceson konservi la lingvan diversecon en Eŭropo kaj ricevos sciojn rilate edukajn, profesiajn kaj ekonomiajn eblojn proponitajn de Unuiĝinta Eŭropo.

Ni atingos tion per la uzo de diversaj interaktivaj metodoj kaj per la uzo de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto, kiu donos egalajn eblojn de komunikado al ĉiuj partoprenantaj gejunuloj kaj al iliaj gvidantoj.

Mariana Gencheva por la Panteono en novembro 2012.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Grazina je 2014-12-19 10:50:43

Kara Mariana vere estas la plej "projektema" kolegino. Koran dankon pro komuna Comenius projekto kiu estis bonega sperto! Sukceson en multaj pliaj projektoj en estonto!

3.
Forigita uzanto je 2013-01-06 19:51:07

Gratulojn, Mariana ! Mi deziras al vi sukceson en la novaj planoj.
Ni (organiza teamo de FRINGOJ) esperas ke vi iam (kial ne en majo 2013?) partoprenos nian aranĝon kaj spektaklon en la E-Kulturdomo Grezijono kun grupeto de lernantoj el Bulgario. Ne hezitu peti informojn. Amike, Elizabet Barbay el Francio

2.
SYLVIEPLANTIER je 2012-12-18 15:37:47

Brave ! Dank'al vi la esperantspirito disvolviĝas tra la mondo. Vi estas modelo por la eûropaj logântoj. Daûrigu !
Silvi PLANTIER, freŝdata pasiulino por Esperanto.

1.
herzbergcentro je 2012-12-17 02:22:08

Gratulojn kaj pluajn sukcesojn! Mi esperas, ke foje ni povos kunlabori en komuna projekto! Korajn salutojn de Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.