Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mónika MOLNÁR
Vivtempo:1975 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Svislando
Prezento:Mónika Molnár naskiĝis la 28an de julio 1975 en Hungario kaj loĝas ekde 2003 en Svislando. Diplomita instruisto pri informatiko, italaj lingvo kaj literaturo, kinarto, esperantologio kaj interlingvistiko. Laboras en malgranda fondaĵa lernejo "La Granda Ursino" en La Chaux-de-Fonds (www.grande-ourse.ch), instruas matematikon, sciencojn, manlaborojn kaj Esperanton al 6-15 jaraj gelernantoj.

Eklernis Esperanton en 1993, kaj ekde tiam okupiĝas pri la lingvo diversmaniere kaj diversterene, membras en ILEI /1994/, UEA /1995/, HEJ (Hungara E-Junularo) /1994/, SES (Svisa Esperanto Societo), IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) /2005/, IEK (Internacia Ekzamena Komisiono) /2007/ kaj estas rajtigita ekzamenanto laŭ la KER-sistemo /2009/.

Plenumis arkiv-laborojn en/por la biblioteko de CDELI, La Chaux-de-Fonds (CH), kunlaboris kaj ilustris la librojn ”Okulo” kaj ”Okulo-Gvidilo” (E-lernolibro por infanoj kaj gvidlibro por instruistoj, ILEI, Budapest), kunlaboras (ilustrado, rubrik-redaktado) en Juna Amiko (E-revuo por lernejanoj kaj komencantoj, ILEI), organizis esperantajn lingvokursojn, kunlaboras ĉe „www.edukado.net” (paĝaro por Esperanto-instruistoj, kursorganizantoj kaj memlernantoj), kadre de IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, ILEI) preparis ILEI-ekzamenojn, kunlaboris pri KER-ekzamenoj.

Gvidis kursojn en/pri Esperanto, itala kaj hungara lingvoj en pluraj landoj, ekzamenas laŭ ILEI- aŭ KER-sistemoj kaj ekde 2003 instruas interalie Esperanton en la lernejo "La Granda Ursino" kaj korespondigas siajn gelernantojn kun diverslandaj samaĝuloj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
salutnomo je 2012-12-29 11:39:53

Gratulon, Monika! Bondezrojn por la estonteco!
Varmajn brakumojn,
Luiza CAROL

6.
Sylvain je 2012-12-18 09:36:28

Kara Moni, vi estas por mi inspiro ne nur pro via ĝojplena entuziasmo, sed ankaŭ pro viaj multaj novigantaj praktikaj instruideoj. Mi tiom ŝatus esti infano en via Granda Urso lernejo. Same gratulojn al Anke!

5.
frans je 2012-12-17 17:56:20

Gratulon Monika! Ni konatiĝis en Kopenhago dum ILEI-konferenco komparante la trajtojn de la finna kaj hungara lingvoj. Ambaŭ tiuj lingvoj estas malfacilaj, sed feliĉe ni komprenis unu la alian pere de Esperanto. Bonan daŭron en via aktivado!

4.
Monika je 2012-12-16 15:24:29

Karaj Anke, Myntsy kaj Mirejo, dankon pro viaj gratulvortoj! Amike, Monika

3.
Mireille je 2012-12-16 14:13:52

Gratulon kara amikino!! Nia movado bezonas multajn bonegajn pedagogojn kiel vi estas!!!
Daŭrigu vian elstaran laboron!!

2.
Myntsy je 2012-12-16 11:48:18

Gratulojn Monika!
Mi ĝojegas, ke vi instruas ĝuste en Svisslando.

1.
Anke je 2012-12-15 07:42:06

Bravo Monika, mi gratulas vin. Anke

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.