Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Trevor STEELE
Vivtempo:1940 -
Devenlando:Aŭstralio
Agadlando(j): Aŭstralio, Litovujo, Nederlando, Pollando
Prezento:Trevor Steele estas profesia lingvoinstruisto, nun jam pensiulo, sed instruas mezepokan kaj modernan historion.
Li estas aŭstraliano loĝinta en multaj landoj, kaj en pluraj mi instruis Esperanton. Miaj plej kontentigaj spertoj estis en Pollando (1991 kaj 1997) kaj en Litovio (1998 – 2001). Krome mi tre ofte instruis la progresintan nivelon ĉe someraj lernejoj de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kaj en 1997 mi instruis en la State University of San Francisco.
Inter la jaroj 2002-2004 estis la ĝenerala direktoro de UEA.

Nuntempe lia ĉefa agado estas verki, baze romanojn kaj foje novelojn.

Liaj verkoj estas:
Sen nur fragmento
Memori kaj forgesi
Neniu ajn papilio
Australia felix
Falantaj muroj
La fotoalbumo vol. 1 kaj 2
Kaj staros tre alte
Kzavau ĉio dependus de mi
Flugi kun kakatuoj
Paradizo ŝtelita

La lastaj kvar aperis en la angla, kaj eble baldaŭ ankaŭ aliaj aperos tiel.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
vmel je 2017-04-02 08:36:33

Antaŭnelonge por diven-konkurso en "La Ondo de Esperanto" mi verkis jenan versportreton-enigmon:

Tra l’ mondo faris multajn li veturojn,
priskribis ankaŭ la falantajn murojn.
Nur kakatuoj, sed ne papilioj
flugadas super la roman-folioj.
Instigas li mediti pri l’ naturo,
ke ne detruu ĝin la homa spuro.
Ja ne forgesu, kiom efemera,
fragila estas nia viv’ surtera.
Ni ĉiuj estas homoj! Vivu frate!
La Ter’ prosperu, de raci’ gardate!


amike, Valentin Melnikov

2.
herzbergcentro je 2012-12-17 02:34:26

Ne nur mi, ankaŭ miaj lernantoj en la gimnazio de Herzberg am Harz memoras vian interesan kontribuaĵon al la Esperanto-leciono. Ni esperas revidi vin en la Esperanto-urbo! Korajn salutojn de Zsófia Kóródy

1.
Boris je 2012-12-15 02:02:33

Trevor STEELE estas la plej elstara nuntempa Esperanto-prozverkisto. Liajn librojn mi varme rekomendas al ĉiuj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.