Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Svetlana SMETANINA
Edukado-ensalutnomo:Svetlana
Vivtempo:1950 -
Devenlando:Rusujo
Agadlando(j): Francujo, Italujo, Rusujo
Prezento:Svetlana Smetanina (1950 - ) estas rusino, loĝanta nuntempe en la ĉefurbo de Rusio – Moskvo.
Laŭ profesio ŝi estas filologo, instruistino pri la franca kaj germana lingvoj kaj literaturo.
Ŝi studis la lingvojn en la ŝtata universitato de la u.Ivanovo (300 km nord-oriente de Moskvo).
Dum multaj jaroj Svetlana laboris kiel instruistino en mezaj kaj superaj lernejoj kaj kiel tradukistino kun francaj, aŭstraj, germanaj kaj svisaj firmaoj en branĉoj de teksa kaj kudra industrio, nutrado, konstruado, medicino. Svetlana havas grandan sperton de organiza laboro.
Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1970, kiam ŝi estis ankoraŭ studentino de la fremdlingva fakultato en la Universitato de la teksa urbo Ivanovo. Konatiĝinte kun la lingvo Esperanto, post duonjaro ŝi jam ekinstruis ĝin en la urbaj kursoj. Partopreninte unikan sovetian E-aranĝon – esperantistan studentan konstruan taĉmenton(en Siberio kaj Uzbekio), ŝi rapide eniris aktivularon de SEJM (Sovetunia Esperantista Junulara Movado) gvidis ĝian instruan fakon. En la urbo Ivanovo Svetlana dum pli ol 15 jaroj gvidis la urban Esperanto klubon kaj samtempe E-kursojn, kreskigis multajn tutmonde nun konatajn geesperantistojn.

En la landa skalo Sv.Smetanina estis organizanto kaj kunordiganto de multnombraj gravaj aranĝoj: someraj tendaroj en 1974-1978, 1980-1986, 1990 kaj esperantista ekologia ekspedicio laŭ la rivero Dnestro en la 1987 jaro, regionaj renkontiĝoj en centra Rusio. Dum SEJMaj tempoj ŝi gvidis ĝian instru-metodikan fakon kaj perfektigajn kursojn dum regionaj kaj tutsovetiaj aranĝoj. Estis anino de SEJM-estraro. Krom Esperanto Sv. Smetanina instruas la francan, germanan kaj la rusan lingvon (por eksterlandanoj).

Profesie kaj pere de Esperanto Svetlana multe vojaĝas, instruas Esperanton internaciskale dum vintraj kaj someraj aranĝoj. Kelkajn jarojn loĝis en Germanio, laborante kiel interpretistino.

Nun jam dum deko da jaroj Sv.Smetanina estras la Moskvan Esperanto Centron, kunordigas la laboron de moskva E-klubo “Lev Tolstoj”, estas vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio, reprezentanto de ILEI-sekcio en Rusio, respondeca sekretario de AIS en la internacia instituto INFO “Rutenia”. Sv. Smetanina instruas Esperanton en du universitatoj de Moskvo kaj en la urba kurso por plenkreskuloj.
Svetlana finis la unujaran pedagogian trejnadon de ILEI , Universitato A. M. de Poznan kaj edukado.net. Ŝi havas ankaŭ la KER-atestilon de la nivelo C1.

Ŝiaj lastjaraj kontribiaĵoj al la disvastigo de la internacia lingvo estis la organizado de
la tre sukcesa Tutmonda Ekzamentago en Moskvo (junio 2012),
plurmonata volontulado en Sicio, Mazara del Vallo kie ŝi printempe de 2012 dum monatoj instruis Esperanton.
En Aŭtuno 2012 ŝi dum 5 semajnoj rondvojaĝis en Francio gvidante mallongajn kursojn kaj prelegante pri diversaj temoj.



Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
pomer je 2012-12-17 12:24:31

Ankau mi tre gratulas a; Vi. Mi ĝojas, ke ni renkontiĝis en Sicilio. Nun mi scias, kiel bunte Vi agadas en Esperantujo. Teresa

2.
herzbergcentro je 2012-12-17 03:25:52

Mi elkore gratulas kaj esperas revidi vin en Herzberg! Korajn salutojn de Zsófia Kóródy

1.
Boris je 2012-12-15 02:00:14

Svetlana SMETANINA estas unu el nemultaj en Rusio, danke al kiuj la movado resta aktiva kaj nebanala. Gratulon al vi, Sveta!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.