Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Hermann BEHRMANN
Kromnomo:Hermano Bermano
Vivtempo:1935 - 2013
Devenlando:Germanujo
Prezento:Hermann BEHRMANN naskiĝis la 12-an de julio 1935 en Zeven kaj mortis la 29-an de junio 2013 en Bad Kissingen. Li estis germana esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de lerniloj.
Behrmann studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en Bielefeld kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en Paderborno. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso Esperanto programita.
Li fondis ĉirkaŭ la jaro 1969 Esperanto-eldonejon en Löhne. Post lia translokiĝo al Paderborn, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn, kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto programita".
La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en 1980, la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro 1988, kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de Richard Schulz - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la Analiza Skolo. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmoda, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino). Pri lia unika instru-eksperimento per lia kurso "Esperanto programita" aperis bona artikolo en la revuo Esperanto 12/1969.
En 1995 Germana Esperanto-Asocio agnoskis liajn atingojn per meritmedalo de GEA.
Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro en 2003 kuniĝis kun la asocio EsperantoLand, kiu organizas internaciajn renkontiĝojn, vendas librojn kaj funkciigas ampleksan retejon. La retejon iniciatis en 2001 laborgrupo fondita de Lu Wunsch-Rolshoven. Post la kuniĝo la asocio ŝanĝis sian nomon al EsperantoLand.
H. Behrmann estis ankaŭ bona stenografisto, kiu kapablis stenografi en Esperanto (laŭ la adapto de la oficiala germana "Unueca Stenografio" al Eo pere de Wilhelm kaj Hans Wingen).
H. Behrmann varbis profesoron Helmar Frank por Esperanto kaj tion li konsideris kiel la plej grandan sukceson en la mondo de Eo. Poste profesoroj Behrmann kaj Frank dum pli ol jardeko kunlaboris i.a. pri la problemo de propedeŭtiko.

Informfontoj: Vikipedio kaj Detlev Blanke. Foto: Fritz Wollenberg

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 17; | Aldoni propran komenton

17.
Rajmundino je 2013-07-04 14:37:10

Estis mia unua ekterlanda korespondanto kiun mi renkontis okaze de la Eùropa Kongreso en Luksemburgio en junio 1973. Mi plurfoje vizitis la oficejon en Paderborn (Germanio) kaj havis plezuron gvidi la familion en Parizo okaze de vojaĝo antaù longa tempo....Ni interŝanĝis retan mesaĝon fine de la pasinta jaro ....Ripozu pace, kara amiko Hermann !

16.
Esperantst je 2013-07-04 09:09:15

Mia unua kontakto al Esperanto estis pere de la libro "Mia amata Esperanto". Pro ĝi kaj pro iom post la legado aperanta raporto en germana televido mi decidis skribi al Germana Esperanto-Asocio kaj mi ricevis la adreson de Esperanto-Centro Paderborn kaj Hermann Behrmann. Danke al lia kurso mi ekis la lernadon kaj li estis unu el la unuaj Esperanto-parolantoj, kiujn mi konis persone. Li estis modesta kaj ĉiam laboranta persono. Vera aktivulo de la movado. Kun li mi ne nur perdas iun ajn Esperantiston, sed veran amikon!

15.
blazio je 2013-07-03 08:14:31

Mi ekkonis lin dank' al la edzino Zsuzsa BARCSAY (barĉai, ĵuĵa), ni partoprenis kune la Lanĉovan tendaron, mi instru-uzis Paderbornan materialon en la bazgrada lernejo de la Sombatheja altlernejo, fakte, nelonge. Li kaj Zsuzsa parolis en nia Sombatheja magnetofona kurso. Li belege rakontis en Esperanto al la filino pri la lupo kaj sep kapridoj. Mi bedaŭras, ke mi scias nenion pri la filino Mariann (mi eĉ estis fogesinta ŝian nomon, se Palma Cs. helpis min.

14.
Vojacek je 2013-07-03 08:08:57

Akceptu ankaŭ de mi sinceran kondolencon.

13.
Brescia je 2013-07-03 07:22:31

Plenkorajn kondolencojn al la familianoj, kaj al esperantistaro... Olha Vdovychenko

12.
Ina je 2013-07-02 18:02:13

Nekredeble, homo kiu akompanis min tra mia tuta esperanto-vivo. Kun sia "esperanto programita", kio atingis nin fine de la 60aj, ekestis multjara intensa kontakto, kio en la lasta jardeko pli kaj pli maloftis. Mi kondolencas al familianoj , speciale al la filino, kiun mi ankorau memoras kiel etan knabinon. Hermann Behrmann vere gravis en la germana Esperanto-vivo, do, bedaŭrinde iu plia Hermano, kiu ne plu vivas.
Ina

11.
stelamiko je 2013-07-02 12:24:36

Tristeco min regas post la ĉi-matena informo pri la forpaso de Hermann Behrmann. Ni bone interkonatiĝis en julio 1963 – do antaŭ 50 jaroj – en la Internacia Popola Altlernejo, Helsingør, Danlando, kie li partoprenis en la popularaj Esperanto-kursoj de Lorenz Friis – laŭ mia memoro en la Perfektiga Studrondo de Franc Moravec. Mi havis la impreson de esperantisto tre dediĉita; li multe rakontis al mi pri siaj revoj kaj planoj. Tuj post la Friis-a kurso li iris al Gilleleje – 22 km de Helsingør – por en la tiea junulargastejo gvidi plursemajnan Esperanto-kurson por germanlingvanoj. Kelkfoje mi vizitis Hermann Behrmann tie kaj ĉiam ĝuis tre belajn horojn kun li kaj liaj lernantoj. Kun granda plezuro mi akceptis la inviton fari al la kursanoj prelegon pri Danlando, sed bedaŭrinde ĝi povis okazi nur post kiam li jam reiris al sia patrolando, kaj alia germana instruisto transprenis la gvidadon de la kurso.
Poste ni havis nur modestan kontakton; sed fojon post fojo mi kun ĝojo konstatis, ke nun bone realiĝis tiu aŭ alia revo lia el 1963.
Kun granda respekto klinas la kapon por tre ĝentila homo kaj varma adepto de la Internacia Lingvo
Mogens Rude Andersen, Espergærde, Danlando

10.
ClaudeNourmont je 2013-07-02 08:26:44

Ŝoka novaĵo! Se mi ĝuste memoras mi konatiĝis kun li dum la Eŭropa Kongreso en Luksemburgo en 1973. Por Luksemburga Esperanto-Asocio li havis gravan rolon, ĉar multaj homoj tie ĉi lernis pere de lia kurso "Esperanto programita". Miaj sinceraj kondolencoj iras al liaj familianoj, kaj tute aparte al lia filino, kiun ni renkontis, kiam ŝi estis infaneto.

9.
Renatocorsetti je 2013-07-02 06:45:27

Hermann Behrmann estis la unua eksterlanda esperantisto, kun kiu mi kunlaboris por traduki al la itala la kurson 'Esperanto programita'. Ĉiam restas en mia menso renkontiĝo inter li, Maŭro La Torre kaj mi en Foligno, kiu estis la komenco de longa kunlaboro kaj amikeco! Ĝis, Hermann!
Renato

8.
probal je 2013-07-02 06:13:58

Mi ĵus informiĝis, kun granda bedaŭro, pri la forpaso de Hermano Bermano. Mi konatiĝis kun lia inspira iniciato 'Esperanto programita' jam dekomence, kaj mi entuziasme sekvis ĝin en la fruaj jaroj. Kvankam mi neniam persone vizitis Paderborn, mi sentis la energion de la tiea movado kaj publike agnoskis la kontribuon de ĝia varianto de la bonlingvismo en la bunta repertuaro de la esperantismoj. Tra la jardekoj Paderborn restis unu el niaj plej atentindaj kulturaj centroj, kaj mi tre esperas, ke la lokaj entuziasmuloj plu portos tie la torĉon. Mi omaĝas al la memoro de unu el la pioniraj profesiaj figuroj en la Esperanta edukarto.

Probal Dasgupta

7.
Esperantostern je 2013-07-02 06:13:39

Mi ne volas kredi la informon!
Mi estis unu el la 5000 por la "Testo 5000" kaj poste estiĝis fervora Esperantisto.
Tial mi tristante bedaŭras la tro fruan por mi forpason de Hermano Bermano,
amiko, sen lia kurso "Esperanto programita" kaj la servoj de sia Esperanto-Centro Paderborna, kiu servis dum jaroj al la Esperantistaro modele bone, mi eble ne estus alveninta en la movadon.
Ĝi estis unu el la kaŭzoj, ke en nia urbo fondiĝis Esperanto-Grupo unuflanke, kaj poste la mondkonata Germana Esperanto-Biblioteko.
Mi nun perdis veran amikon kaj funebras kun liaj parencoj kune kun la granda Esperantistaro, kiuj perdas estimatan homon.
Li ripozu nun en paco!

6.
espbib je 2013-07-02 04:47:29

Neimageble, nek kredeble!
Forpasis kara amiko kaj kunbatalanto por nia bona lingvo kaj ties movado
- tiel mi konis, shatis kaj estimis Hermanon,
amiko, sen kies kurso "Esperanto programita" kaj la servoj de bele floranta Esperanto-Centro Paderborna,
ankau mi vershajne ne estus alighanta al nia lingvo kaj restanta en la movado.
Bedaurinde mi ne persone konis liajn parencojn, tial mi publike kondolencas al ni chiuj:
mi funebras kune kun vi!

5.
Luigia je 2013-07-02 03:54:34

Venis tro frue la lasta horo de tiu chi valorega instruisto kiu ne lacighis trovi novajn vojojn en la instruado de la internacia lingvo. Mi kondolencas tutkore.

4.
oraola je 2013-07-02 01:41:53

Okaze de la 75a UK Hermano Bermano vizitis Havanon. Tie ni multe rilatis kaj kunbabilis, ĉar mi tiam estis samfakuloj pri E-libroeldonado. Li pruntis al mi libron de Esperanto-Centro Paderborn: La Aventuroj de Till Strigospegul'. Mi tralegis ĝin avide, sufiĉe multe ĝuis ĝin. Kiam mi returnis la libron al Hermano, mi prikomentis ke mi estis iom strange impresita de la humuraĵoj de Till Strigospegul' ĉar ili ĉiuj rilatis al manĝado kaj fekado kaj rilataj bruoj, dum Till montris neniun seksan vivon, fonto de multege da humuraĵoj en mia denaska karibia kulturo. Li ruĝiĝis kiel adoleskanto trafita leganta maldecaĵojn. Ĉarma homo, pri kiu mi havas plej agrablajn memorojn.

3.
leejungkee je 2013-07-01 23:01:17

Antaŭ ĉio mi esprimas mian profundan kondolencon al la familainoj kaj konatoj de s-ro Hermann BEHRMANN. Kvankam mi neniam renkontis lin en Esperantujo tamen mi vidas, ke li estas aplaŭdinda pro sia granda kontribuo por Esperanto-movado. Ni, ĉiuj memoros lian nomon kaj daŭrigos nian paŝadon. Via, LEE Jungkee el Koreio

2.
herzbergcentro je 2013-07-01 22:05:15

Malgaja momento..., memoroj revenas legante pri forpaso de kolego, amiko, kun kiu en antaŭaj jardekoj estis oftaj renkontoj, diskutoj pri fakaj temoj, spertoj, planoj kaj Esperanto-eventoj, familiaj novaĵoj, ktp. Perdo..., perdo de fakulo, kiu tiom multe laboris, agis por la disvastigo de Esperanto, por plibonigi, modernigi Esperanto-instruadon, metodojn, kiu pensis, agadis ne nur loke, lande sed internacie. Liaj verkoj, liaj fakaj kontribuaĵoj al instruado, rezultoj de lia movada organiza laboro certe restos valoraĵoj por multaj Esperanto-parolantoj, kiuj uzis tiujn por eklerni la lingvon, por konatiĝi kun Esperanto. Mi kondolencas, private, kolegece, nome de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj kaj ankaŭ kiel aganta prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Dankon pro ĉiuj viaj faroj! Zsófia Kóródy

1.
esocom je 2013-07-01 21:49:54

Ne hamburgaj esperantistoj logis min en la movadon, sed el la "cirkulero" mi ricevis la adreson de la renkontiĝejo de la hamburgaj esperantistoj. En 1976 la klubo ankoraŭ estis tiom instiga, ke mi restis esperantisto. Do mi estas tre danka al Hermann, ke li glatigis mian vojon al Esperanto. Mia hodiaŭa ĉefprojekto estas http://per.esocom.de kaj mi certas, ke Hermann tion estus laŭdinta.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.