Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Germain Pirlot
Vivtempo:1943 -
Devenlando:Belgujo
Agadlando(j): Belgujo, Germanujo
Prezento:Germain PIRLOT (naskita la 18-an de marto 1943 en Sart-Custinne (Ardenoj, Belgio). Mezgrada lernejo, sekcio latina matematiko, en Dinant (Athénée Royal Adolphe Sax ) kaj pedagogia altlernejo en Virton (1961-1963, Ecole Normale Moyenne).

En 1963-64 instruis en Bertrix (la francan, historion) kaj en Gedinne (la latinan, francan). Ekde 1966 ĝis 1997 instruis, laŭ individua sistemo, la francan, historion kaj, dum deko da jaroj, la latinan, en la franca sekcio de la liceo ĉe la Marpreventorio en De Haan-aan-Zee (ĉe la belga marbordo) kie estis zorgitaj junuloj ĉefe por astmo kaj ekzemo. Ekde 1980: trejnisto ĉe "Budo Karate Oostende" (1-a dan).

Eklernis Esperanton en 1970 per koresponda kurso. Ekde 1972 havis iajn kontaktojn kun belgaj E-medioj, sed plej ofte agado okazas ekster la landa E-strukturo, kelkfoje kun aktivuloj, kiuj pli malpli kunlaboras laŭ siaj eblecoj.

Agadoj en instruista medio en la jaroj 1970
Kiel membro de AEI (Eŭropa Asocio de la Instruistoj - Association Européenne Des Enseignants - AEDE) kaj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj dank'al Patro Busse, AEI-anoj kaj lernejestro en Hannut, Belgio, Esperanto iĝis laborlingvo apud la franca, la germana kaj la nederlanda dum ĉiujara Eŭropa Semajno; tio okazis en Hannut kaj en Freiburg (Germanio). Sed tio finfine fiaskis pro sektema konduto de kelkaj "samideanoj", kiuj senĉese tedegis la aliajn partoprenantojn por esperantigi ilin!
Post preskaŭ atentema 2-jara kontakto kun estro de eŭropa centro en Bruselo S-ro Goovaerts, instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi Esperanto-version de la bulteno "Eŭropa Dokumentaro"; poste la eldonon transprenis "Eŭropa Klubo" en Paderborn.

Laŭ peto de S-ro Kech, ataŝeo ĉe la belga franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa prezidanto de EAI - post rifuzo de la tiama ĝen. sekr. de ILEI - estis starigita traduk-reto pere de Esperanto, kun kunlaboro de E-kolegoj el kelkaj landoj, i.a. el Germanio, Grekio kaj Italio.

Pro peto de ILEI kunlabori kun EAI, estis oganizata 3-taga laborkunveno en Parizo kun 4 reprezentantoj de EAI kaj 4 de ILEI (James Fairbank, Francio; Grahame Leon-Smith, Britio; Claude Piron, Svislando; Germain Pirlot, Belgio). Malgraŭ kontentigaj rezultoj, la tiama ILEI-estraro aldonis nepran kondiĉon: ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo por ĉiuj rilatoj inter la du organizoj. Konkludo: la tuto fiaskis!

Gazetara rebat-inform-servo (1980-86)
Post timema reago de E-responsuloj al sugesto plikonigi Esperanton en ĵurnaloj denove estis persona agado por informi gazetojn pri konkretaj atingoj de Esperanto. Pro pozitivaj reagoj kaj publikigitaj leteroj, kelkaj esperantistoj proponis sin por iel kunlabori kaj estis starigita gazetara inform-reto por la franclingva gazetaro de Belgio. Sekve informoj kaj leteroj pri Esperanto multiĝis.

Rezultoj:
- Rekta intervjuo ĉe radio: RTBF (franclingva radio, Bruselo);
- Rekta intervjuo ĉe televido: RTL (franclingva televido, Luksemburgo);
- Telefona alvoko de ĉefredaktisto por prizorgi 50-linian kaj monatan kronikon pri Esperanto en la tagĵurnalo "La Dernière Heure" (eld. 120.000 ekz.). Tio okazis ekde januaro 1980 ĝis decembro 1987 [sume 96 kronikoj].

Afrika kunagado (1981-1988)
Kunagado kun S-o Hans Bakker en lia rimarkinda agado en Afriko.
Al legantoj de la afrikaj revuoj franclingvaj "Bingo" kaj "Jeune Afrique", kiuj petis korespondantojn el aliaj kotinentoj estis sendita letero (ĉ. 20 monate), kiu atentigis pri la eblecoj de Esperanto por eksterlandaj, eksterkulturaj rilatoj, kaj kun propono sekvi senpage 10-lecionan korespond-kurson. Al tiu letero estis aldonita paĝo de pozitivaj opinioj pri Esperanto de afrikaj ambasadoroj ĉe UNo en Nov-Jorko. Sen forgesi aldonon de la unua leciono de la proponita kurso; la ekzercoj devis esti senditaj al s-ro Hans Bakker, kiu resendis ilin kun laŭnecesaj korektoj kaj kun la sekvanta leciono.
Tio estis farita ekde decembro 1981 ĝis decembro 1988, kiam Hans petis ĉesigon, ĉar tio postulis pli kaj pli da tempo kaj, intertempe, kelkaj “lernantoj” komencis mem instrui Esperanton al samlandanoj kaj starigi E-movadon en sia lando.

Inform-kampanjo ĉe la eŭropaj parlamentanoj (1995-2002)
En marto 1995, post sugesto rifuzita de E-respondeculoj, estis lanĉita inform-kampanjon ĉe la eŭropaj parlamentanoj (EP-anoj) por klopodi atentigi ilin pri la eblecoj de Esperanto por plifaciligi rilatojn inter eŭropaj civitanoj. Neniam la celo estis proponi ke Esperanto estu (la) lingvo uzota en eŭropaj instancoj, kaj neniam la celo estis konvinki ilin, nur informi plej eble objektive pri nunaj eblecoj de la lingvo. La leteroj estis senditaj individue al la privata adreso de la EP-ano, laŭ adresaro menciita en dokumento de la eŭropaj instancoj en Bruselo. Feliĉe aktivuloj el aliaj eŭropaj landoj [tiam la Eŭropa Unio enhavis 12 landojn] ekkunlaboris; iom post iom pozitive reagis EP-anoj, kiuj konsentis eniri la liston, kiu estis sendita al ĉiuj EP-anoj post ĝisdatigo.

La situacio en decembro 1998, antaŭ eŭropa balotado, estis jena: el 626 EP-anoj 131 (aŭ 20,9%) el ĉiuj landoj kaj el ĉiuj politikaj grupoj, opiniis ke Esperanto povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi la dialogon en Eŭropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj, apud la aliaj lingvoj. La agado devis esti relanĉita post la balotado. La lasta listo, en marto 2002 (antaŭ alia eŭropa balotado) enhavis 94 EP-anojn (15%).

Kompilado de sciigoj pri E-kursoj en universitatoj kaj altlernejoj (1977-)
Kompilado de sciigoj pri E-kursoj oficiale organizataj en universitatoj kaj altinstitutoj, kun pli malpli regula ĝisdatigo.
1) Poŝta kompilado kun memeldono de la rezultoj en dec. 1977, jan. 1981, jan. 1982, dec. 1983, dec. 1984, jun. 1986, jun. 1988, jun. 1990; jun. 1992.
2) Reta kompilado en nov. 2002, febr. 2004, jan. 2006, jan. 2008, jan. 2010, jan. 2012, jan. 2012.

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
Aniĝo en 1983 - ASci. Bac. sc. hum. - dv AdAIS SMdAIS
AdAIS: adjunkto de AIS - SMdAIS: subtena membro. Partopreno en la 4-a SUS (San-Marineca Universitata Semajno), 29.08-07.09.1987) kaj ricevo de la titolo Baccalaureatus scientiarum humanarum honoris causa.

Fondo de Premio Pirlot
Tio estas premio ĉiujare aljuĝata al la plej bona scienca (ne esperantologia aŭ interlingvistika) publikaĵo en Esperanto. La decidon pri la aljuĝo faras la Senato de AIS San-Marino, kiu akceptas proponojn ĝis fine de marto de la jaro post la eldonjaro. Detalojn pri la premio, premiitoj kaj pri la kondiĉoj vidu en la aldonita PDF-dosiero.

Eldonoj
- Rigardo al Neŭtrala Moresnet - Coup d'oeil sur Moresnet Neutre, 1816-1919, memeldono, Oostende, 1987, 30 p.
- Rigardo al Neŭtrala Moresnet - Blick auf Neutral-Moresnet, 1816-1919, germana teskto prizorgita de Hildegard ZACHARIAS,
memeldono, Oostende, 1990, 30 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1981, 10 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, januaro 1982, 14 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1983, 17 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, decembro 1984, 21 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1986, 23 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1988, 33 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1990, 24 p.
- Oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, memeldono, Oostende, junio 1992, 14 p.
- Situation officielle de l'enseignement de l'espéranto dans le monde, memeldono, Oostende, janvier 1982, 14 p.
- Situation officielle de l'enseignement de l'espéranto dans le monde, Documents sur l'Espéranto 11 F, Rotterdam 1982, 24 p., ISSN 0165-2621.
- La oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo, Esperanto-Dokumentoj 20 E, Rotterdam 1985, 32 p., ISSN 0165-2524.
- Officielle situatie van het Esperanto onderricht in de wereld, Sonorilo, Wilrijk, 1985, 36 p.
- Rim. - Versioj aperis ankaŭ en la pola (1986), en la korea (1984), en la ĉina (1981, 1987, 1989).

Traduko:
- Kiel diskonigi vian asocion, tradukita de Germain Pirlot el la franca originalo "Comment faire connaitre votre association" (Crédit Mutuel, 1984), Universala Esperanto-Asocio (Konsilaroj por Aktivuloj), 1991, 24 p.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
xavalcalde je 2015-12-22 13:40:48

Ĉu eblas trovi la verkon de G. Pirlot pri Moresnet? Dankon

3.
germainpirlot je 2013-12-16 08:14:10

Dankegon pro via afabla reago !!!

2.
GrizaLeono je 2013-12-15 22:32:27

Gratulon, Germain.

1.
fransoazo je 2013-12-15 09:35:51

Gratulon, Germain!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.