Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Danuta Kowalska
Vivtempo:1930 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Danuta studis medicinon kaj estis kuracistino pri infanaj malsanoj. Post 33 jaroj da laboro en malsanulejo kaj ambulatorioj ŝi emeritiĝis.

Por mildigi maljunecon Danuta lernis Esperanton en loka klubo en Nowy Sącz, Pollando. Poste ŝi studis en du seminarioj por instruantoj organizataj de Esperanta Instituto en Hago. La seminarioj okazis en Międzygórze en Pollando kaj gvidis ilin Andrey Childs-Mee. La trian seminarion gvidis Katalin Smideliusz (Kovats) en Bratislavo en la jaro 1992. De tiam Danuta instruis Esperanton en sia loka klubo dum 20 jaroj.

Pro manko de vortaroj, legaĵoj, lernolibroj, Danuta preparis por klubaj kursanoj vortaretojn:
Polan–Esperantan, Esperantan–Polan;
Medicinan vortareton Polan–Esperantan, Esperantan–Polan;
Esperantan lekciaron.

Legaĵojn:
Tradukitaj tekstoj de polaj kaj fremdaj aŭtoroj je diversa nivelo de malfacileco;
Du originalaj rakontoj aperis en la libro "Mondoj" eldonita de eldonejo Kleks (Pollando);

Por infanoj Danuta tradukis Esperanten diversajn versaĵetojn.
La tradukojn oni povas trovi en reto sur la paĝoj:
http://www.literaturoenesperanto.strefa.pl/ kaj
http://www.brzechwaesperante.strefa.pl

Dum la jaroj 2008–2011 ŝi estis korektantino ĉe la redakcio de la bulteno Pola Esperantisto. Siajn kursaninojn ŝi akompanis dum seminarioj en Herzbergo, Rytro kaj Pieŝtany. Danuta ĉeestis kelkajn internaciajn kongresojn (Budapeŝto, Aŭgsburgo, Varŝavo, Roterdamo, Vieno, Vilniuso, Bjalistoko) kaj kelkajn landajn kunvenojn (en Estonujo, Latvujo kaj Litovujo). Laste ŝi gvidas konversacian rondon en Kulturdomo en Nowy Sącz kaj instigas kursanojn al tradukado de prozo, poezio kaj kantoj en Esperanton.

En sia libertempo iam ŝi ŝatis vojaĝi. Nun ŝi preferas pli trankvilan vivon, legas librojn kaj tradukas. Komence ŝi tradukis pro bezono, nun por plezuro. Estas personoj, kiuj ŝatas solvi enigmojn. Por ŝi versaĵo estas tia enigmo. Fascine estas eligi el ĝi esencon, etoson, internan melodion kaj neesprimitan klare intencon de aŭtoro.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Krystyna je 2013-12-16 15:02:23

Mi gratulas al vi, kaj mi dankas pro via granda laboro en esperantujo

3.
pomer je 2013-12-16 11:50:34

Gratulon kaj dankon pro via longdaura laboro por Esperanto en Nowy Sącz, sed ne nur.

2.
Burdo je 2013-12-15 17:59:44

Mi kore gratulas vin pro tiu bonega, valorega distingo!

Dorota Burchardt

1.
Forigita uzanto je 2013-12-15 00:22:36

Danuta estas nia Amikino kaj ĉiama helpantino pri la lingvaj aferoj. En nia E-Klubo ŝi de multaj jaroj estis/as por ni lingva autoritato. Dum sia tuta esperantisteco, ŝi instruis, tradukis, korektis kaj donacis sian tempon por aliaj homoj - samklubanoj, sed ofte ankaŭ tute fremdaj, kiuj bezonis helpon. Ni estas feliĉaj kaj fieraj, ke ŝia kontribuo al la instruado de Esperanto estis alte taksita, ĉar ŝi jam de longe indas ian distingon. Ni tre kore gratulas al Danuta Kowalska kaj dankas al la Organizantoj de Panteono.
Nome de Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz - Halina Komar

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.