Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Reza KHEIRKHAH
Vivtempo:1956 -
Devenlando:Irano
Agadlando(j): Belgujo, Ĉinujo, Hispanujo, Japanujo, Nederlando, Sud-Koreujo, Tajvano
Prezento:Mi naskiĝis (1956) kaj kreskis en Tehrano, la ĉefurbo de Irano. En Irano loĝas 6 popoloj kun 6 lingvoj kaj kulturoj. Mi venas de azera familio, kaj pro tio mi kreskis uzante 2 lingvojn, la azeran kaj la persan. En lernejo mi lernis la araban kiel la lingvon de Islamo kaj la anglan, kiel la duan lingvon. Mi studis en universitato la anglan kaj laboris ankaŭ kiel tradukisto por gazetoj. Pro tiaj rilatoj pri lingvoj mi havis intereson pri Esperanto kaj ekde 1980 mi verkis artikolojn pri Esperanto en fama irana gazeto dum 2 jaroj. Ekde 1986 mi ekstudis Esperanton kaj en 1987 partoprenis Universalan Kongreson en Varsovio, kiu donis al mi grandan motivon por serioze okupiĝi pri Esperanto. En 1989 mi laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo dum 3 monatoj kaj post partopreno en brajtona UK mi eklaboris kiel volontulo en la oficejo de Flandra Esperanto-Ligo en Belgio dum 7 monatoj, ĉefe kiel provleganto de Monato. Poste dum ĉirkaŭ 2 monatoj mi prelegvojaĝis en la nordo de Hispanio.

Post unujara restado en Eŭropo kaj spertiĝo pri diversaj movadaj aferoj, mi eklaboris en Azio. En 1990 mi komencis mian azian vojaĝon. Unue mi iris al Ĉinio, kie mi renkontis centojn da E-istoj. Poste mi aperis en Japanio, kie JEI organizis por mi 72-tagan prelegvojaĝon tra la lando. Post tio mi iris al Koreio, kie dum ĉirkaŭ 3 monatoj mi vizitis E-istojn kaj E-klubojn en 10 gravaj urboj. Dum 2 jaroj mi vojaĝadis inter Japanio kaj Koreio, kaj fine dum 2 monatoj instruis Esperanton en la sudo de Ĉinio, kiel komisiito de UEA.

Ekde 1992 mi loĝis en Japanio kaj ĝis 1998 laboris en la centra kliniko de Yumeiho (japana masaĝo) en Tokio, kiel sekretario de la internacia fako kaj ĉefe traktis kontaktojn kun E-istoj, kiuj rilate al Yumeiho komunikis kun la centro. Cetere, mi instruis Esperanton en pluraj E-kluboj en Tokio kaj ĉirkaŭe, kaj ofte partoprenis kongresojn kaj kunloĝadojn Esperantajn. Mi ankaŭ redaktis la songazeton Najtingalo (entute 10 numerojn), kiu vendiĝis je miloj da ekzempleroj. Krom tio mi verkis libron pri mia vojaĝo tra Japanio kun titolo “Leteroj el Japanio”, kies tekston mi voĉlegis sur kasedo.

De Novembro 1998 ĝis somero de 2000 mi loĝis en Gubernio Kagawa (Japanio), kie mi instruis la anglan kaj Esperanton en granda kompanio Swany (kies estro estas fama japana Esperantisto Etsuo Miyoshi) kaj proksimaj urboj.

Agado en Tajvano
Ekde la jaro 2000 mi loĝas en Tajvano, kie mi instruas la anglan profesie kaj ankaŭ gvidas kelkajn Esperanto-kursojn. Mia loĝurbo estas Pingtung en la sudo de Tajvano kaj ni ĉiam bonvenigas gastojn el alilando.
La sola oficiala Esperanto-kurso en Tajvano estas en Pingrong Mezalta Lernejo en nia urbo, kie ekde 2003 mi gvidas kurson de Esperanto kadre de eksterkursa lecionaro. Cetere ĉe la loka komunuma universitato mi gvidas Esp-kurson ekde 2011.

Ekde la jaro 2000 mi organizis Zamenhofajn Festojn daŭre, kiuj dum la lastaj jaroj dufoje okazis en Wenzao universitato, la sola lingva universitato en Tajvano, kun partopreno de multaj.

Cetere mi ankaŭ kunredaktas la lokan Esperanto-gazeton Formoza Folio, kies 15-a numero aperis en Januaro 2013.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
emilia je 2016-12-17 19:28:01

Gratulon! Reza.

2.
leejungkee je 2013-12-15 11:55:52

Kara Reza, Gratulon! Vi rajtas aliĝi al Pateono konsiderante vian ĝisnunan kontribuon por nia movado, instruante Esperanton senpaŭze ĉefe en Azio. Pro via senlaca gvido nuna movado en Tajvano estas progresanta. Dankon kaj gratulon. Via, Jungkee

1.
kolombisto je 2013-12-15 08:13:51

Kara Reza, mi gratulas por la kandidatigo kaj por via daŭra agado en Esperanto instruado dise en la mondo. Kiel ipernity retamiko ĝojigas min ekkoni vian plurlingvanan vivovojon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.