Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Małgorzata Zięba-Szmaglińska
Kromnomo:Gosia
Vivtempo:1958 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Nia redakcio ricevis el Hungario ĝojigan novaĵon, nome ke nia tre aktiva kaj diligenta pola membro Małgorzata Zięba-Szmaglińska la 16an de junio 2014 ricevis altrangan hungaran registaran honorigon la Oran Honorkrucon pro sia multflanka kultura kaj eduka laboro efektivigita por la enprofundigo de la hungara-pola amikeco kaj disvastigo de la hungara kulturo en Pollando. Estas interese mencii, ke la oficiala diplomo de la honorigo, subskribita de la prezidento kaj la ĉefministro de Hungario, mencias ke Małgorzata estas instruisto ankaŭ de Esperanto.
Nia redaktejo tutkore kaj fiere gratulas nian koleginon kaj deziras al ŝi pliajn sukcesojn por ŝia laboro.
Małgorzata aktive partoprenas ankaŭ en la laboro de nia paĝaro. Ŝiaj ekzercoj troveblas en la sekcio INSTRUMATERIALOJ.


Sube ni publikigas la vivresumon de Małgorzata, el kiu vi povas legi pri ŝia multflanka laboro.

Mi naskiĝis la 17-an de septembro 1958 en Gdańsk, Pollando. En la jaroj 1978-1983 mi studis la germanan filologion en Universitato Nikolao Kopernik en Toruń. En la universitato mi lernis ankaŭ Esperanton ĉe Teresa Kurłowicz-Nemere kaj 1981 mi faris finekzamenon kun la noto „tre bona”. Post aldona kurso, en la jaro 1982 mi ricevis atestilon, ke mi rajtas instrui Esperanton. Mi estis ano de Studenta Scienca Esperanto-Rondo kaj mi dufoje helpis organizi Someran Esperanto-Lernejon en mia universitato, krome mi kvinfoje partoprenis Internacian Renkontiĝon de Popolorkestroj ĉe Etnografia Muzeo en Toruń, organizitan de Teresa Nemere, kie Esperanto servis kiel pontolingvo kaj studentoj-esperantistoj prizorgis eksterlandajn grupojn. Mi komencis skribi mian diplomlaboraĵon ĉe dr Fritz Jüttner pri la verba sistemo de la germana lingvo kaj de Esperanto, sed pro milita stato en Pollando kaj cirkonstancoj, en kiuj dr Jüttner estis subite kaj neatendite revokita al Berlino, mi ne plu havis promociiston kaj ne finis ĝin. Mi finis la studadon (sen diplomo), revenis al Gdańsk kaj eklaboris kiel instruisto. Dum unu jaro mi gvidis ankaŭ Esperanto-kurson por studentoj de Gdanska Politekniko (1984-1985).

Kiam naskiĝis miaj gefiloj, mi ĉesis labori por kelkaj jaroj (1986-1990) kaj, pro loĝejaj problemoj, mia familio ekloĝis en vilaĝo. Dum tiu tempo mi poligis du germanlingvajn librojn, kiuj estis eldonitaj – unu libro estis porinfana, la dua libro temis pri historio de muzikinstrumentoj. En la jaro 1990 mi relaboris kaj samtempe aliĝis al la lasta studjaro de la germana filologio en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, kie mi skribis diplomlaboraĵon ĉe prof. Zbigniew Andrzej Bzdęga pri muzika terminaro en la lingvoj pola kaj germana. En februaro 1992 mi ricevis la diplomon de UAM kun la noto „tre bona”.

En la nuna lernejo, kiu estas Elementa Lernejo n-ro 50 en Gdańsk, mi laboras ekde septembro 1997. Mi gvidis ĉefe klasojn kun plivastigita programo de la germana lingvo. Mi partoprenis multajn metodikajn kursojn en Pollando kaj du somerajn kursojn por instruistoj en Germanio. En septembro 2008 mi enkondukis Esperanton en mian laborplanon. Mi gvidis postlecionan Esperanto-rondon, kio ebligis al mi fari multajn priesperantajn projektojn kun miaj gelernantoj. La rezultojn ni prezentis:
– en la lernejo antaŭ publiko (ekz. 60-minutan programon „Printempo kun Esperanto”,
III 2011) kaj sisteme, sur murtabulo;
– en la urbo:
– dum la 4-a urba Festivalo de Mondaj Kulturoj „Fenestro al la mondo” (IX 2008),
– dum la 7-a Balta Festivalo de Scienco (V 2009 – „Esperanto – bona ideo!”),
– dum la 2-a Interlerneja Festivalo de Kreado en Fremdaj Lingvoj (V 2012);
– kaj sisteme, en la jaroj 2009-2013, en Vojevodia Pedagogia Biblioteko en Gdańsk, okaze
de Internacia Tago de Esperanto-libro (prezentadoj en Esperanto aŭ en la pola lingvo kun
elementoj en Esperanto):
– „Pola poezio en Esperanto” (XII 2009),
– „La Jaro de Fryderyk Chopin” (XII 2010),
– „La Jaro de Ferenc Liszt” (XII 2011),
– „Kristnasko en la fabeloj de Hans Christian Andersen” (XII 2012),
– „Julian Tuwim malpli bone konata” (XII 2013).

Okaze de la Jaro de Ferenc Liszt mi organizis, ĉe financa subteno kaj patronado de Hungara Kulturinstiututo en Varsovio kaj de Vojevodia Filio de Pola Esperanto-Asocio en Gdańsk, kelkmonatan projekton kaj internacian desegnokonkurson pri la komponisto por 8 lernejoj:
3 polaj, 1 dana kaj 4 hungaraj (IV-XII 2011), kies granda parto okazis en Esperanto.

Mi organizis en mia lernejo renkontiĝon kun la direktoro de varsovia Hungara Kultur-instiututo, dr János Tischler (I 2012), kies konsekvenco estis prezentado de arta programo en la lingvoj pola, hungara, germana kaj Esperanto al la gelernantoj kaj geinstruistoj de la budapeŝta Berzsenyi Dániel Gimnázium en Eŭropa Centro de Solidareco en Gdańsk (V 2012).

Dum kelkaj jaroj mia klaso kunlaboris en Esperanto kun samaĝaj klasoj el Hungario (Miskolc) kaj Ĉeĥio (Ratíškovice). Miaj gelernantoj partoprenis du internaciajn desegnokonkursojn, organizitajn en Hungario:
– „Realo kaj fantazio” (X 2010, mia lernantino ricevis premion)
– „Vintro kaj printempo en infanaj okuloj” (III 2013, ĉiuj partoprenantoj estis
premiitaj).

Pola legendo pri Leĥ, Ĉeĥ kaj Rus, en mia traduko, kun miaj historiaj komentoj kaj kun desegnaĵoj de miaj lernantinoj, aperis en „Juna Amiko”, nr-o 3/2010 (129) (XII 2010).

Mi preparis gelernantojn al la 5-a urba Konkurso de Maraj Kantoj „Maro, nia maro” (III 2012), kie ni prezentis kanton en la lingvoj sveda, germana kaj Esperanto (mia traduko). Ni registris en la registrejo de Junulara Palaco en Gdańsk kelkajn kantojn en la lingvoj germana, hungara, sveda, Esperanto kaj pola (2012-2013).

Miaj Esperanto-aktivecoj ne ligitaj kun la lernejo estis:
– partopreno en la organiza komitato de Postkongreso 2009 en mia urbo, preparo kaj realigo de „Unua leciono de Esperanto” por ĉ. 100 partoprenantoj kadre de la grava urba evento Dominikana Foiro en Gdańsk, kies unu tago estis dediĉita al Esperanto (VIII 2009),
– partopreno en la organiza komitato de Junulara Eŭropa Semajno (JES) en mia urbo (XII 2011), kontribuo per interpretado dum vizitado de gdanska Malnova Urbo kaj dum kultura aranĝo.
Ekde printempo 2014 mi aktive helpas al sinjorino Ilona Koutny en la organizaj kaj sekretariaj taskoj prepare al la nova studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Ankaŭ mi mem decidis tie ekstudi en septembro 2014.
************

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 12; | Aldoni propran komenton

12.
lawenda je 2018-12-15 22:23:18

Kara Gosia, elkoran gratulon!

11.
Forigita uzanto je 2014-09-16 14:24:06

Ho kiom bone legi! Mi tre gratulas al vi! :)

10.
Rubenoblitas je 2014-07-14 05:10:41

Multegajn sukcesojn, mi deziras elkore al vi el Peruo! Ke via laboro ĉiam kaj ĉie fruktodone kreskadu!

9.
goberiko je 2014-07-13 14:04:59

Gratulojn! Via laboro estu sekvinda ekzemplo por ĉiu esperantisto.

8.
Patrick75 je 2014-07-13 12:47:27

abundajn gratulojn

7.
auxro je 2014-07-13 12:30:37

Saluton kaj gratulon al vi el kolombio. Mi bondeziras ankaŭ por via sano.

6.
Forigita uzanto je 2014-07-12 20:11:49

Kara Gosia,
Mi tutkore gratulas vin, dezirante al vi ege bonan sanon kaj ĉion plej bonan por la daŭrigo de via laboro.
Kun miaj plej amikaj salutoj,
Anjo

5.
fringilla13 je 2014-07-12 19:38:54

Se temas pri la hungara honorigo, mi ŝuldas dankesprimon al kelkaj personoj: al Marianna kaj Teca, kiuj kiel unuaj ekinstruis al mi la hungaran lingvon; al Márta, kiu estis la unua eksterlanda esperantisto, kiun mi renkontis en mia vivo (maje 1980), kaj kiu por ĉiam ricevis specialan lokon en mia koro; al la ĵus forpasinta Sinjoro Ernő Könczöl, kiu junie 1980 venigis el Eger al Toruń studentan ensemblon "Rigmus" ['rigmuŝ], por prezenti hungaran popolmuzikon dum Internacia Renkontiĝo de Popolorkestroj ĉe Etnografia Muzeo en Toruń. Tio estis mia unua eksterlanda grupo, kiun mi prizorgis. La knaboj ne konis Esperanton, Ernő estis interpretanto hungara-esperanta, mi - esperanta-pola, kaj tio funkciis bonege. Dum kelkaj tagoj mi akompanis la grupon, helpis, lernis de ili hungarajn kantojn, eĉ kantis kune kun ili dum koncerto! Tiun etoson mi neniam forgesis. Mi dankas al ĉiuj, kiuj sentigis al mi, ke la proverbo "Pol' - hungaro, frata paro..." estas vera. Kaj fine al Imre Orbán kaj János Tischler (la direktoro de la varsovia Hungara Kulturinstituto), kiuj igis min kandidato por la hungara registara honorigo. Köszönöm!

4.
fringilla13 je 2014-07-12 19:34:19

Karaj Katalin, Ilona kaj János!
Mi tre dankas viajn karajn, amikajn vortojn, gratulojn kaj bondezirojn. Mi sentas min kortuŝita, tamen iom konsternita pro la neatendita apero en la Panteono, pri kio mi eksciis nur poste. Mian vivresumon mi ja skribis por tute aliaj celoj, ligitaj kun la Interlingvistikaj Studoj en UAM. Ŝajnas al mi, ke estus pli dece, ke eniru la Panteonon Sinjorino Teresa Nemere, kiu instruis Esperanton al mi kaj al multegaj aliaj gestudentoj, kiu organizis aranĝojn, dum kiuj ni multe lernis, kiu simple meritas tion pli ol mi. Mi konas pliajn esperantistojn, kiuj meritus la distingon pli ol mi, tamen ili ne estas en la Panteono. Mi proponas krei Minipanteonon, kie estus loko por tiaj personoj, kiel mi. :)

3.
kolombisto je 2014-07-12 16:41:29

Kara Gosia ! La novaĵo ege ĝojigas min pro via altranga honorigo de la hungara registaro. Tiu vere estas rezulto de via multfanka laboro, por hungara-pola amikeco kaj la eduka laboro. Aparte mi ĝojas kaj gratulas ke vi estas ano de la Panteono, kiel aktiva instruisto. Mi deziras al vi bonan sanon kaj pliajn sukcesojn, ankaŭ por la kunlaborado kaj studado en la Interlingvistikaj Studoj.

2.
ilonaesp je 2014-07-12 12:23:55

Kara Gosia,
Ĝojigas min la novaĵo pro via elstarigo duoble, ja vi ricevis ĝin por la disvastigo de la hungara kulturo, kiu estas mia kulturo (mi rememoras pri la senditaj kantoj, kiujn viaj lernantoj kantis bele hungare), kaj pro la fakto, ke vi sukcesis ligi tion kun esperanto.
Vi estas ĝisosta instruistino, kiu kapablas transdoni ne nur konojn, sed ankaŭ sian entuziasmon al la gelernantoj - tio estas tre necesa nuntempe.
Mi ekkonis vian sindediĉon kaj laboremon kunlaborante por la sekva interlingvistika grupo. Dankon pro via helpo.
Multe da energio kaj ĝojo en viaj sekvaj taskoj
Ilona (Koutny)

1.
Katalin je 2014-07-12 11:19:06

Kara Małgorzata, Mi tutkore gratulas vin kaj fieras pro tio, ke vi kunlaboras kunu nia paĝaro kaj ni povas riĉiĝi je viaj spertoj, materialoj. Apartan dankon vi meritas pro la helpo kaj tempo, kiujn vi dediĉis lastatempe por la lanĉo d ela studoj en Poznan. Pliajn enerion, bonan sanon kaj multajn sukcesojn deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.