Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Elvira FONTES
Vivtempo:1916 - 2007
Devenlando:Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento:Forpasis en urbo San-Paŭlo la 25-an de aŭgusto 2007 la elstara pedagogino Elvira
Fontes. Ŝi naskiĝis en 1916 kaj eklernis Esperanton en 1960. Post sia emeritiĝo kiel
profesia instruisto de la franca lingvo, ŝi plene sin dediĉis al instruado de Esperanto,
ĉefe en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP), kie ŝi agadis dum pli ol kvar
jardekoj interalie kiel gvidanto de plurnivelaj kursoj, direktoro de la instrua
departemento kaj kiel prezidanto mem de la Asocio (1974-1983). Dum multaj jaroj ŝi
ankaŭ redaktis ties oficialan organon La Lampiro.
En la 70-aj jaroj ŝi gvidis, kune kun la karmemora Walter Francini, televidan
Esperanto-kurson ĉe la publika TV Cultura (Fondaĵo Pastro Anchieta). De 1970 ĝis
1988 ŝi redaktis semajnan rubrikon pri Esperanto en la tiama fama taggazeto “Diário
Popular”. Krome oni ofte invitis ŝin paroli pri Esperanto ĉe gazetaro kaj televidstacioj.
En 1975 ŝi fariĝis sekciestro de ILEI en Brazilo. Dum sia plurjara laboro kiel gvidanto
de la brazila sekcio de ILEI ŝi prizorgis la plurnivelajn ekzamensesiojn de Brazila
Esperanto-Ligo kadre de ties enlandaj kongresoj. Krome sub ŝia redaktado dum
kvar jaroj eldoniĝis la sekcia bulteno MILDE, kies unua numero aperis en 1998.
Ŝi aŭtoris du furorajn lernolibrojn, “Unuaj Paŝoj” (1989) kaj “Survoje al Esperantujo”
(1991), ankoraŭ tre uzataj de multaj Esperanto-grupoj tra la tuta lando. Tria
lernolibro ŝia, “Vivu la Suno”, restas en tirkesto atendanta publikigon. Temas pri 5-
leciona lernolibro celanta rapidan enkondukan kurson de la lingvo. Ŝi ankaŭ multe
tradukis kaj al tiu laboro ŝi sin dediĉis ĝis kelkaj monatoj antaŭ sia forpaso. Ŝia plej
aŭdaca projekto, super kiu ŝi dum multaj jaroj laboris, tamen ne plenumiĝis, nome
esperanta-portugala vortaro.
Elvira Fontes estis fakdelegito de UEA pri literaturo ekde 1973, komitatano A (1974-
1980) kaj ekde 2000 Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio – UEA. Pro
siaj laboroj favore al Esperanto, ŝi iĝis honora membro ankaŭ de Brazila Esperanto-
Ligo (2003) kaj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (2004).

La dokumento elŝuteblas en PDF-formato.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Rioklarido je 2011-04-23 11:18:48

Mi eklernis Esperanton dekdujaraĝa en 1974, pere de la koresponda kurso tiam publikigata en la ĵurnalo "Diario de Sao Paulo", ŝi estis la aŭtorino (eble kune kun Walter Francini?) kaj la instruistino kiu korektis la ekzercojn kiujn mi ŝin sendis perpoŝte. Neforgesebla persona.

1.
Rashi je 2011-02-05 11:45:38

Ŝi estis la reenkarniĝo de la simpatio en nia brazila movado!
Ege delikata, laborema, feliĉa kaj multe da aliaj virtoj.
Ŝi posedis tiel grandan lumon en sia koro ke, kelkfoje, ni preskaŭ forgesadis ŝian nemezureblan kaj enorman kapablon.
Malgraŭ ke ŝi ne estis verda denaskulino (almenaŭ ĝis la punkto kiun mi scias), Esperanto estis ŝia unua lingvo! Por mi estis tute nekredebla ŝia kapablo nomiĝi ĉion kio nin ĉirkaŭas...
Sekvinda kaj sekvenda ekzemplo! Ŝi foriris kaj lasis ĉe ni la..... saŭdado.
PS Ĉiuntempe ŝi alportadis ĉarman rideton en la mieno, ne nur en tiu supra foto. :-)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.