Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:László SZILVÁSI
Edukado-ensalutnomo:eventoj
Vivtempo:1956 -
Devenlando:Hungarujo
Prezento:Kultura-Esperanto-Asocio ĉe Eventoj, prezidanto
Lingvo-Studio, direktoro, posedanto
merkatikisto-ekonomikisto, dipl. inĝeniero pri radio-navigado de aviadiloj, ĵurnalisto, entreprenisto
Kontaktoj:
– p.k. 87, HU-1675 Budapest, Hungario
– Telefono/fakso: +36-1-282.88.85
– Retpoŝta adreso: szilvasi heliko eszperanto.hu
– Reteja adreso: http://www.eszperanto.hu/szilvasi/
– Skajpo: "eszperanto" Klereco:
– Universitato pri Peza Industrio, 1975-76, en urbo Miskolc, 1 studjaro
– Kieva Instituto pri Civila Aviado, fakultato pri radionavigado 1976-82, Kiev
– Universitato pri Internacia Komercado, fako merkatiko, 1987-89, Budapest

Vivo-vojo
– 1982-84 inĝeniero en aviada uzino 'Pestvidéki Gépgyár'
– 1984-86 samloke aferzorganto pri internaciaj rilatoj
– 1983-90 sekretario poste prez. de Junulara Fako de Hungara Esperanto-Asocio
– en februaro 1984. kun s-ino Virág Zsuzsanna fondas la firmaeton, eldonejon Lingvo-Studio, L.S.
– 1986-92 direktoro de Lingvo-Studio
– en 1990 iniciatinto kaj fonda membro de la organizaĵo Hungara Esperanto-Junularo
– ekde 1990 fonda membro kaj prezidanto de Esperanto-Asocio ĉe Eventoj
– 1991-2001 prezidanto de la kuratorio de Fondaĵo Esperanto en Hungario
– 1992-2002 fondinto kaj ĉefredaktoro de Esperant-lingva gazeto Eventoj
– ekde 1993 membro de la Ekzamenista Teamo ĉe internaciaj ekzamenoj de UEA
– en 1995 fondas kaj ekfunkciigas la Budapeŝtan Esperanto-Domon
– ekde 1996 kompilanto kaj redaktoro de la retejoj www.eszperanto.hu, de www.esperanto.hu kaj de www.eventoj.hu
– en 1997 li fondas kaj ekfunkciigas la retpoŝtan novaĵservon 'Ret-Info'
– en 1998 li fondas kaj poste funkciigas la Sciencan kaj Teknikan Esperanto-Bibliotekon (S.T.E.B.) por kolekti kaj deponi la E-lingvan
sciencan kaj teknikan literaturon.
– ekde 2000 li gvidas ankaŭ la lingvo-instruan agadon ĉe Esperanto-Asocio ĉe Eventoj.
– ekde 2001 afergvida gvidanto de Fondaĵo Esperanto en Hungario
– en 2003 kun 768 poŝtkartoj li fondas kaj malfermas la virtualan ekzpozicion de Esperantaj bildkartoj
– en 2003 ellaboras kaj ekfunkciigas la interretan vortaron kaj tradukhelpan programon
– en 2004 ekfunkcias la fina versio de la interaktiva interreta Esperanto-kurso, verkita de li.
– en 2005 estas eldonata la Esperanto-lernolibro "Kun sukceso ĝis la Esperanta ekzameno..." verkita de li
– en 2006 eldoniĝas sonmaterialo-KD kaj laborkajero al la lernolibro "Kun sukceso ĝis la E-ekzameno..."
– en 2007 ekfunkciigas la Budapeŝtan Esperanto-Centron kaj -Lingvolernejon ĉe n-ro 95 de strato Üllői, kiu estas unika en Esperantujo eĉ en internacia mezuro.
– en 2011/12-ben startigas la fejsbukajn paĝojn: portalo esperanto.hu // Esperanto-Lernejo L.S. // Novaĵservo Ret-Info
– en 2012 prelego en KAEST: Rekordoj kaj metodoj ĉe la Esperanto-lernejo Lingvo-Studio
– en 2014 - jubilea albumo pri 30-jara ekzisto de Lingvo-Studio en Facebook
– en 2014 okaze de la 30-jariĝo de Lingvo-Studio intervjuoj en revuoj Esperanto de UEA - (orig), Kontakto de TEJO, kaj L'Esperanto (itala)

Ĉefaj verkoj:

– Radioteknika Artikolaro, Scienca Eldoncentro de UEA, 1984
– gazeto Eventoj, ĉefredaktoro-eldonanto, 244 aperintaj numeroj, ISSN 01215-959 X
– Esperanta-hungara-esperanta vortaro, (1998), ISBN 963 0361914
– Resuma gramatiko de Esperanto (1999), ISBN: 963 03 9150 3
– Interreta esperanta-hungara-esperanta vortaro kaj tradukhelpa programo (2003), → http://www.eszperanto-szotar.hu
– Kun sukceso ĝis la Esperanto-ekzameno... (2005) - lernolibro kaj instru-kompleto, ISBN 963 216 749 X
– 2014-ben a Lingvo-Studio 30 éves jubileuma alkalmából megjelenő nemzetközi cikkek, interjúk:
- Rekordoj kaj metodoj ĉe Eventoj - prelegkolekto de KAEST
- Revuo Esperanto, 2014. aprilo – (origina manuskripto)
- Revuo Kontakto, 2014 printempo
- Revuo L'Esperanto, Italio, 2014 marc/apr.

Hobioj
– merkatiko, interreto, geokaŝado, radioamatorado.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
georgo75 je 2014-12-17 11:55:16

Kara Ladislao!
Mi gratulas al vi pro via distingo. Vi multe laboras por/pro Esperanto. Estu salutata, samideane: Georgo Flender

2.
bujdoso je 2014-12-15 08:27:46

Gratulon al la meritata distingo

1.
Boris je 2014-12-15 02:54:19

La prezento de László Szilvási estas ĉefe en la hungara lingvo, kion ne multaj komprenos. Li li eĉ ne bezonas prezenton, ĉar li estas vaste konata en Esperantujo. László Szilvási estas unu el la plej elstaraj, aktivaj kaj fruktodonaj esperantistoj en la mondo dum la lastaj jardekoj!
== Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.