Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Gražina Opulskienė
Edukado-ensalutnomo:Grazina
Vivtempo:1958 -
Devenlando:Litovujo
Agadlando(j): Aŭstralio, Belgujo, Finnlando, Francujo, Germanujo, Italujo, Japanujo, Kroatujo, Litovujo, Luksemburgo, Nederlando, Nov-Zelando
Prezento:Mi naskiĝis en la jaro 1958 en la urbo Mažeikiai, en Litovio kaj tie ĝis nun loĝas. Ekde 1994 mi laboras en la gimnazio Mažeikių Merkelio Račkausko, kaj antaŭ tio mi 17 jarojn laboris en fabriko, kiu estis fermita pro disfalo de Sovetunio. Mi estas bibliotekistino de la gimnazia biblioteko kaj instruas Esperanton kiel nedevigan kurson al 14-19 jaraj junuloj.

La unuan fojon mi aŭdis pri Esperanto kiam mi estis 13-jara lernantino, ĉar mia samklasanino lernis la internacian lingvon en iu rondeto. La ideo de komuna lingvo por la homaro fascinis min, sed reale mi eklernis la lingvon nur en 1989. Mia instruistino, Elena Kuzminskyte, metis anoncon pri kurso al la loka gazeto kaj mi aliĝis al grupo, kiu lernis de aŭtuno 1989 ĝis printempo 1990. Post la kurso mi skribis refoje kelkajn leterojn serĉante korespondamikojn, sed ne daŭrigis la lernadon.

En 1992 en litova urbo Kaŭnas okazis SAT-kongreso kaj tiu kongreso esperantigis min. Bonega etoso, multaj kontaktoj kun eksterlandanoj, atento de spertaj esperantistoj, interesega kurso de Cseh-instruistino Ewa Bondar – ĉio "finbakis" min kaj ekde tiu jaro mi konsideras min esperantistino. Mi poste partoprenis en pli ol dek sinsekvaj SAT-kongresoj, ĉefe danke al mia "kongresparto" de Aŭstrio Max Hollinger, kiu ne nur daŭre instigis min esti aktiva esperantistino, sed ankaŭ grave kontribuis, ke mi povu ĉeesti Esperantajn aranĝojn. Mi jam delonge estas SAT-perantino por Litovio.

Ewa Bondar sugestis al mi iĝi Cseh-instruistino, do en 1999 mi akiris diplomon pro kiu mi sentas dankemon al Ewa kaj Atilio Orellana Rojas pro instruado kaj al Nora Caragea kaj Max Hollinger pro financa subtenado kaj kuraĝigo. Ekde 1994 mi instruas Esperanton en loka gimnazio, sed ekde 2000 mi refoje instruas ankaŭ en aliaj landoj, dum diversaj E-aranĝoj kaj kongresoj. Tiel en mia listo jam estas Kroatio, Japanio, Latvio, Aŭstralio, Francio, Novzelando, Italio, Finlando.

Pli ol instrui plaĉas al mi prelegi, do mi dufoje faris turneojn tra kluboj de Francio, prelegis en Germanio, Belgio, Luksemburgio, Japanio, Skotlando, Nederlando, Novzelando kaj kompreneble Litovio. La tradicia aranĝo BET (Baltiaj Esperanto Tagoj) estas por mi kvazaŭ deviga kiam ĝi okazas en Litovio, sed ankaŭ en Latvio kaj Estonio ili certe estas ĝuindaj.
UK-ojn mi ĉeestis en: Berlin (1999), Zagrebo (2001), Vilnius (2005), Jokohamo (2007), Bjalistoko (2009), Havano (2010), Hanojo (2012). Porinstruistajn kongresojn de ILEI mi partoprenis 4-foje, 2-foje mi estis en OSIEK-konferencoj, pli ol dek fojon mi partoprenis jarŝanĝan aranĝon "Internacia Festivalo" en Germanio.
Mi verkis artikoletojn por E-revuoj, sed mi ne volonte tion faras, tamen mi ŝatas esti kontrollegantino de Sennacieca revuo kaj de tekstoj, kiujn verkas miaj amikoj verkistoj.

En 2012 Mariana Genĉeva de Bulgario sugestis mian gimnazion partopreni en Comenius-projekto kaj dum 2 jaroj daŭris tre interesa kunlaboro inter rumana, germana, itala kaj nia lernejo pere de Esperanto.

Por mi Esperanto estas okupo, kiu valoras investadon de tempo kaj mono, ĉar donas al mi eblecon ekkoni la mondon per propraj okuloj kaj sentoj. Eĉ pli gravas, ke danke al Esperanto mi renkontas multegajn tre interesajn homojn. Tial mi strebas mian entuziasmon transdoni al miaj lernantoj kaj kursanoj.

Gražina por la Panteono, decembro 2014

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
frans je 2014-12-21 13:47:31

Gratulon, Grazina! Kia "mondvojagxanto" vi estas! Vi vere semas nian ideon.

Sylvia

6.
Grazina je 2014-12-16 13:37:09

Dankon karaj pro gratuloj... :-) Mi fakte malmulte faras en Esperantuj kompare kun aliaj kolegoj, do nun la konscienco tiklas min. Sed tamen estas ege agrable senti min inter tiu rekonita instruistaro :-)

5.
Raita je 2014-12-16 04:20:10

Sinceran gratulon! Vi ja instruis ankaŭ en mia lando kaj lernantoj vin ŝatis.
Saliko

4.
JY je 2014-12-15 19:39:45

Gratulojn al vi Gražina!
Ni renkontiĝis en SAT-kongreson okazintan en Peterburgo. Taksu mem pri la fora tempo!
De tiam, mi plurfoje legis pri viaj tutmondaj spertoj tra Esperantujo.
Via hodiaŭa akcepto en la Panteono emfazas viajn kapablojn kaj meritojn en la esperantista vivo.
Vi fieru!
Kore
Jean-Yves - Francujo

3.
ClaudeNourmont je 2014-12-15 17:11:09

Gratulojn, Gražina! Mi tre ĝojas, ke vi estas en la Panteono!

2.
petrolaverno je 2014-12-15 10:02:27

Mi renkontis ŝin en Pluezeko, kie ŝi sperte gvidis kurson en tre agrabla etoso.
Plej amike.
Pierre LE VERN

1.
Boris je 2014-12-15 02:46:30

Mi konatiĝis kun Gražina Opulskienė, kiam ŝi estis nova esperantistino. Estas por mi agrable konstati, ke ŝi iĝis elstara instruisto per Ĉe-metodo, kiun mi tre ŝatas kaj per kiu mi multe instruis en juneco. Mi renkontiĝis kun ŝi en Universalaj kongresoj en Vilno kaj Jokohamo kaj vidis, ke ŝi estas neordinara persono kaj porĉiama esperantisto.
== Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.