Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Irina Gonĉarova
Edukado-ensalutnomo:Mirina
Vivtempo:1951 -
Devenlando:Rusujo
Agadlando(j): Rusujo
Prezento:Mi naskiĝis en la jaro 1951 en la ĉefurbo de Karelio Petrozavodsk, sed mian konscian infanecon pasigis en la landfama urbo Soĉi, ĉe la bordo de la Nigra Maro. Nun mi loĝas en la urbo Odincovo, Moskva provinco.

La destino preskribis al mi aperi en familio, havanta Esperantajn radikojn. En la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento miaj geavoj Tatjana Kuzminiĉna Toĉilkina kaj Petr Ivanoviĉ Kulakov, konatiĝinte en Esperanto-klubo de la Siberia urbo Omsk, geedziĝis kaj ĝis la lasta spiro restis fervoraj esperantistoj. De ili mi eksciis miajn unuajn Esperantajn frazojn, kaj paŝo post paŝo la tuta mia vivo iĝis ligita kun Esperanto. En la jaro 1967 mi, 15-jara, iris kun mia panjo Svetlana Petrovna Kulakova (tiam multe pli bone, ol mi, parolanta kaj komprenanta Esperanton) al mia unua E-renkontiĝo: Balta Esperanta Tendaro (BET-9) apud Vilno (Litovio). Malgraŭ ke tiam mi apenaŭ komprenadis la lingvon, mi estis admirita de la brilaj homaj personecoj kaj de la amika kreiva etoso – kiun nek antaŭe, nek dum pluraj jaroj poste mi renkontis nenie, krom en Esperantujo. Tio similis al la unua amo – kiun oni ben-memoras la tutan vivon. Tial la jaron 1967 mi konsideras jaro de mia esperantistiĝo.

Sed pasis 10 jaroj antaŭ ol mi iĝis vera movadano. Post la mezlernejo mi ekstudis en la Moskva ŝtata pedagogia V.I. Lenin-instituto, kiun mi finis en la jaro 1974, akirinte la specialecon “instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo”. Dum la impres-plena studenta vivo en la ĉefurbo mi ne multe rememoradis pri Esperantujo. Post la fino de la studado mi eklaboris en la Instituto pri la rusa lingvo de la Rusia akademio de sciencoj, en la sektoro pri dialektologio. Ekis la vivo kun la ritmo: hejmo-laboro-hejmo, kaj, ne sen sufloroj de mia avinjo, mi rekomencis vojaĝi al E-aranĝoj (kompreneble, nur ene de la limoj de Sovetunio – feliĉe, enorme vastaj). En la jaro 1977 mi iris ankaŭ al Ukrainio, kie en arbaroj apud la urbo Poltavo tendume pasis la Konferenco de SEJM (Sovetia Esperanta Junulara Movado). Ĉi-foje mi trafis la kernon de la junulara E-aktivularo, denove enamiĝis, kaj firme decidis iĝi samaktiva kaj samvalora, kiel ĉiuj tiuj verd-steluloj. Mi aliĝis al la Organiza Komitato de la sekva SEJT (Sovetia Esperanta Junulara Tendaro), okazonta en Dagestano. Kaj tio jam estis la vera komenco – sen ajna plia halto. Ĉe tiu starto mi havis 25 jarojn.

Miaj ĉefaj aktivad-kampoj estis kaj restas la organizado kaj instruado (kiuj, cetere, estas firme ligitaj). Priskribante ilin, mi penos esti konciza.

Spertiĝinte pri organizado kaj gvidado de diversgrandaj E-aranĝoj en la lando, post disfalo de SEJM en 1978 mi trafis en la estraron de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj) – oficiala ŝtata strukturo, per kiu la registaro emis kontroli kaj direkti la agadon de esperantistoj. Baldaŭ mi iĝis edzino de la famega sovetia esperantisto Anatolo Gonĉarov – unu el la fondintoj de la sovetia E-movado (SEJM). En 1981 naskiĝis nia filino Svetlana, kiu, dank’al fervoro de la patro, iĝis denaska esperantisto. La oficiala agnosko de Esperanto kreis en multaj movadanoj la iluzion pri novaj belaj perspektivoj por la movado – kio ĉe ASE ne realiĝis. Dum pluraj jaroj mi estis la estrarano de REU (Rusia Esperanta Unio) – kies agado post disfalo de Soveta Unio ŝrumpadis de jaro al jaro kaj nun venis al senpova vegetado.

En la periodo 1978-1988 mi laboris en la Ŝtata instituto pri scienca kaj teknika informado, redaktante la institutajn eldonaĵojn en la rusa lingvo. La nova politika situacio en la lando kuraĝigis kelkajn entuziasmulojn – ankaŭ min – lasi la ŝtatajn laborlokojn kaj lanĉi privatan entreprenon – la kooperativon “Kopso” – por koresponda E-instruado. Kune kun mia amiko kaj kolego Stanislav Koncebovskij tiam mi verkis la unuan mian E-lernolibron. “Kopso” glore funkciis dum tri jaroj (1988-1991), havante ĝis 3000 lernantojn samtempe, sed post disfalo de Sovetunio ĉesis ekzisti pro la ekonomia krizo. En la jaro 1991 mi eklaboris kiel administra direktoro en la Asocio Subtena de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AsAIS), kio finfine venigis min instrui Esperanton en kelkajn grandajn ŝtatajn universitatojn. Dum diversflanka AIS-aktivado mi iĝis adjunkto de AIS San-Marino kaj ricevis tie pro aro da verkitaj lernolibroj kaj aŭtoraj metodoj la sciencan gradon de magistro humanitara.

La plej stabila instruado estis en la Moskva ŝtata aŭtomobil-konstrua instituto (MASI), nun nomata Moskva ŝtata industria universitato (MGIU). Tie mi dum 17 jaroj (1994-2011) etate instruas Esperanton kiel devigan studobjekton. Mia universitata lernolibro (1995) ricevis stampon de la Rusia Ministerio de Supera Klerigado, kiu rekomendas ĝin kiel lernilon por la studentoj de altlernejoj. La lernolibro estis reeldonita en la universitato en 2004.
Sed pli gravas por mi, ke antaŭ ĉ. 20 jaroj ĉe tiu ĉi altlernejo estis fondita la Esperanto-klubo MASI (nun transformiĝinta al la Moskva Esperanto-Asocio MASI) – la plej granda kaj la plej stabile kaj kreive funkcianta loka E-kolektivo en Rusio. MASI estas sendependa E-organizo, konstante akumuliĝanta novajn gejunulojn kaj realiganta novajn kaj novajn projektojn konforme al sia Misio. Ne eblas nomi ĉi tie ĉiujn MASI-aktivadojn (bonvenon al la MASI-paĝaro http://ek-masi.weebly.com), sed nepre menciindas du: la amasaj Esperantaj renkontiĝoj “StRIGo”, okazintaj ĉiujare en la periodo 1996-2006, kaj la Moskvaj Lingvaj Festivaloj (http://www.lingvafestivalo.info/moskvo/), startintaj en 2005 (decembre 2014 pasis la 9-a).

Al MASI-agado mi apartenigas ankaŭ mian E-instruadon. En 2002 jaro mi ellaboris metodon de rapida rekta E-instruado "Faru la Rondon!" (FaRo), kiu konstante kaj stabile liveras al la Asocio novajn membrojn kaj aktivulojn. Kun tiu kurso mi faris monatan turneon en Norvegio. Nun – decembre 2014 – pasas jam la 43-a FaRo. Post ĉiu FaRo okazas gramatika daŭriga kurso, post tiu – la perfektiga. Sennombre mi instruis plej diversmaniere en E-kursoj kaj dum E-aranĝoj, por ĉiuj aĝkategorioj kaj ĉiunivele. Mi verkis kelkajn Esperanto-lernolibrojn, krom la jam menciita universitata, unu el kiuj aperis en 2006 en la granda rusia eldonejo AST (eldonkvanto 2000 ekzempleroj) kaj estis rapide elaĉetita en librovendejoj tra la tuta lando. Por entuziasmigi miajn gelernantojn mi mem faris KER-ekzamenon dum la unua ties sesio en Rusio (2012), kaj pluraj dekoj da miaj kursfinintoj prezentas la plej grandan parton de la tuta rusia KER-ekzamenitaro.
Dum kelkaj jaroj mi aktive ellaboradas kaj gvidas la programon de ILEI/E@I "Flugiloj de Malfacila Vento" kaj foje - du – la seminarion „Gvidu la Flugilojn“. En 2005 masianoj kunorganizis la unuan SES en Slovakio, kiun ni traktis tiam kiel interkulturan E-aranĝon (Slava Esperanta Semajno) kaj en 2013 mi denove partoprenis SES-8 (Somera Esperanta Studado) por konatiĝi kun ĝia nuna formo, kie mi okazigis la specialan eron: “Programo por E-instruemuloj”. Somere 2014 MASIanoj kunlabore kun la kutimaj SES-gvidantoj organizis la unuan SES en Rusio, kiun partoprenis ĉ. 90 homoj, inter kiuj – ĉ. 30 eksterlandanoj. Laŭ la eĥoj de la partoprenintoj la aranĝo estis tre sukcesa. En SES-Rusio mi antaŭvidas, krom la kutimaj diversnivelaj E-kursoj, ankaŭ kurson pri la rusa lingvo. La grupon de progresantoj gvidis mi mem. En tiu tempo mi jam havis sperton instrui la rusan lingvon pere de Esperanto al grupo da eksterlandanoj interrete.

El la aktualaj agadoj menciindas ankaŭ la lingvomergiĝa tritaga apudmoskva E-renkontiĝo „Apero“, kiu februare 2015 pasos jam la 9-an fojon. Ĝi estas destinita por la kursfinintoj, progresantoj kaj masianoj, kiuj havas eblecon kreive pasigi la tempon en strikte senkrokodila medio. En 2013 la unuan fojon disvolviĝis la Aŭtuna Lingva Trejnado ALTe, kiu celas ĉefe prepariĝon al KER-ekzamenoj ĉiunivelaj kaj ankaŭ ĝi rajtas fieri pri la severa lingva disciplino. Malgraŭ ke la ĉefa celgrupo de la aranĝoj estas masianoj, ĉiaj esperantistoj estas arde akceptataj.
Fine mi emas emfazi la gravecon de la reveno al la Lingvaj Festivaloj, kiuj kolektas en Moskvo ĝis mil eksteruloj-lingvemulojn ĉiujare. Mi garantias, ke ĉiuj ili – inkluzive lingvistojn-sciencistojn - estas pozitive informitaj pri Esperanto kaj la plej scivolemaj vizitas la prezentadojn de nia lingvo, prelegojn pri Esperanto, E-gastejon, vidas niajn standojn kaj ekspoziciojn. Legu artikolon pri la lasta, en 2014.
Ni estas malfermaj por kunlaboro kun aliaj E-kolektivoj, enlandaj kaj eksterlandaj.

Plenestime,
kore kaj kunlabore –
Irina Gonĉarova
2014.12.12, Odincovo
mirinda.strigo@gmail.com

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
Norden je 2015-01-01 12:36:05

Gratulojn, kara Irina!
Prosperon kaj pluan perfektiĝon al vi!

4.
Hilmar je 2014-12-18 18:23:05

Elkorajn gratulojn, estimata Irina.
Tute inda via premio, dank'al al viaj
verko, laborritmo, entuziasmo, krekapableco,
ĉu pri la Esperanta, ĉu pri la rusa.
Kore.
Hilmar I S Ferreira
BR

3.
Raita je 2014-12-16 04:17:29

Kara Strigo, vere mirindas viaj diligento kaj entuziasmo. Dankon!
Saliko

2.
leandro_abrahao je 2014-12-15 14:46:41

Estimata s-ino Irina, via vivresumo estas ege inspira! Forton kaj kuraĝon mi deziras! Vi estas tre simpatia persono, kaj ege laborema :) Gratulojn al vi okaze de via eniro en la panteonon. Salutojn kaj brakumon el Brazilo.

1.
Boris je 2014-12-15 02:02:01

Irina Gonĉarova estas nun kaj dum multaj lastaj jaroj la plej aktiva instruisto de Esperanto en Rusio. Ŝi ĉiam plenas de energio kaj de novaj ideoj. Esperantujo bezonas multajn elstarajn agantojn kiel Irina Gonĉarova!
== Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.