Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Pedro Aguilar Solá
Vivtempo:1940 - 2022
Devenlando:Venezuelo
Agadlando(j): Hispanujo, Italujo, Venezuelo
Prezento:Naskiĝis en 1940 en Montalbán (Karabobo, Venezuelo). Dekokjaraĝa, li decidis plenumi la universitatan studadon en Eŭropo, kion li faris komence en Hispanio (Madrido) kaj sekve en Italio (Torino).

Ekde la jaro 1965a li laboris profesie kiel instruisto pri la itala lingvo al latinamerikaj stipendiuloj ĉe International Training Center, agentejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj pri la hispana lingvo en prilingva liceo kaj universitata lernejo por tradukistoj-interpretistoj. De pluraj jardekoj li laboras mem kiel samtempa interpretisto inter la hispana kaj la itala lingvoj, okaze de ĉiuspecaj internaciaj aranĝoj.

La unuan lecionon pri Esperanto li ĉeestis ĉe la Torina Popola Universitato en marto de 1962a. Ravite de la eksterordinara logiko kaj racieco de ĝia strukturo, li eklernis la lingvon. Kvar monatojn poste okazis en Romo, subvenciita de Unesko danke al la klopodoj de advokato Pierre Petit, renkontiĝo de gejunuloj lernintaj Esperanton ĉe Popolaj Universitatoj, kie li malkovris ties fratiĝeman spiriton.
Akirinte la triagradan diplomon de Itala Esperanto-Instituto, li komencis plurjardekan instruadon je ĉiuj niveloj (komenca, perfektiga kaj instru-kapabliga), agado kiu plu daŭras nuntempe. Profitante sian profesian dungitecon en plurspecaj lernejoj, li sukcesis aranĝi E-kursojn por la tiea lernantaro.

Dum la somero de 1978a, invite de la tiea universitato, li gvidis intensivan E-kurson en Valencia (Venezuelo) kaj tie lasis semon por naskiĝonta E-klubo.
En la estraro de Torina Esperanto-Centro dumlonge li aktivis, komence kiel sekretario kaj sekve kiel vicprezidanto, kunordigante plurspecajn eksterajn iniciatojn (ekspoziciojn, muzikkoncertojn en Esperanto, seminariojn, ktp).
En du okazoj li profesie dungiĝis kiel samtempa interpretisto inter la itala kaj Esperanto, okaze de kultur-politika (Triesto) kaj scienca (Romo) kongresoj.
En marto 2012a li gvidis specialan seminarion por nuntempaj E-instruistoj, organizitan de Itala E-Instituto, pri organizado kaj gvidado de triagradaj kursoj, cele al efektiva trejnado de la estonta volontula instruistaro.
Liaj unuagradaj lecionoj, kun ampleksa ekzercaro, estis lastatempe kolektitaj en manlibro Corso intensivo di Esperanto in dodici lezioni, per allievi e autodidatti, taŭga ankaŭ por memlernantoj, eldonita fare de Itala Esperanto-Federacio.

Aldono: Pedro Aguilar Solá forpasis la 14a de junio 2022 en Torino, Italio. Ripozu li en paco.

Fonto: Pedro Aguilar Solá por la Panteono, decembro 2014.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Ranieri je 2014-12-20 18:58:37

Perfektan decidon!. Mi ege ĝojas; kaj gratulas al Pedro. Dankon al la proponintoj kaj al la decidintoj. Ranieri

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.