Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Catina Giulia DAZZINI
Vivtempo:1917 - 1997
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Italujo
Prezento:DAZZINI Catina Giulia (8/1(?)/1917 – Massa 17/2/1997) doktoriĝis pri beletro en Florenco (1940) kaj instruis en liceo de urbo Massa ĝis sia pensiiĝo en 1982. Esperantistiĝis en 1953, sekvante la asertojn kaj ekzemplon de sia frato Mario, kies aktiva kunlaborantino ŝi fariĝis, precipe en organizado de esperanto-instruistoj, ĉu naciaj ĉu internaciaj: la gefratoj estis pioniroj de ILEI en Italio. Dum 40 jaroj ŝi estis fakdelegito de UEA pri edukado kaj poste pri filatelio: kun sia frato ŝi arigis kolekton de poŝtmarkoj kaj stampoj kun E-temoj, el 14 ŝtatoj inter 1923 ĝis 1990, kiujn oni ekspoziciis plurfoje ankaŭ kadre de neesperantistaj aranĝoj.

Ekde 1976 ŝi fariĝis ankaŭ loka UEA-delegitino en Massa, kaj dum la lastaj du jardekoj de sia vivo ĉefdelegitino de UEA por Italio. Post la forpaso de la frato ŝi anstataŭis lin ankaŭ en la funkcio de sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (1985-1988). Eksa prezidantino de ILEI, kaj ekde 1988 ĝia honora prezidantino, ŝi estris la italan ILEI-sekcion de 1960-aj jaroj ĝis 1996.

Tre intensa estis ŝia loka agado en Massa, kie ŝi ne nur estis gvidantino de la Esperanto-grupo kaj kursgvidantino, sed organizis solenan transdonon, el Itala Esperanto-Federacio al la Ŝtata Arkivo, de la 6250-voluma Esperanto-kolekto fondita de ŝia frato kaj poste prizorgita de ŝi mem: la transdono okazis la 18an de decembro 1993, kun alparolo de la tiama UEA-prezidanto. La biblioteko – kies komenca konsisto datiĝis de la 1950aj jaroj, estis inaŭgurita oficiale en 1972, je la ĉeesto interalie de prof-ro Bruno Migliorini, fama itala lingvisto, prezidanto de la Akademio “della Crusca” kaj, en juneco, esperantisto. Hodiaŭ la biblioteko havas preskaŭ 7000 librojn, plejparte esperantlingvajn, sed ankaŭ plurlingvajn pri Esperanto.

El ŝiaj vastaj traduklaboroj estas la italigo de la verkoj de la germana filozofo prof-ro Bruno Vogelmann, la kunlaboro por la vortaro “Itala-Esperanto” eldonita de la Itala E-Instituto.
Pri ŝia agado menciindas la rilatoj kun la politikaj gvidantoj de Respubliko Sanmarino por la starigo de la Akademio de Sciencoj; partopreno en komisionoj por studi kaj subteni la enkondukon de Esperanto en la italajn lernejojn, ekde kiam en la jaro 1964 la koncerna leĝo-projekto komenciĝis esti konsiderata de pluraj italaj parlamentanoj. Krome ŝi realigis pioniran agadon (en 1960) por la “ĝemelaj urboj” laborante por la ĝemeligo de urbo Massa kun Bad Kissingen (Germanio)

Malsano en la kruroj dum la lastaj vivojaroj bremsis ŝiajn agadojn, tamen per helpo de porinvalidaj ĉaretoj si daŭre ĉeestis preskaŭ ĉiujn E-arangojn en Italio kaj eksterlande (ankaŭ en la fora UK de Seulo 1994), alportante instigojn kaj konsilojn. Neniam ŝi perdis sian bonhumoran karakteron, kaj oni memoras ke ŝia ĉeesto per kantoj revekis dum ekskursoj la ĝojon de kunestado. Ŝia aminda karaktero evidentiĝis ankaŭ el la fakto, ke estante nekredantino, tamen ŝi havis grandan amikecon de la esperantista pastro Albino Ciccanti, kies forpaso, en 1994, multe dolorigis ŝin.
Dum la lastaj vintraj monatoj de 1997 ŝi ŝajne fartis pli bone kaj kontente moviĝis preskaŭ libere, sed atako de vejna embolo mortigis ŝin post tritaga agonio. Funebra civila rito je la ĉeesto de esperantistoj okazis la 19an de februaro 1997 en Pisa, ĉe la urba tombejo kie ŝi estis kremaciita. Poste la urnon oni portis al Massa, por ke ĝi estu deponita en la tombo de la frato.

(Carlo Sarandrea je peto de edukado.net)

Jene vi trovas la nekrologon de Umberto Stoppoloni, aperigitan en IPR 1997/2.

4an de junio 2018: Ekde la 31a de majo 2018 placo en la urbocentro de Massa portas la nomojn de la gefratoj Dazzini. Legu pli ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.