Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Monique Arnaud
Edukado-ensalutnomo:Monik
Vivtempo:1941 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo, Italujo
Prezento:Mi naskiĝis dimanĉon la 27an de aprilo 1941 en La Mure –Isère. Mi trejniĝis por iĝi instruistino en baza lernejo. Post 2 jaroj da instruado mi decidis viziti Universitaton por lerni la anglan lingvon por vojaĝi tra la mondo, tiel mi vojaĝis al Britujo, Skotlando kaj al Usono – Bennington College Vermont, tie mi instruis la francan lingvon.

Mi malkovris esperanton okaze de Internacia Renkontiĝo de Freynet Instruistoj en Svedio en 1978. Tuj mi konsciiĝis pri la granda valoro de tiu lingvo por komuniki kompare kun la uzo de la angla lingvo. Mi instruis la anglan lingvon dum 35 jaroj en Rodanalpa regiono, en Bretonio kaj poste en Alpa-Provenca regiono. Ekde 1981 mi proponis esperanto-klubon en mia mezgrada lernejo en St. Bonnet en Champsaur 05 kaj daŭre instruis la lingvon tie, ĝis mia emeritiĝo en 2002. En 1998 la Esperanto-klubo plantis pomarbon en la lernejo por montri, ke edukado produktas fruktojn. Unu lernanto Julien Nicolas verkis libron - Eble lunlumas. Mi instruis la lingvon en Gap dum 3 jaroj, aliloke okaze de semajnfinaj staĝoj, en diversaj lokoj kaj kondiĉoj al diversaj publikoj. En januaro 2009 mi instruis en Sidnejo okaze de la Somera Kursaro dum 2 semajnoj, en 2012 en Mazara del Vallo dum 6 semajnoj en baza kaj mezgrada lernejoj.

Mi volontulis okaze de la Vintraj Olimpikaj Ludoj en Torino 2006, kiam oni petis iun por akcepti la homojn je la enirejo, mi min proponis, tiel mi ricevis laŭtparolilon kaj salutis en diversaj lingvoj. La aliaj volontuloj miris pro la diverseco de miaj salutvortoj (ofte mi konas nur ilin) kaj mi klarigis, ke mi konas tiujn salutvortojn pro mia partopreno en multaj esperanto-kongresoj en diversaj landoj – kie oni ĉiam lernas kelkajn naciajn vortojn.

En mia departemento - Altaj Alpoj – mi plurfoje vizitis asocian radion RAM 05 por prezenti Esperanton.
Mi konsciiĝis pri la graveco de la KER-ekzamenoj, rilatis kun Katalin Kováts kaj proponis al Esperanto-France organizi la unuan sesion en Francio okaze de la renkontiĝo IREM en Sète printempe 2011.

Mi kuraĝigis homojn partopreni kun mi en EU-Projekto "Edukado al Interkulturo – defio por Eŭropo". www.noos.ch/ideo. En Nepalo, en oktobro 2014 mi vizitis diversajn lernejojn kaj en la lasta Southwestern State College mi instigis la junulojn bone lerni esperanton por partopreni en la 100-a UK en 2015 en Lillo - Francio. Plurfoje mi venigis al Francio fakulinon pri Yumeiho-terapio - Katalin Faragó (HU) -, por prezenti la metodon kaj por masaĝi pacientojn - homoj malkovras la internacian lingvon kaj vidas kiel bone funkcias Esperanto. Ĉu ili eklernos?
Mia plezuro estas informi homojn, tiel mi kutime vizitas lernejojn en septembro okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj kaj en februaro okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Mi akceptas prelegturneantojn en mia hejmo kaj dum la restado ĉe mi, ili vizitas kaj lernejojn kaj publikajn renkontiĝojn.

Mi estas kasistino de la franca sekcio de ILEI ekde la jaro 2000.
Mi reprezentas ILEI – kiel observanto - ĉe UNESKO ekde la jaro 2005.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
frans je 2014-12-21 13:43:52

Gratulon, Monique! Same kiel la antauxa gratulanto, ni renkotigxis en Kvinpetalo, ecx logxis en la sama cxambro dum la konferenco en Herzberg. Vi laboris en multaj eksterlandaj okazoj, mi nur en mia hejmlando. Ambaux havas taskojn en Esperantujo.
Sylvia

3.
Raita je 2014-12-16 03:49:56

Monique, mi ege aprezas vian agadon. Per retaj sciigoj mi rimarkis, ke eĉ en Azio vi influas. Mi memoras nian foran renkontiĝon en Kvinpetalo kaj nian tiel foran renkontiĝon dum la Mediteranea Esperanto-semajno. Etas ĝojo legi novaĵojn pri vi.
Saliko el Finnlando

2.
ilonaesp je 2014-12-15 20:02:49

Kara Monique, korajn gratulojn kaj ankoraŭ multajn atingojn en bona sano.
Ilona

1.
ClaudeNourmont je 2014-12-15 17:14:50

Gratulojn, Monika! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.