Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ismael Gomes Braga
Vivtempo:1891 - 1969
Devenlando:Brazilo
Prezento:Ismael Gomes Braga [iŝmaél gómiŝ brága]. Pseŭdonimoj: IGB, IGOBO, Cristiano Agarido, Ismar Brando, Israel Gomes, Lincóia Araucano, Lino Telles k.m.a. Brazilano. Naskiĝis en la 14a de julio 1891 en vilaĝo Braguinha en la agrikultura zono Ubá (ŝtato Minas Gerais). La plej aĝa infano en multinfana kamparana familio de José Ferreira Braga kaj Arminda Gomes Braga. Post unujara lernado en bazlernejo forlasis la lernejon kaj eklaboris por helpi la familion. Aŭtodidakte kaj koresponde lernis lingvojn, komercan kontadon kaj stenografion; laboris en Ubá, Teixeiras kaj Ponte Nova (Minas Gerais). Diplomiĝis kiel kontisto en la Brazila Komerca Instituto (1929). En 1920 ekloĝis en Rio-de-Ĵanejro, kie laboris kiel librotenisto en kelkaj entreprenoj de sia bopatro, konata entreprenisto Joaquim Rolla, i.a. en la kazino “Cassino da Urca”. Laste estis librotenisto en la hotelo Quitandinha en Petrópolis, 68 kilometrojn norde de Rio-de-Ĵanejro.

Dediĉis sian liberan tempon al Esperanto kaj spiritismo. Poligloto: portugala, Esperanto, angla, franca, hispana, itala (aktive); araba, greka, hebrea, latina, nederlanda, rusa (pasive). En 1918 edziĝis kun sia E-lernantino Maria Rolla; ilia solinfano Lauro Zamenhof Rolla Braga estis instruisto de fiziko kaj kemio en Ubá. Forpasis en la 18a de januaro 1969 en Rio-de-Ĵanejro. En San-Paŭlo estas strato kun lia nomo, monumento honore al li estas en Ubá.

Esperanto: en 1907 sub la influo de muzikisto João Ernesto. En 1910 aliĝis al la tiama Brazila Ligo Esperantista (membro n-ro 13). Instruis Esperanton en Teixeiras, verkis centojn da artikoloj en gazetoj ĝeneralaj kaj spiritismaj, ofte parolis pri Esperanto en radio. En 1937 fondis E-fakon de Brazila Spiritisma Federacio (FEB) kaj direktis ĝin dum pli ol 30 jaroj. Laŭ lia iniciato FEB eldonis plurajn librojn en/pri Esperanto kaj lanĉis la programeron “Cinco minutos de Esperanto” (Kvin minutoj da Esperanto) kadre de la programo “Hora Espiritualista Radiofônica” de Rádio Transmissora (Rio-de-Ĵanejro). Kunfondis Asocion Esperantistan de Rio de Janeiro (1942) kaj Kulturan Kooperativon de Esperantistoj (KKE, Rio-de-Ĵanejro, 1951), gvidis superan kurson de Esperanto ĉe KKE. Aktivis en Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kiel vicprezidanto dum tri mandatoj post la Dua Mondmilito, Universala Ligo kaj Amerika E-Akademio (vicprezidanto en la 1940aj jaroj).

Regule kunlaboris en Brazila Esperantisto, Kooperativismo, Oomoto Internacia kaj aliaj E-gazetoj brazilaj kaj internaciaj. Verkis aŭ adaptis plurajn lernilojn (aperis dek eldonoj de Primeiro manual de Esperanto (Unua Manlibro de Esperanto) kun ĉirkaŭ 100 mil eldonitaj ekzempleroj, ses eldonoj de Dicionário Esperanto-português (Vortaro Esperanta-portugala), kvin eldonoj de lia portugala versio de la praktika kurso de Esperanto de F. Szilágyi), (kun) tradukis fundamentajn spiritismajn librojn de Allan Kardec, tradukis en la portugalan la Esencon kaj estontecon de Zamenhof, kompilis kaj tradukis la artikolaron De Bialystok a Montevideo de Zamenhof, al kiu aldonis kelkajn siajn proprajn artikolojn (1955), editoris la artikolaron Monumento de Carlo Bourlet.

Liaj verkoj estas daŭre reeldonataj, aperas ankaŭ novaj kompilaĵoj de liaj verkoj: en 1998 FEB eldonis kolekton de liaj artikoloj pri Esperanto kaj spiritismo, kiuj aperis en la revuo de FEB Reformador; en 2009 KKE aperigis kompaktan diskon kun du liaj prelegoj, registritaj en 1958 kaj 1959; en 2012 BEL eldonis kolekton de liaj leteroj, recenzoj kaj artikoloj Neforgeseblaj skribaĵoj de Ismael Gomes Braga. En 2000 en Brazila Esperantisto aperis intervjuo kun li, farita de Gilbert Ledon en 1957, sed ne publikigita pli frue.

Verkoj: Zamenhof L. Essência e futuro da ideia de Língua Internacional (Traduko, 1937); Veterano? (1937); Zamenhof L. Esperanto-modelo: Livro de leitura (Tr., 1939); Manual de Esperanto (1939); Primeiro manual de Esperanto (1940); O evangelho: La evangelio laŭ Sankta Johano kaj la prediko sur la monto laŭ Sankta Mateo (Tr., 1941); Esperantismo: Artikoloj pri la Esperanto-movado (1942); Vida, ideias, lógica e obra de Zamenhof (1944); Kardec A. Preĝlibro por spiritistoj (Tr., 1945); Kardec A. La evangelio laŭ spiritismo (Tr., 1947); Gramática de Esperanto (1952); Dicionário Português-Esperanto (1954); Zamenhof L. De Bialystok a Montevideo (Tr., 1955); Iniciação no Esperanto: Gramática, exercícios, vocabulário (1956); Gramática de Esperanto com chaves dos exercícios, para estudo sem mestre (1959); Zamenhof (1959); Szilágyi F. Curso prático de Esperanto (Tr., 1952); Dicionário Esperanto-português (1956); Curso de Esperanto pela Bíblia (1963); Zamenhof L. Paroladoj kaj poemoj (Tr., 1963); Kardec A. La libro de la mediumoj, aŭ gvidlibro de la mediumoj kaj elvokantoj (tradukis kun Porto Carreiro Neto, 1964); Kardec A. Kio estas spiritismo? (tradukis kun Porto Carreiro Neto, 1966); Grande dicionário Esperanto-português (Kun suplemento de Sylla Chaves, 1989); O Esperanto na visão espírita (1998); Neforgeseblaj skribaĵoj de Ismael Gomes Braga (2012).

Sondisko: Ismael Gomes Braga: Pioniro de Esperanto en Brazilo (KD, 2009).

Biografioj: OVP, p. 40-41. Wantuil Z. Iŝmael Gomes Braga. Rio de Janeiro, 1971. Brazila veterano jubileas (La Praktiko, 1957, n.º 7-8); Fettes M. Braga: Libroj por la nova mondo (Esperanto, 1991, n.º 12); Intervjuo kun Iŝmael Gomes Braga (Brazila Esperantisto, 2000, n.º 313).

-----
Fonto: Artikolo el la verko Nia Diligenta Kolegaro, de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Sezonoj, 2018. (Ni anstataŭigis ĉiujn mallongigojn el la originala teksto.)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.