Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Enikő Sereghyné Zengő
Vivtempo:1955 - 2018
Devenlando:Hungarujo
Prezento:Mi nomiĝas Enikő Zengő Sereghy. Mi naskiĝis kaj vivas en Hungario. Mi estas instruistino de Esperanto kaj germana lingvoj. Mia Esperanto-vivo komenciĝis en la jaro 1979, kiam mi hazarde ekkonis la lingvon. Tiam mi laboris ankoraŭ kiel infanpedagogo en infanĝardenoj. Mi partoprenis tiam diversajn kursojn kaj en Hungario kaj en eksterlando, kaj mi ellernis vere mem la lingvon en Slovakio laŭ la Ĉe-metodo. Mi konatigis la 3-6 jaraĝajn infanojn kun Esperanto kaj kun la germana lingvo en infanĝardenoj, sed mi volis nur elprovi, kiel instrui fremdan lingvon por 3-6 jaraĝaj infanoj. En 1980 mi trapasis superan ekzamenon pri Esperanto kaj en 1991 mi komencis miajn studojn en la fako Interlingvistiko kaj Esperantologio en la universitato de Budapeŝto, kie mi diplomiĝis pri tiuj fakoj en 1989. Ĉar dum tiu periodo mi naskis tri gefilojn por mallonga tempo mi ĉesigis miajn studojn.

En la jaro 2003 la dekanino de la Universitato de Debrecen invitis min por ekzameni pri Esperanto. Mi finis pluperfektigan kurson por ekzamenantoj en Budapeŝto. Poste mi ricevis la permeson por ekzameni en la Ŝtata Fremdlingva Ekzamena komisiono (ITK). De tiam mi havas rajton ekzameni kaj dum la unulingva kaj dum dulingva ekzamenoj. Mi instruas daŭre Esperanton en du lingvolernejoj en mia urbo Nyíregyháza, kaj en la "Comenio" Pedagogia Altlernejo en la urbo Sárospatak, kaj en la Altlernejo de Nyíregyháza. Ĝenerale dum 3-4 monatoj mi preparas gestudentojn al la ekzamenoj.

Ekde 6 jaroj mi estas membro de la estraro de la Hungaria Esperanto Asocio (HEA), kie mi estas interalie la respondeculo ĉefe pri instruado. Mi estas estrarano de ILEI-HU, ekde 4-6 jaroj, kaj ekde 2012 ano de ILEI-estraro.
Kiel estraranino de ILEI-Hu, mi partoprenas en la organizado de la Pedagogiaj Tagoj por instruistoj de Esperanto.
En la jaro 2014, je la peto de la dekanino en la Komunikada Centro de la faklingvoj kaj fremdlingvoj en la Altlernejo de Nyíregyháza, mi ellaboris projekton por la instruado de Esperanto laŭ la KER-ekzamensistemo, en niveloj B1-B2-C1. Laŭ tiu programo oni instruis Esperanton en la Altlernejo ekde la jaro 2015.

Enikő mem por la Panteono, en januaro 2015.

Noto de la redaktoro: Eniko forpasis en majo 2018. La nekrologo de Jozefo Nemeth aperis en IPR/03, elŝuteblas ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 16; | Aldoni propran komenton

16.
r7o6b je 2018-05-23 19:39:36

Karaj,
Ankaŭ por mi la mesaĝo de la forpaso de Enikö venis kiel fulmofrapo. Ŝi meritus pli longan vivon kaj mi kore kondolencas Xenia kaj la ceterajn parencojn kaj geamikojn. Al mi neforgesebla restas ŝia pacienca helpado dum la ILEI-konferenco en Nyiregyháza. Sed nun mi kun admiro legis ŝian tekston por la Panteono. Ni memoros ŝin kun granda danko. Ankau nome de NGGE,
Rob Moerbeek.

15.
fejfi je 2018-05-15 13:50:46

Mi de iu ricevis hungarlingvan anoncon pri la forpaso, el kiu mi deĉifris nur la nomon de Enikő... Mi ne povis kredi al miaj okuloj kaj ne volis kredi, ke vere temas pri "nia" "Enikő... Bedaŭrinde, la mesaĝo veris. Kara Enikő, dankon, ke vi estis. Mi rememoros por ĉiam pri nia komuna kafumado kaj glaciaĵumado dum la ILEI-konferenco en Nýiregyhaza! Ripozu nun en paco. Miajn sincerajn kunsentojn al la filino Xenia kaj al la aliaj familianoj!

14.
tiderat je 2018-05-11 17:08:40

Sincerajn kondolencojn al la tuta familio kaj ankaŭ al la esperantistaro. Ŝi kaj ŝia elstara laboro mankos al ni.

13.
Monika je 2018-05-09 06:10:00

Ho, Enikő! Dankon por ĉio, kion vi faris, kiu vi estis! Ripozu en paco! :’(

12.
ilonaesp je 2018-05-07 18:52:17

Kun kortuŝo mi kondolencas al la familio de Enikő, kiu multe faris por la instruado de esperanto en Hungario.

11.
vasszegedi je 2018-05-07 09:34:47

Nekredeble dolorigis min la novajxo, ja ni tre bone konis unu la alian..... lastauxtune ni kune planis someran E-renkontigxon en mia urbo.... ni jam ne povas plu renkontigxi....nek somere...nek alitempe... mi ne povas kredi... mankas al ni , Enikő kara.... :( :(

10.
Patrick75 je 2018-05-07 06:54:07

Tre malĝojiga novaĵo. Mi ne vere konis ŝin sed videblis ŝia senlaca esperanta agado ĉie: ILEI kongresoj, UK ktp. Mi konis ŝian filinon en Poznan, kiu parolis al mi pri sia patrino. Kondolecojn al la familianoj

9.
Myntsy je 2018-05-06 07:06:11

Tre bedaurinda ,tro frua forpaso de talenta organizanto kaj esperantisto.Mi sopiras altnivelajn diskutojn ,kiujn ni havis en Herzberg,Ostendo kaj Lillo.Nun vi havas tempon ripozi trankvile.Fortojn al proksimuloj..

8.
blahma je 2018-05-05 20:50:49

Verŝajne estis ŝi, kiu estis unu el miaj du ekzamenintinoj dum la KER-ekzameno pri Esperanto je nivelo C1, kiun mi plensukcese trapasis dum la IJK 2009 en Liberec'. Ambaŭ ŝi kaj ŝia tiama kolegino estis tre profesiaj kaj la tuta ekzameno estis ĝoja kaj memfidiga sperto por mi - kaj pri mia propra lingvo scio, kaj pri la stato kaj sorto de Esperanto ĝenerale. Interesis min konatiĝi ĉi tie iom pli pri ŝia aktivado kaj mi bedaŭras ŝian forpason.
Rimarko de K. Kovats: Jes, Marek, unu el la tieaj ekzamenantoj estis Eniko.

7.
Forigita uzanto je 2018-05-05 19:54:34

Granda perdo por ni ĉiuj la forpaso de Enikő. Mi havis eblecon kunlabori kun ŝi en la esrtaro de HEA inter 2010-2012.
En 2014, ni kune veturis al Poznano por partopreni ARKONES-on. Pri multaj demandoj ni interparolis pri instruado de
Esperanto. Ŝi invitis min al Esperanto-aranĝoj en Nyíregyháza, ankaŭ por kanti. Kiam mi parolis kun ŝi pri mia partopreno en la Instruista Trejnado en Poznano, ĉi multege helpis al mi kaj kuraĝigis, ke mi certe sukcesos. Enikő, en niaj koroj, vi ĉiam vivas.
Al Xenia mi sendas mian sinceran kondolencon. Enikő ripozu en paco.

6.
arankal je 2018-05-05 18:06:00

Nekredeble... Mi renkontis Enikő dufoje, en Nyíregyháza: dum la 49a ILEI-konferenco kaj ankaŭ dum la Zamenhofa-tago en la E-klubo „Verda Stelo”. Elstara esperantistino, bona organizanto, kaj tre afabla persono... Mi estas ege trista.
Plej sincerajn kondolencojn al la familianoj kaj samklubanoj.
Amike, Aranka

5.
Mireille je 2018-05-05 16:40:59

Mi ĵus ekscias pri la forpaso de Enikö. Mi ne povas kredi... Mi estas ege trista. Enikö preparis la Konferencon de ILEI en 2016 en Nyiregyhaza kaj kontribuis efike kaj afable. Agrabla kolegino. Mi sendas elkorajn kondolecojn al ŝia familio kaj al la hungara movado.

4.
staman je 2015-01-21 20:26:07

Kara Eniko! Granda ĝojo kaj plezuro, ke mi povas diri al aliaj ke mi havas tian eminentan koleginon en ĉiam por poloj amika lando Hungario. Mi memoras mian restadon en via belega lando kaj urbo. Vi vere meritas eniri la panteonon de esperantistoj. Ĉion bonan nome de polaj esperantistoj. Amike Stanislavo.

3.
bujdoso je 2015-01-15 08:29:30

Mi gratulas al vi pri tiu ĉi bela distingo

2.
jozefonemeth je 2015-01-15 06:59:32

Kara Enikő! En la nomo de ILEI-HU akceptu miajn korajn gratulojn.
Amike: Jozefo Nemeth, sekciestro de ILEI-HU

1.
Katalin je 2015-01-15 00:05:19

Kara Enikő, okaze de via jubilea naskiĝdatreveno mi kore gratulas vin. Tiu bela dato donis al mi eblon enirigi vin en la Panteonon de Esperanto-instruistoj. Bonvenon.
Dankon pro via multflanka agado pro la instruado de Esperanto kaj partopreno en la laboro de diversaj organizaĵoj. Mi aparte dankas vin ankaŭ pro la plurokazaj helpoj dum la KER-ekzamenoj. Havu ankoraŭ longe forton, entuziasmon kaj sanon por daŭrigi nian laboron. Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.