Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Roel Haveman
Vivtempo:1963 -
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento:Mi studis publikan administradon en la Universitato Twente (licenciulo) kaj ekde 1998 mi laboras kiel memstara tradukisto. Mi tradukas ĉefe el la angla al la nederlanda, kaj de tempo al tempo mi tradukas ankaŭ al Esperanto. Mi edziĝis kun Marwine van der Molen kaj havas du filojn (naskiĝintajn en 1994 kaj 1996). En mia libera tempo mi volonte skutas kaj muzikumas.
En 1982 mi eklernis Esperanton per koresponda kurso kaj en 1984 mi ekinstruis la lingvon al studentoj de la Teknika Altlernejo Twente en Enschede (la nuna Universitato Twente). Tion mi faris kune kun Marwine. Ni uzis la libron ‘Saluton!’ de Audrey Childs-Mee kaj ni kreis por niaj kurskunvenoj multan aldonan instru-materialon. En tiuj jaroj sekvis nian kurson entute ĉirkaŭ cent studentoj, el kiuj multaj iĝis aktivaj en la junulara movado.
Ekde tiu tempo mi regule instruadas Esperanton kadre de la Esperanto-kurssemajnfinoj en Nederlando. Dum multaj jaroj mi funkciis kiel korektanto por la korespondaj E-kursoj de Esperanto Nederland. En 1996 mi prizorgis serion da lekcioj en la Universitato de Amsterdamo kiel anstataŭanto de la tiutempa lekciisto Rob Moerbeek.
En la naŭdekaj jaroj mi prizorgis kun Arjen-Sjoerd de Vries lingvan rubrikon por la Nederlanda E-revuo Fenomeno. Tiu laboro kulminis al verkado de ampleksa libro pri la gramatiko de Esperanto por Nederlandlingvanoj (Esperanto - Grammatica met oefeningen. Bussum, Coutinho, 1999, 446 p.).
Inter 1990 kaj 2007 mi estis ekzamenanto por la Ĝenerala Nederlanda Esperanto-Ekzamena Komitato. Ekde 1998 mi estis ĝia prezidanto. Ekde 2009 mi funkcias de tempo al tempo kiel internacia KER-ekzamenanto. En 2007 mi tradukis la libron Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER), kiu funkcias kiel teoria bazo por la KER-ekzamenoj.
Mi plenumis diversajn postenojn en la Esperanto-movado: prezidanto de la Nederlanda Esperanto-Junularo, prezidanto de la LKK por la IJK en Kerkrade (1989) kaj prezidanto de la Federacio de Esperanto-organizoj en Nederlando.
Mi tradukis kaj tradukas kantojn por diversaj Esperanto-artistoj: Akordo, Kapriol’, Kore, Morice Benin, Jacques Ivart, ktp.
Retejoj: www.tekstoj.nl, https://www.facebook.com/roel.haveman.9

Roel Haveman por la Panteono, en decembro 2015.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2015-12-14 23:28:05

Saluton, Roel, okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon. Dankon pro via laboro por la KER-ekzamenoj, Referenckadro kaj tradukoj por la paĝaro.
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.