Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Arjen-Sjoerd de Vries
Edukado-ensalutnomo:Arjen-Sjoerd
Vivtempo:1964 -
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento:Mi malkovris Esperanton je la aĝo de 14 jaroj. Mi lernis ĝin ĉe la konata instruistino Wil van Ganswijk, kiu akompanis la unuajn paŝojn de tiom da nederlandaj esperantistoj... Tuj kiam mi sufiĉe regis la lingvon, mi komencis instrui ĝin: mi asistis Wil en Groningen en ŝia porjunula rondo, kaj fondis Esperanto-grupon en mia mezlernejo. Kelkajn jarojn poste mi gvidis diversajn kursojn kaj iĝis membro de la nederlanda ekzamena komitato pri Esperanto. Intertempe mi ankaŭ aktiviĝis en Nederlanda Esperanta Junularo. Tie mi ekkonis Roel Haveman, kun kiu mi disvolvis fruktodonan kunlaboradon dum la sekvaj jardekoj. Ni kune prizorgis la lingvan rubrikon en la tiama gazeto Fenomeno, kaj surbaze de tiu materialo verkis ampleksan gramatiklibron por nederlandlingvaj esperantistoj, kiu aperis en 1999 ĉe prestiĝa eldonejo. (Esperanto por Nederlandlingvanoj (Esperanto - Grammatica met oefeningen. Bussum, Coutinho, 1999, 446 p.)

Menciindas ankaŭ mia aneco en la kant-ensemblo Akordo, kiu funkciis inter 1989 kaj 2008. Akordo regule koncertis, interalie dum Universalaj Kongresoj, kaj eldonis du kd’ojn. Mi kantis base en la grupo kaj kontribuis plurajn Esperantajn tradukojn de diverslingvaj kantoj. Mia nuna aktivado konsistas ĉefe el administraj taskoj por la asocio Esperanto Nederlando kaj organizado de ĝiaj studosemajnfinoj. Tie mi ankaŭ instruas, plejofte duope kun Roel, al grupoj de progresantoj. Profesie mi laboras pri financa administrado. Kromokupe, ekster Esperanto, mi kantas en koruso, aktivas en loka eklezio, kaj ŝatas legi (krim)romanojn kaj spekti televidon kaj filmojn.

Arjen-Sjoerd por la Panteono, en decembro 2015

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2015-12-14 23:27:04

Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon. Dankon pro la multaj helpoj, kiujn vi donis por mia laboro en la Grundtvig-projekto.
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.